Francisco Ferrer y Guardia kun la simbolo de la "Moderna lernejo", kiun li kreis..Francisco Ferrer y Guardia(1)


   Politikulo kaj pedagogo naskiĝinta en kataluna vilaĝeto Alella en 1859. Filo de modestaj kamapranaj bienuloj, li translokiĝis apenaŭ 14-jara al Barcelono, kie tre junaĝe ekaktivis en la vicoj de federacia republikanismo. En 1884 li aliĝis al framasona hispana organizo.

    Li komencis labori kiel kontrolisto en la hispana fervojo kaj tiu cirkonstanco ebligis lin roli inter la respublikaj konspirantoj kiel efika esaĝo-portanto inter la estro de la hispanaj respublikanoj, Ruiz Zorrilla, kaj la ceteraj membroj el la organizo. Kun tiu kolektivo li partoprenis en la respublikna ribelo kontraŭ la monarkia reĝimo okazinta en Santa Coloma de Farnés en 1886, kies fiasko devigis lin ekziliĝi en Francion, kie li loĝadis ĝis 1901.

    Instruisto de la hispana lingvo en tiu lando, li decidis forlasi sian aktivadon kiel politika konspiranto, konvinkita ke la transformiĝo de la socio venos per popola kleriĝo kaj racia edukado kaj ne per violento. Tiam li plene sin dediĉis al la isntruado kaj profunda studado de la raciisma pedagogio.

    En 1894 li enamiĝis al unu el siaj lernantinoj, Ernestine Meunier, riĉa bienulino al kiu li lernigis la hispanan lingvon kaj simpatianta kun liaj ideoj pri instruado. Li proponis al ŝi fondi en Hispanio tute novan lernejon, sendependan de la ŝtato kaj de la eklezio, kies celo estu renovigi la socion per nova pedagogio racia kaj humanisma. Ernestine forpasis en 1901 kaj lasis al li heredon de unu miliono da FF, pero kiuj Ferrer i Guardia povis reveni en Hispanion kaj fondi en Barcelono la revatan "Modernan Lernejon" (aŭgusto de 1901). En ĝi kunlaboris prestiĝaj liberpensuloj kaj anarkiistoj, inter ili Anselmo Lorenzo, Mateo Morral, k.a.

    La "Moderna Lernejo", fondita de Francisko Ferrer i Guardia iĝis pedagogia kaj eldona institucio, kies ĉefa celo estis eduki la infanaron per raciaj kaj sciencaj principoj anarkistemaj, kaj tiel formi la popolon sen influo de dogmoj kaj en kompleta libero. Tiu lernejo rapide disvastiĝis en HIspanio kaj iom poste en Sud-Ameriko, daŭrigante tiel la tradicion de la laikaj lernejoj fonditaj en nia lando de liberpensuloj kaj laborsitaj asocioj.

    Francisko Ferrer i Guardiafondis, kune kun la Lernejo, ankaŭ eldonejon, kiu publikigis lernolibrojn kaj sciencoverkojn de Odon de Buen, Clemencia Jacquinet, Enrique Lluria, E. Reclus k.a.; verkojn de sindikatistoj kaj liberecanoj de Malato, Malatesta, Kropotkin, Urales, Pellicer, Yvetot kaj aliaj partianoj de la raciisma lernejo.

    La 31an de majo de 1906, Mateo Morral, unu el la instruistoj de la "Moderna Lernejo" en Barcelono, atencis kontraŭ la ispana reĝo Alfonso XIII-a, kaj pro tio la lernejo de tiu urbo estis fermita kaj Francisko Ferrer enkarcerigita. Sed en la juĝo-proceso kontraŭ li oni ne povis pruvi, ke li estas komplico ee Mateo Morral kaj tial, deklarita senkulpa, li restis libera (jun.1907).

    Knfanoj bezonas racian edukosistemon.Tiam, Ferrer forveturis eksterlanden kaj en Francio kaj Belgio li fondis Internacian Ligon por la Racia Edukado de la Infanaro, kies komitato li mem prezidis. En Londono li kontaktis kun la plej gravaj britaj intelektaj liberpensantaj rondoj. En 1908 li revenis en Barcelonon.

    La 11-an de julio de 1909 okazis en la kataluna ĉefurbo gravaj politikaj protestoj kontraŭ la enŝipiĝo de rezervo-soldatoj partoprenontaj la nordmarokan militon. La afero komplikiĝis, kiam kontraŭ strikdecido de la Barcelonaj laboristoj, la hispana registaro proklamis sieĝostaton kaj surtratigis la armeon. La p`rotesta striko iĝis tuj movado pli grava, kun signifo kontraŭmonarkia, pro sindikataj aspiroj, kontraŭregistara, ktp. Barikadoj kaj bruligo de preĝejoj svarmis. La respondo de la konvservativa ĉefministro, Maŭra, estis terura: li ordonis uzi ne nur fusilojn sed ankaŭ kanonojn. La popoldomo kaj aliaj konstruaĵoj estis sovaĝe detruitaj kaj en ili multaj laboristoj masakratitaj. La rezulto de la tiel nomagta "tragika semajno" de Barcelono (26-31 julio 1909) estis tre dolora: pli ol cent mortintoj kaj kvincent vunditoj. MIloj da laborsitoj estis enkarcerigitaj, 2000 procesitaj, 175 deportitaj, 59 kondamnitaj al dumviva mallibero, 5 mortkondamnitoj ekzekutitaj (2).

    Kvankam Francisco Ferrer tute ne partoprenis en tiuj okazintaĵoj, la hispana registaro de la konservativa ĉefministro Maura, decidinta  ekzemplodone puni la ribelintojn, arestis lin kaj post rapida  proceso, kaj malgraŭ la multnombraj atestantoj pruvantaj lian nepartoprenon kaj tial lian senkulpecon, oni mortkondamnis lin.

    La 13-an de oktobro de 1909 Francisko Ferrer i Guardia estis ekzekutita en la Barcelona kastelo de Montjic. Laboristoj, ntelektuloj, progresemuloj el ĉiuj landoj publike manifestiĝis, precipe en la plej gravaj eŭropaj ĉefurboj. Antaŭ tiu universala protesto la ĉefministro Maura, tute senprestiĝigita, estis devigata demisii, kaj la figuro de Ferrer fariĝis brila simbolo pri libera eduko, kaj lia "Moderna Lernejo" altiris la atenton kaj admiron de kleruloj kaj studemuloj el la tuta mondo.

Antonio Marco Botella
NOTOJ.-
  1. Okaze de artikolo aperinta en "Sennaciulo" n-ro 2 (Febr. 1995) pri Francisko FERRER i GUARDIA, la Redakcio de "KAJEROJ EL LA SUDO" decidis publikigi propran version pri al vivo de tiu eminenta edukisto, kaj atentito niajn legantojn pri la vera dato d ela morto de tiu granda hmo okazinta la 13-an de oktobro de e1909, kaj kun tiu grava korekto ankaŭ elstarigi aliajn precizigojn.
  2. Pri tiu ĉi evento oni povas legi  aldonajn komentojn en "KAJEROJ EL LA SUDO", n-ro 23, paĝ. 14-19, julio-aŭg.-septembro 1994.
 





Kajeroj n-ro 25 Aliaj Kajeroj~ En pdf (paĝo 5ª).
Enretigis jesuo.