Asocio

Alvoko al nia membraro


    Ni devas konfesi nian malsukceson dum la lastaj semajnoj pri niaj streboj solvi la krizon de HALE. Ĉiuj elementoj menciitaj en la ĉefartikolo de nia antaŭlasta numero, kiuj baris la solvon de niaj problemoj kaj malebligis la stabiligon de nia asocio, ne nur restas samstataj kiel tiam, sed atentinde malpliboniĝis.

    La aldona nua probemo prezentiĝis, kiam je la jarfino la SAT-peranto en Hispanio, k-do Nicolás GIL CARBALLO, demisiis ne nur pri tiu posteno, sed ankaŭ kiel Kasisto de HALE. La situacio povintus ne modifiĝi, se la P.K. de SAT estus elektinta anstataŭanton ne oficantan en la HALE-estraro, sed, malfeliĉe, niaj parizaj k-doj ne tro pensis kaj sen atenti pri la sekvoj de tiu elekto proponis kiel novan SAT-peranton nian propran prezidanton. Prave k-do Bustín protestas, ĉar li ne volas okupi tri postenojn samtempe. Do, se ni plendis, ĉar malaltas la nombro da membroj de nia socio kaj, skeve, ankaŭ de homoj kapablaj por ĝia vidado kaj administrado, la demisioj de niaj prezidanto, kasisto kaj redaktoroj kreas problemon vere mallfacilan... Jen la motivo de nia alvoko.

    Provizore, kelkaj el niaj unuaj estraranoj plurestos en siaj postenoj atendante, ke aliaj membroj de nia aoscio sin proponos por iamaniere kontribui al la solvo de niaj problemoj, la plej gravaj: elekto de prezidanto, kasisto, direktoro de kursoj kaj novaj redaktoroj por nia revuo "KAJEROJ". Niaj k-doj devas ja konscii, ke la gvidado de nia LEA-o ne estas afero nur e tri/kvar personojm sed minimume de la duoblo de tiu nombro de kunlaborantoj.

Ekzistas ankaŭ aliaj problemoj en nia asocio, eble ne tiel urĝaj kiel la menciitaj, sed fundamentaj por nia aktivado, kiujn ni devus denove konsideri, nome: la alĝustigo de niaj kotizoj, la normaligo de nia societa disvolvo, la starigo de Libro-Servo, la insisto ĉe la hispanaj sindikatoj por starigi en ili Esperanto-kursojn, k.a. Ĉi lastan iniciaton ni jam provis realigi tuj post la fondo de nia asocio, sed, ĉar ne tro sucesa en tiu momento, ni ne plu insisitis, precipe pro la aludita manko de kapablaj homoj por tiu lerniga tasko. Kaj tamen ni tion bezonas kiel sistemon varbadi novajn membrojn kaj ankaŭ kiel specifan taskon de nia asocio.

    Ne mankas inter niaj projektoj tute nova politiko destinita al sistemigo de la komuna agado de ĉiuj LEA-oj. Plej bonvenus almenaŭ minimumaj kunlaboradsignoj, kiel, ekemple, interŝanĝo de revuoj, komunaj kongresoj inter najbaraj LEA-oj, specialaj laboristaj eldonoj, prelegoj, kunordigo de plej gravaj iniciatoj, efektiva helpo por la fondo de novaj LEA-oj en Orient-Eŭropaj landoj, k. a. Tio estas io, kion ĉiu LEA-o devus  nepre plenumi, laŭ  nia vidpunkto. Oni multe parolas pri solidaro, sed reale ne multaj praktikas ĝin sincere.

    Tiurilate ni ĝoje salutu la iniciaton aperigi en la januara numero de "Sennaciulo" kaj en la organo de SAT-Amikaro raporton de la kunveno de LEA-komitato dum la lasta SAT-kongreso. Ni ne bone komprenas kial tiu raporto ne estas sendita al ĉiu LEA-o kaj aperas ĉiujare  post la okazigo de la SAT-kongreso en ĉiu el niaj revuoj, ne nur en tiu, kies reprezentanto havis la privilegion ĉeesti en la kunsido, sed en ĉiuj, per la koncerna rekta informo de la LEA-komitato... Ni esperas, ke estonte tio fariĝos konstanta kutimo. Se male, ni ne povas imagi por kio ekzistas tiu komitato.

Ofte oni sendas al diversaj LEA-oj nian revuon, sed malofte ni ricevas reciprokan respondon. Tiusence ni nepre menciu kiel bonajn kunlaborantojn niajn k-dojn de SAT-Amikaro. En tiuj kazoj, kiam la koncerna LEA-o ne havas organon, ni sentus nin tre dankaj, se trafus nin almenaŭ letereto indikanta la ricevon de la bulteno kaj opinion pri ĝi. La silento estas pli ol malkuraĝiga rimedo. Kompreneblas, ke eĉ por minimuma tasko oni bezonas kunlaboron. Jen kial ni publikigas ĉi alvokon kun la espero atingi pozitivan rezulton.
La Redakcio.
 


Kajeroj n-ro 25 Aliaj Kajeroj~ En pdf (paĝo 3ª).
Enretigis jesuo.