Diferenco inter "eskatologio" y "skatologio"


    Fernando de Diego stumblis pri la vorto "eskatologio".
    La sekva citao atestas, kiel, pro manko de solidaj leksikografiaj scioj, eĉ mkonata literaturisto povas skribi sensencaĵon pri al du vortoj en la titolo de tiu ĉi artikolo.

"Mulisch havas literaturan sagacon, eble pli valoran ol la literatura talento, sekve tre bone konas la aktualan guston de la publiko. Li scias, ke la cinikeco estas en modo. Kaj la pseŭdointelektismo. Kaj l atriviale ekskatologiaj scenoj kaj dialogoj (eskatologiaj, ne lŭ la filozofia senco PIVa, sed laŭ kroma, ekstkrementa senco en la naciaj vortaroj)".

La frazo estas ĉerpitaj el librorezenco pri Du virinoj, originala romano de Harry Mulisch, kiun De Diego aperigis en Venezuela Stelo (n-ro 55, decembro 1993, pĝ. 5-6).

    Estas ja evidente, ke don Fernando ne sciis pri la ekzisto en Esperanto de la vorto "skatologio", kies ortografio kaj signifo diferencas disde "eskatologio", la vorto, kiun li misuzis en la recenzo. per tiu ĉi studaĵo mi donas al mi la taskon erudi la venezuelan esperantiston pri tikla leksikografia problemo.

La etimologio kaj difino de "eskatologio"
    Nur tiu ĉi vortformo troviĝas en la teksto surpaperigita de la recenzisto, kaj dank' al Plena Ilustrita Vortaro (PIV), li eksciis, ke ĝi havas filozofian signifon. Tiu ĉi filozofia kaj teologia faktermino devenas de la helena lingvo. La unua morfemo, eschatos (elp. esĥatos), estas adjektivo signifanta "pelj malproksima", "lasta", kaj "fina". Eskatologio estas la parto de la teologio, kiu studas lastajn aferojn, t.e., la finna sorton de la homo kaj la universo. Ĝi signifas ankaŭ la aron da kredoj kaj doktrinoj rilatantaj al la transtomba vivo.

La historio de "skatologio" en Esperanto
    "Skatologio" mankas en PIV (1970) kaj en ĝia Suplemento (1987) malgraŭ tio, ke ĝi estas uzata en publikigaĵoj antaŭ la eldono de la Suplemento (vidu notojn 1 kaj 2). Ĝis antaŭ nelonge etnolingvaj Esperanto-vortaroj tradukis la samdevenajn vortojn en la koncernaj lingvoy per kumetaĵoj formitaj per Esperantaj morfemoj.

  1. E. Tudela Flores en sia Vocabulario Español-Esperanto (1966) donas al la unua signifo de hsipana escatología "ekskrementologio".
  2. J. C. Wells en sia Angla-Esperanta vortaro (1969) tradukas la anglan adjektivon skatological per "fekologia".
    Laŭ  mia scio, la unua Esperanto-vortaro, kiu registras la radikon "skatologi-" estas la nova Grand Dictionnaire Français-Esperanto (1992), en kiu la ekvivalentoj de francaj scatologie kaj scatologique estas "skatologio" kaj "skatologia" respektive.

La etimologio de "skatologio"
La unua morfemo, "skat-", devenas de la helena substantivo skor/skatos, "ekskremento". Ĝi estas uzata por formi vortojn rilatantajn al ekskremento sur diversaj niveloj de lingvouzo, jen en la scienca fakterminografio, je por karaktizi literaturan subĝenron, jen en la komunuza lingvo. La sekvaj difinoj ilustras tiun uzadon sur malsamaj semantikaj terenoj.
  1. (scienca) paleontologia studo de koprolitoj (fosilia ekskremento); biologia studo de ekskremento por taksonomiaj celoj aŭ por determini dieton; etologia (rilata al la scienco pri la konduto de bestoj) studo de animalaekskremento por sekvi la migradon de bestoj en apartaj teritorioj.
  2. (literatura kaj ĝenerala) interesiĝo je aŭ pritrakto de obscenaj aferoj en parolado kaj skribado.

Kial Don Fernando konfuziĝis

    Konfuzo inter la du vortoj, "skatologio" kaj "eskatologio" ne estas ebla por parolantoj de Esperanto, la angla kaj franca lingvoj, ĉar la ortografio malsama.s Male, pro fonetika aprataĵo de la hispana lingvo, la du diversdevenaj vortoj akiras la saman ortografion: "escatología". La kialon scias ĉiu lernejbubo: ne estas permesata la konsonant-grupiĝo sc komence de vorto. Same kiel latine scribere kaj schola fariĝis escribir kaj escuela respektive, la ortografio dela morfemo scat- devas esti escat- en la hispana.

    Rimarku, ke kompetenta leksikografo, okaze de kompilado de hsipana vortaro, devas registri escatología en du apartaj artikoloj pro la masamaj etimologio kaj signifo. En Esperanto-vortaro tiu problemo ne povas estiĝi, ĉar la du vortoj troviĝas endiversaj lokoj en la vortaro.

Dua leksikografo stumblas
    Fernando de Diego ne estas la sola verda vortaristo, kiu eraris pri tiu ĉi temo. E.D. Krause, kiu kompilis germanan-Esperantan vortaron, ricevis riproĉon de Reinhard Haupenthal, la recenzinot de la vortaro, ĉar mankas en la verko "la tuta skatologia vorttrezoro". En replika artikolo, Krause provis defendi sin, montrante, ke lia vortaro "listigas almenaŭ la jenajn vortojn pri tiu kartludo..." Sekvis proks. dudek terminoj uzataj en la germana kartludo skato (G. Skat). Kia enorma miskompreno!  Povra Krause, kiu evidente ne konis la vorton "skatologio", opiniis, ke ĝi estas las "ologio", t.e., studo aŭ scienco, de la kartludo skato!

Konkludo
     Estas preskaŭ neeble kredi, kiel homoj, kiuj dediĉas sin al leksikografiaj laboroj, estas samtempe nekompetentaj pri leksikologio. Oni povas esperi, ke Don Fernando inkludos "skatologio" en la nova hispana-esperanta  vortaro, kiun li nun kompilas.
Bernard Golden.
Notoj
  1. Reinhard HAUPENTHAL. Recenzo pri Worterbuch Deutsch Esperanto, de Enrich-Dieter Krause. Dialogo, 1/1984, pĝ. 9-10.
  2. Bernard GOLDEN. Skatologia leksikografio. La kancerkliniko, n-ro 35, pĝ. 12-14.
 


Kajeroj n-ro 25 Aliaj Kajeroj~ En pdf (paĝo 16ª).
Enretigis jesuo.