La reflugo de niaj LEA-oj


   Redaktita de Antonio marco Botella. Julio de 1995- Ni volas pensi, ke ĉiu konscia SAT-ano, de antaŭ kelkaj jaroj, sentas profundan maltrankvilon pro la disvolvo neoptimistma de nia Laborista Espranto-Movado en la mondo. Gravas, ke ni agnosku la aŭtentan realon en kiu statas niaj LEA-oj, kiuj ne nur ne progresas, sed tre ofte la agado de la plej aktivaj apenaŭ preterpasas la limojn de modesta viglo ene de la marko de lokaj Grupoj. Kompreneble, kun la atentinda escepto de SAT-Amikaro, laste atinginta kontentigan stabilon.

    Tiu bedaŭrinda agnosko tute ne kaŝas kritikon al iu ajn gvidanto de niaj duonparalizitaj LEA-oj aŭ la neambicia politiko neekspansiema de la SAT-P.K., nia celo antaŭ nia konstato tute simple pretendas rompi tiun politikan marasmon, instigi niajn plej fervorajn kamaradojn batali kontraŭ certa indiferento invadanta niajn mediojn, niajn sindikatojn, multajn el ni; kaj ĝenerale ni celas reveni al etoso idealisma de aliaj tagoj, kuraĝigi niajn kompanojn meti finan punkton al tiu ĉi jam longa etapo plena de pasivaj sintenoj kaj senentuziasmaj projektoj kaj agado...


    La problemo ampleksas ne nur la laboristojn esperantistajn, sed ĝenerale la tutan laboristan movadon, envolvitan en certa erozia rutino, kiu bremsas niajn impulsojn, kvankam ni hodiaŭ konkretigas nian komentarion, nian pripensadon, nur al la Laborismo Esperantista. Lenin, saĝa politikulo el pasinto, en unu el tiuj periodoj de idealismaj svenoj en la propraj vicoj, diris al siaj partianoj: "Kiam oni ne progresas en nia politika celo kaj ekzistas certa konfuzo paraliziga en niaj vicoj, nepre oni devas rekomenci, reveni al la principoj, redifini niajn celojn".... Eble ni, laboristoj esperantistaj, vivas unu el tiuj periodoj, kaj jam venis la momento skui niajn hezitojn, repensi pri niaj principoj, pretigi novan strategion, unuvorte rekomenci... Kiu estas la sekvenda vojo? En HALE, envolvita nun en profunda krizo, ni devas rekomenci per organizado de nia estraro, starigo de nia propra Libro-Servo, reĝustigo de niaj kotizoj, solidara kunlaborado inter laborista bultenoj, planado de kursoj en sindikatoj kaj aliaj centroj, intensigo de niaj rilatoj kun la diversaj nun funkciantaj LEA-oj, fari nian eblon kongresi, ktp. Kion ni bezonas por ekfunciigi tiujn servojn? Tute simple, ke niaj HALE-membroj volonte informu la nunan provizoran estraron pri sia preteco deĵori  en unu el tiuj postenoj nun vakantaj. Kiam ni ekscios pri la nombro de tiuj voluntuloj, ni planos la komunan taskon.

    De la unua momento, kiam ni albordis la problemon pri la stagnado de nia Laborista Movado, ni konsideris prioritata la taskon pri revivigo  de niaj LEA-oj, starigo de reto de SAT-asocioj kreante ilin kie ankoraŭ ne ekzistas, ambicia planado de komunaj propagando, eldonado kaj instruado; redifino de ideologiaj principoj pli koheraj kun nia epoko, kaj resume strukturi internacian laboristan movadon, kaj sen plu atendi meti jam la unuajn ŝtupojn por ke tiun kvazaŭ utopian programon oni rigardu sub aspekto pli realisma kaj plenumebla:

    Jam en la pragmata kampo de realaj faktoj kaj ne plu per ĵonglado de ideoj, ni sendis nian revuon al pluraj LEA-oj, kaj kelkaj el ili respondis sendante la siajn: "SAT-Amikaro", "Liberecana Ligilo", "Laŭte", "SLEA-Informilo", k.a. Tio jam signifas paŝon antaŭen, ĉar antaŭ nelonge ni, de tempo al tempo, sendis nian revuon al kelkaj LEA-oj, kaj nur densa silento venis kiel sola respondo. Ni petas tiujn laboristajn asociojn aŭ Grupojn, kiuj ankoraŭ ne ricevis nian gazeton, komuniki tion al ni, kaj plezure ankaŭ al ili ni sendos ĝin.

    Kompreneble, ke ni akceptas la proponon de unu el tiuj asocioj pri reprodukto de iu ajn el niaj plej interesaj artikoloj en ne gravas kiu el la gazetoj de nia SAT-familio. Mi aldonas ion kroman, "Sennaciulo" mem devus reprodukti la plej gravajn artikolojn de niaj revuoj, kiam iu ajn el ili estas sufiĉe interesa por meriti tion. La problemo de "Sennaciulo" estas sufiĉe grava, ĉar ĝi funkcias sen ĉefredaktoro. Kaj mi diras tion, ne kiel kritikon al la nuna ĉefredaktoro, sed tute kontraŭe, de la perspektivo de la redaktoro, do kun bedaŭro kaj doloro, ja mi mem estas ĉefredaktoro kaj ofte mi devas okupiĝi pri burokrataj taskoj kaj malatenti la redaktorajn. Mi estas certa, ke nia k-do redaktoro de "Sennaciulo" estas superŝutita per administraj taskoj, kiuj neniom koncernas la specifan taskon redaktoran. Se la gazetoj de niaj LEA-oj plialtigas sian kvaliton, baldaŭ la problemo pri malabundo de ĉefartikoloj en "Sennaciulo" povus trovi adekvatan solvon. "Sennaciulo" devas signifi ion pli, multon pli, ol paĝoj kie niaj membroj debatas siajn respektivajn opiniojn!

    Ene de nia pragmata tuja funkciado, ni instigas la diversajn SAT-kolektivojn, kie ankoraŭ ne ekzistas Laborista Asocio, fari ĉion eblan por fondi ĝin. En ĉiu lando kie okazas SAT-kongreso, oni ne devus malprofiti la okazon por organizi LEA-on. Kial ne komenci senprokraste pretigi tiun en Slovenio, kie okazos la venonta kongreso? Kial, samlinie, ne pensi kaj fari nian eblon por fondo de LEA-o en Rusio en 1996? Al la laboristaj gvidantoj de tiuj landoj, kaj precipe al la respektivaj perantoj, ni sendas nian sugeston. Dezirinda estas kiel eble plej baldaŭ starigi reton de vivaj LEA-oj en ĉiu anguloj de la tero, eĉ la plej malproksimaj.

    Paralele al tiuj unuaj impulsoj, kiuj devas transformi en realon la starigon de laboristaj asocioj (kaj ni isistos pri tiu komuna celo), ni nepre devos okupiĝi pri nia idearo, nia laborista idearo: niaj sindikatoj burokratiĝis, kaj tio estis la sola signo de modernigo de niaj reprezentantoj; la laboristoj ne tro atentas pri la aktualaj problemoj de nia socio kaj uzas ankoraŭ rimedojn  kaj solvojn elpensitajn en la pasinta jarcento kaj komenco de la nuna. Renovigo de niaj sociaj sistemoj estas absoluta neceso. Solidara politiko favora al la plej malfortaj homoj urĝas. Alia grava problemo koncernas tiujn el niaj kompanoj, kiuj sin lasas treni de regresemaj naciismaj ideoj. Ni ne povas toleri la progreson de perfortaj sistemoj, kiuj ĉe la sojlo de la 21a jc. revas ankoraŭ pri starigo de limoj kaj aliaj baroj inter la homoj. Mi konkrete aludas la naciismon kaj la naciistojn: La naciismoj esta ĝisfunde perversaj kaj nur detruon kaj morton prezentas kiel novaĵon. Kiel en tiu ĉi momento en Centra Eŭropo kie ili aperis sub civilizita masko, aŭ tiu pli primitiva en Burundi. Kaj en aliaj lokoj de nia planedo...

    Ni ne rezignacias al pasiveco antaŭ la problemoj de la laboristaro nek antaŭ la violento de la regresemaj naciistoj.
Antonio Marco Botella.



Kajeroj n-ro 26 Aliaj Kajeroj~ En pdf (paĝo 3ª).
Enretigis jesuo.