Mi estis en Gdansko

   (Impresoj pri la 14a ILF)


      Reveno el Pollando. Madrido fajras: pli ol kvardek gradoj! Sed min karesas plu la frisko de la pasinta nokto varsovia, neforgesebla nokto de festo kaj amikeco kaj tilioj trans balkonaj balustradoj. Dankon, dankon, dankon, kara Ada Fighiera!
    Varsovio estas verdo tranĉita de la vistubla bluo. Kaj nebridebla emo al transviviĝo: la antikva kvartalo, fenikse renaskiĝinta el siaj cindroj —ve la milita barbareco!—, per enorma kunforto fizika, vola, ama. Same, la antikvan Gdanskon oni ŝton-sur-ŝtone rekonstruis el militruinoj. Kio do povus iam neniigi ĉi popolon?
    En Gdansko ni, ĉirkaŭ tridek e-beletremuloj el naŭ landoj, parolis pri amo: 14a Internacia Literatura Forumo (Amo en poezio kaj en prozo). Ĉu ne tre magra nombro da homoj? Nu, sendube jes, sed nur se konsideri, ke la altan nivelon de la prelegoj kaj artaj prezentoj de mi spektitaj meritintus ĝui multe pli da —ĉiuj— bonaj gustumantoj de nia kulturo. Cetere, ĝuste ĉi neamasa partopreno generis etoson pleje taŭgan por interŝanĝo de literaturaj spertoj kaj zorgoj.
    Aŭtenta sukceso. Ene de mi scintilas plu la poemoj de la polino Halina Poswiatowska. Ŝian poetan staturon kaj personecon senvualigis Tomasz Chmielik, filologo, ĝisosta pasiigito de beletro, verva, vera sciofonto, esperantiginto de tridekkelkaj verkoj!... Ene de mi resonas plu la satena voĉo de Anjo Amika, kiu ĉe ĉiu modulado malkovras konstelacion de envolvaj sonoroj. (Kiam, Anjo, vi kantos al mi la Habaneran, de Carmen?) Ene de mi la Anna —perfekta— de William Auld kunvivas kun la Anna de Jerzy Fornal pro ties majstra enscenigo de la aulda poemo. Ja Fornal rompas la originalan skandon de la verso por krei propran draman kadencon —Anna, diskrura kaj enua— superban... Ene de mi remanencas la adiaŭa vespero aranĝita de la lokaj organizantoj. Elwira Twardowska —resumo de viv- kaj art-amo— surprizis nin kiel reĝisorino de neatendita spektaklo: belaj figuroj gejunulaj en ekzotaj vestoj, en muta ludado apud la publiko; sceneje, vela freŝtembra kantistino, bela dekoro surbaze de polineziaj elementoj; postkulise, ensembla muzikado... Kaj ĉio en kreĉendo ritma, luma kaj etosa: totala poezio.
    En Gdansko (15ª-9ª de julio) ni parolis pri amo. Verse kaj proze. Lertvorte Perla Martinelli gvidis nin en la universon de Boccaccio por prezenti la esperantigon de la unuaj tri tagoj de lia Decameron, iniciatitan de G. Waringhien kaj kompletigitan de ŝi mem. Giorgio Silfer pliafoje pruvis sian multflankan kompetenton kaj elokventon per pluraj publikigindaj enkondukoj al diversaj programeroj. La dramaturgo Ljubomir Trifonĉovski, baldaŭ transprenonta la LF-redaktorecon, prilumis la bulgaran alporton al la ĉeftemo. Sprite kaj amuze —en am-uze— Valentin Melnikov pritraktis sian tradukon —Kojonov Luĉjo— de rusa popularerotika poemego. István Nemere selektis kaj komentis pecojn el nia amprozo...
    En Gdansko ni eĉ kanzonis francguste —Ne forlasu min (Jadwiga Dzielewska)— pri amo kaj senamo.
    Min rilate, mi trovis tie la klimaton de intereso kaj spektemo, kia ebligas veran interfluon de sensacoj inter komunikemulo kaj la publiko. Dankon, forumanoj. Dankon, organizantoj. Ja via malavara invito donis al mi la ŝancon aktive partopreni tiun altflugan eventon kaj la honoron inaŭguri ĝin festprelege —Mia lirika ama travivaĵo— diskonigi ankoraŭfoje la magian poezion de Lorca —Sur la spuroj de F.G.L.— kaj recitali kante kaj deklame, surebaze de nia poemaro La profil' de viaj spuroj. Dankon al vi, Judit Felszeghy, enkorpiĝo de sentivo kaj delikato, pro via mirinda partnerinado en ĉi lasta prezento.
    En Gdansko ni forumis kun la koro lokita sur nia kultura specifeco, tamen aperta al la ekstera mondo. Kaj Gdansko reeĥis nian aferon afiŝe, radie, televide... Kaj varme bonvenigis nin en la renesanca Urbodomo de la Malnova Urbo per samepokaj —majestaj, belegaj— dancoj kaj kantoj. Kaj aliris nian kulturan realon kadre de suka kaj instrua renkontiĝo kun polaj verkistoj.
    Jes, mi estis en Esperantujo kaj ankaŭ Gdansko. Kunrpomene sur la strato Mariacka, flankumita de marmoraj peronoj renesancaj, mi lasis min kapti de ĝia aero. Du junuloj fagotis. Ĉe la fundo, apud la Verda Pordego, viro violonis. Kaj la muziko elmagiis bunte vestitajn komercistojn surperone belulinajn okulojn transfenestre... Tuta XVI-a jarcento alflugis tien. Poste ni enŝipigis: rivero Motlawa, ŝipfarejoj, ŝipegoj... Kaj la Balta Maro, ade milda, mediteranee neperturbebla. Eĉ tiam, sub ĉielo ĉiam pli nigranuba, kiu, tuj antaŭ nia albordiĝo ĉe la moleo de Sopot, regalis nin per pluvo kaj per mevoj. Resunis post la manĝo —bongustaj frititaj fiŝoj— en populara restoracio sur la plaĝo. Kaj la vespero transiĝis en brizon kaj promesojn. Tielis  nia nia ekskurso!
    En Gdansko ni parolis pri kundividita amo: beletro. En kaj eksterprograme. Memorindas multaj spontanaj besedoj ĝis malfrua nokto antaŭ botelo da rusa vodko —refoje bondezirojn, Valentin, pro via tridekokjariĝo!— aŭ bulgara blanka vino aŭ ruĝa Rioja... Kiom da bonaj vibroj!

     Tielis mia 14a Internacia Literatura Forumo. La 15ª disvolviĝos venontjare en Hungario: Esperanto-teatro. Certe nemistrafenda okazo!
Miguel Fernández.








Indekso Aliaj KajerojEn pdf (paĝo 15a) —
Enretigis Jesuo