Kio okazas en la mondo

   Onklo Sam' volas oleon. Mi supozas, ke multaj trovas tre malfacile respondi tiun ĉi demandon. Antaŭe, oni provis konvinki nin, ke ĉion malbonan en la mondo kaŭzis la malbenitaj komunistoj. Hodiaŭ, kiam jam praktike ne estas komunistoj en la mondo, escepte de kelkaj lastaj mohikanoj sentantaj ke neniam la utopioj estis pli necesaj ol nun, oni trovas eks-komunistojn (ĉefe se ili estas burĝdevenaj) interesiĝantaj pri orienta mistikismo aŭ pri la ebloj (malmultaj) de persona sukceso en la novliberalaj socioj, sed la malbono persistas en la mondo, tiel intense kiel ĉiam..., aŭ pli! Nu, oni vidas nun,  ke la malbono ne estis la komunistoj! Kaj la disvolviĝo de la historio montris al ni, ke la vera "regno de la malbono" (fama Reagan-a frazo) estas fakte Usono! Ĉu ne? Tamen, oni vidas, ke la arto esti perversa iĝis pli subtila, pli postulema, kaj oni devas observi pli akre por atenti..., kaj antaŭeviti la aferon.

    La lastajn semajnojn, ekzemple, multaj personoj ne atentis pri serio da noticoj kaŝantaj unu el la plej perfidaj dramoj de la XX-a jarcento: la eventojn en Irako. Eĉ Romo ne altrudis al Kartago tiom severajn mezurojn kiel tiuj altruditaj de Usono (kun nekredebla aprobo de la UNO!) al Irako, eĉ pli ferocaj ol tiuj altruditaj al Kubo. La preteksto, kiel ĉiam, estas la defendo de la demokratio. Sed oni devas eviti iluziojn. Ŝajnas, fakte, ke Sadam Husein estas diktatoro. Sed almenaŭ  li estas diktatoro, kiu portis sian landon en la vojon de la moderneco, de la okcidenta civilizacio (kiu, malgraŭ ĉio, ankoraŭ  estas la plej liberiganta). Sed la alianculoj de Usono, la emiroj de la Golfo, Kŭajt, Saudi-Arabio, ktp., estas diktaturoj ankoraŭ pli ferocaj, kun la malavantaĝo, ke ili estas reakciaj kaj mezepokaj. Usono eĉ subtenis la ŝijaistojn de suda Irako por kaŭzi problemojn al Sadam, kvankam ŝijaistoj estas kruelegaj malamikoj de la okcidenta civilizacio kaj de la moderna mondo, de Usono mem.

    Kompreneble, mi supozas, ke neniu sin lasas trompi pri la reala motivo de la nafta embargo al Irako. Kompreneble, se Irako eksportus sian nafton libere (lastatempe oni permesis la eksportadon de nur tre limigita kvoto), Sadam Husein ne nur povus daŭrigi sian taskon kreskigi la landon, sed tio povus malaltigi la mondan prezon de la nafto, kio ne plaĉus al multaj personoj, inkluzive de Usono, unu el la ĉefaj produktantoj.

    Do, pro pure profitavidaj motivoj, oni metas Irakon en situacion komplete neakcepteblan, sen mono por aĉeti manĝaĵojn, medikamentojn, maŝinojn..., la bonfaron de la moderna mondo. La porciolimigo malpliigis la nutradan nivelon de la loĝantaro al la minimumo tolerebla, personoj mortas en la hospitaloj pro manko de medikamentoj, la infana mortkvanto (antaŭe la plej malalta en la Meza Oriento) denove ascendis al koloniaj niveloj.

    Kaj, tamen, oni ne multe parolis pri tiu ĉi afero. La gazetaro mutis. Ja la irakanoj estas tre malproksime. Sed novaĵo aperinta antaŭ ne multaj tagoj terurigis min. Ĝi diris, ke 29 000 usonaj soldatoj, kiuj estis en la golfa milito, suferas komplekson da malsanoj, kiu jam nomiĝas "sindromo de la Golfa Milito", tre kontaĝeman. Ne nur la soldatoj, sed ankaŭ iliaj edzinoj suferas akutan lacecon, naŭzosenton, dolorojn en la ekstremaĵoj, digestan malfacilaĵojn, vomojn kaj..., ginekologiajn problemojn en la edzinoj de l' soldatoj, ĝis abortiĝo kaj infanoj naskitaj kun malsanoj kaj neperfektaĵoj. Laŭ esploro organizita de la senatano Donald Riegle (usona, eh!), estas afekciitaj 78% de la edzinoj de soldatoj, 25% de la jam naskigintaj post la reveno de la milito. La kontaĝitaj manifestacioj, krom la analizoj de la gasmaskoj kaj aliaj elementoj, devigis senatanon Riegle suspekti, ke "en la sceno de la konflikto estis ĥemiaj armiloj kaj biologiaj agentoj".

    Se tio veras, ŝajnas, ke ne estas dubo pri kiu uzis la ĥemiajn armilojn kaj la biologiajn agentojn. Se la malnoblulo estus Irako, la novaĵo ne aperus apartigita, kvazaŭ honte, en la internaj paĝoj de la ĵurnaloj, kaj senatano Riegle ne bezonus esplori la aferon: ĝi venus sur la frontpaĝoj  kun ĉiuj detaloj por ke la mondo povus malami la monstron kiu nomiĝas Sadam Husein.

    Sed kio devas ĉefe alarmi nin estas tio, kio okazas precize en Irako. Se la gasoj afekciis usonajn soldatojn "resalte", kio okazis al la soldatoj kaj la civila loĝantaro de Irako? Oni scias nenion. Ĉar, malgraŭ la granda "televida spektaklo" organizita de Usono, ni konas pli la kartagaj militoj aŭ pri la Centjara Milito ol pri la agreso de Okcidento kontraŭ Irako.



Manuel de SEABRA.


Kajeroj n-ro 26 Aliaj Kajeroj~ En pdf (paĝo 13ª).
Enretigis jesuo.