Emilio Gastón Sanz en nia retino


      Nepo de la federaciisma samnoma esperantisto fondinta en 1908 la esperantistan rondon "FRATECO" de Zaragozo. Filo de grava universitata profesoro, ankaŭ elstara esperantisto, samideano Emilio GASTÓN SANZ, advokato de ĉiu utopioj kaj ĉio, kio signifas ribelon kontraŭ privilegioj kaj politikaj sistemoj, nekonformisma poeto kaj amanto de ĉiu naturestaĵoj, kronikisto pri kosmovizio kaj pasia defendanto de homaj valoroj ankaŭ estas esperantisto.

    Emilio Gastón, deputito de la unua provizora Parlamento, fondinto de la Aragona Socialista Partio, ekzistinta nur eksterleĝe dum la diktaturo, estis la unua Popoldefendanto de Aragono dum kvar jaroj, kaj lia fronta malakcepto de la regularo kaj konduto de rutinaj politikuloj faris el lia mandato malĝojan periodon por tiuj, kiuj aspiris politike manipuli lin. Emilio Gastón apartenis dum la diktatura periodo al certa idealisma generacio de junaj aragonanoj, kiuj batalis sub la ombro de niaj arbaroj kontraŭ la sistemo per versoj, kanzonoj kaj iluziiga parolo. Ili ankaŭ verkis, malobeeme, kontraŭ poetikaj reguloj, rompis ĉiajn muldilojn konvenciajn aŭ politikajn kaj neniam perdis la idealismon por la homamaj valoroj, ne ĉiam fidele respektataj de iamaj kompanoj sin nomantaj demokratoj. En 1958 liaj poemoj estis elektitaj por la premio Boscán, sed tiu libro estis malpermesita de la reĝimo ĝis la fino de la diktaturo. Emilio Gastón, lirika advokato de arbaroj, estas, kun Miguel Labordeta, unu el la plej elstaraj reprezentantoj de tiu generacio de aragonaj poetoj, kiuj, de la surrealismo de aragonaj mondoj proklamis per epikaj poemoj la rajton de l' popolo al la iluzio kaj al socialismo, kiam ambaŭ konceptoj simbolis esperon kaj idealon...

    Hodiaŭ venas al miaj manoj lia verko Epika Antologio, libro de versoj kaj ideoj, kun samaj protestokrioj kontraŭ la konformismo kaj la rutino, kaj kiel antaŭe proklamanta homamajn valorojn, amon al naturo kaj kun rigardoj al kosmo en tiu homa obsedo preterpasi ĉiujn konvenciajn limojn...

    Kaj mi volis traduki unu el tiuj poemoj esprimantaj altajn konceptojn ekologiajn kun ekstermondaj aspiroj, kun mil fantazioj tute neimageblaj kaj tamen viglaj en nia fantazia kosmo sonora... Jen la poemo:

SURTERA PLANADREVIZIO
Nepre, ĉiu iluzio
devas havi, kvazaŭ floro,
sian parfumdonan econ,
propran kolektivaromon,
sian ribelemon mildan
kaj surteran kaŭzrezonon.

Fantazion
mia interpreto brodas;
ja mi sentas en la koro
ekribelon nebremseblan
tosti por agraraj mondoj,
mezopotami-rakontojn
kaj geografi-disdonojn.

Utopie,
devas mi profiti eron
venanta al ni el kosmo
por planedaj entreprenoj...

Ĉe velurpejzaĝoj helaj
svarmas fluge cervoformoj,
kaj oraj labrak-riveroj,
kaj nimfrar' kun freŝaj pomoj,
kaj domegoj arbo-ŝajnaj
tiklantaj la nubokorpojn
por eltiri akvlamenojn
sunopentritajn per oro,
kaj inter du ĉielarkoj
kun sentivaj fajanj dozoj
suĉi pacon...

Nu festumi la poezion de GastonEksvizite,
kiam oni nin sugestas
sati niajn korpbezonojn,
niajn kaŝajn apetitojn
aŭ la volupteman volon,
oni sentas la inklinon
karesi la herboŝosojn,
kuŝi sur verdo-paŝtejoj
tre proksimaj al la rojoj
kaj al bonodoraj fragoj
dum la brilaj matenhoroj,
kiam ebriigparfumo
en afrodiziaj ondoj
invadas la homajn sensojn
sen limigo kaj sen sprono...

Eŭforie,
en tiu naturo-ĝuo
mi min ĵetas kun fervoro
en la meman infiniton;
el l' abism' de homvaloroj
mi invitas pacamantojn
kaj plej progresemajn homojn
tosti kaj proklami ĉie,
ke la ter', nia terglobo,
estas ĉies ĝupropraĵo,
kaj tra tiu inda vojo
mian pacismviolenton
ektoleru sen pudoro...
Kompreneme,
mian revoluciemon
vi toleru sen admono,
ĉar ne kontroleblas sento
kun sicnera mesaĝ-sono
do permesu en la lukto
minimuman esprim-ĝojon.
Planas mi jam paradizon
por estaĵoj kaj por homoj
per ideoj naturamaj
naskiĝintaj en la koroj.

 Intertempe,
mi rezignas plensincera
pri pasintaj militgloroj
pri la flandra fikonkero
kaj la Amerik-malkovro;
mi forgesi nepre volas
la hegemoniajn blokojn
kaj influojn politikajn,
ĉar aspir' de mia koro
estas unuigi marojn,
kontientojn, stelojn, homojn...

Iluzie,
mi deklaras kun espero
per ĉi plezurigparolo
l' inaŭguron de l' regado
de libera naturordo:
de la plantoj, la pejzaĝo,
de la amo kaj de l' boskoj.
Nun, permesu min foriri,
eble dum nur kelkaj horoj,
eble dum jarcentoj astraj,
ĉar mi celas, sen sonoro,
rigardadi l' infiniton
kun akompano de floro...
A.M.B.



Indekso Aliaj KajerojEn pdf (paĝo 17a) —
Enretigis Jesuo