Paĝoj el la  Laborista  E-movado en Hispanio

(venas el la pĝ, 22 de KAJEROJ-24)
    Kiel esprimo de tiuj komunismemaj embroj naskiĝis en 1930 la dusemajna gazeto "Internaciisto", redaktata surbaze de komunimsmaj georioj kaj Sovieti-amikaj kolektivoj; ili ankaŭ fondis en Leipzig eldonejon por revolucia Esperanto-literatura_ "El don-Kooperativo por Revolcia Esperanto-Literaturo" (EKRELO). Ĉe la apero de tiu gazeto, SEU kaj la cetera SAT-opozicio komencis gravan kampanjon kontraŭbatalante la Ascion per ĉiuj disponeblaj rimedoj: reteno de alta monsumo el SAT-kotizoj en Moskvo, denunco de "Sennaciulo" ĉe la sovetaj aŭtoritatoj kiel kontraŭsoveta periodaĵo, ktp.SAT reagis eksigante Drezen kaj aliajn ok elstarajn oponantojn, sed la provblemo ne trovis solvon, ĉar en la fundo de la problemo subekzistis jam de la jaro 1925 la voto kaj opinio ee Stalin, kiu subordigis la interesojn de tutmonda revolucio al tiu de la soveta ŝtato (6).

    Paralele al tiu skismema kampanjo de sovetianoj kontraŭ SAT, a germanaj lavboristoj, grandparte fidelaj al tiu komunisma tendenco jam rompis la unuecon de la Asocio, kiam en aprilo 1930 Laboriwsta Esperanto-Asocio por la Germanlingvaj Regionoj (GLEA) sendependiĝis. Kelkajn monatojn poste, en aŭgusto 1932, fondiĝis en Berlino la "Iternacio de Proleta Esperantistaro" (IPE), kiu sukcesis kunigi altan nombron da laboristaj esperantistoj de pli ol 18 landoj, SAT restis tute dividita kaj enorme malfortigita, sed ĝi tute ne cedis al la premo de komunistoj.

    En 1933, per iniciato de Aŭstria Laborista Ligo, sub gvido de Franz Jonas, fondiĝis la Internacio de Socialistaj Esperantistoj (ISE), social-demokrata unuiĝo, kiu ne havis tempon por akiri plenan maturiĝonpro la kreskanta influo de la aŭstraj faŝistoj...

    Sed IPE, kies potenzo baziĝis sur la unueco de germanaj kaj sovetiaj laborsitoj, grave dekandencias, kiam la naziismo perrsekutis en Germanio la esperantistajn laborsitojn, dum SEU sekvis propran vojon. Ekde 1935 evidentiĝis la malfortiĝo de rilatoj inter SEU kaj IPE. En al tiujara IPE-kongreso okazinta en Antverpeno, same kiel en la lasta okazinta en Parizo (1937), partoprenis neniu dlegito el Sovet-Unio. Fine, la rilatoj inter ambaŭ asocioj rompiĝis, kiam SEU estis akuzita de la sovetaj aŭtoritatoj kiel "internacia spiona oranizaĵo kontraŭsoveta"; miloj da membroj estis enkarcerigitaj, kaj la plej gravaj gvidantoj de SEU, mortpafitaj, inter ili la prezidanto mem Ernest Drezen.

DENOVE PRI NIA SPECIFA HSPANA LABORSITA E-MOVADO
    Post  ol ni skizis per ĝeneralaj trajtoj la ĉefajn eventojn de la Laborista E-Movado ekster niaj landlimoj kaj difinis kiuj estis la plej gravaj internaciaj laborsitaj esperantistaj asocioj naskiĝintaj kaj aktivantaj internaciskale dum la intermilita periodo, sen pliaj komentoj pri la esencaj karakterizoj de ĉiuj el ili, kiujn ni trovos kiam ĉiukaze ni priskribos siajn analogajn funkciantajn en Hispanio, ni revenas denove al la nacia scenejo, pri kiu ni specife okupiĝas.

    Kiel niaj legantoj konstatos laŭlonge de niaj kronikoj, ni devis resumi tiujn socipolitikajn eventojn okazintajn en Eŭropo sur la kampo de la laboristaj esperantistaj medioj, ĉar paralele al ili ankaŭ ĉi tie naskiĝis similaj esperantistaj asocioj pro preskaŭ identaj kaŭzoj aŭ reagoj. Sen tiu sintezado supre menciita, nia historio ŝajnus sensenca. Ni do revenu al tiu kronologia punkto, kie ni komencis nian eksternacian komentarion.

Progresas la E-Movado en Hispanio.
    En 1920 efektiviĝas en Hispanio du gravaj esperantistaj eventoj: la Unua Hispana Kongreso de Esperanto, okazinta en Barcelono, organizita de aragonanoj kaj katalunoj, kaj la jena ekzemplo de bonfaremo kaj solidaro: pere de Esperanto oni venigis 300 aŭstrajn infanojn, falintajn en mizero kadre de la unua mondmilito, kaj oni loĝigis ilin ĉe hispanajfamilioj dum almenaŭ unu jaro. La unua evento, organizita kiel iberia renkontiĝo, ne sukcesis kiel tia, ĉar portugaloj apenaŭ partoprenis, tamen oni povas konsideri sukcesa, ĉar la plej elstaraj hispanaj esperantsitoj renkontiĝis en Barcelono, inter ili Julio Mangada Rosenörn reprezentante la Zamenhofan Federacion. Mangada prelegis pri utopia projekto por unuigi hispanajn kaj prtugalajn esperantistojn sub formo de kvazaŭ Ligo de Nacioj kun programo surbaze de la doktrino formulita en la "Deklaracio pri Homaranismo" de D-ro Zamenhof.
(Daŭrigas)



Kajeroj n-ro 25 Aliaj Kajeroj~ En pdf (paĝo 22ª).
Enretigis jesuo.