Bonvolu ridi..., sed ne tro!

   La horloĝoj de Newton.
 ... tamen ridu.Iun tagon estis Newton absorvita en siaj profundaj filozofiaj meditoj, kiam lia servistino eniris en lian laborĉambron. Ŝi alportis kaserolon kaj freŝan ovon, kiun ŝi volis kuiri en ĉeesto de sia mastro por tuj servi lin per ĝi: tio estis la ĉiutaga matenmanĝo de la scienculo.

    Newton, kiu volis resti sola, ordonis al la servistino, ke ŝi foriru, ĉar li mem kuiros la ovon.

    La servistino metis la ovon sur la tablon apud la horloĝo de l' filozofo, konsilante, ke li lasu la ovon nur dum tri miutoj en la bolanta akvo; kaj ŝi foriris.

    Imagu ŝian miron, kiam ŝi revenis post horduono por purigi la tablon kaj trovis sian mastron staranta antaŭ la kameno kun la ovo sur la mano kaj la horloĝo en la bolanta akvo de la kaserolo.

Kontengita solvo al malfacila situacio.
   
Kuracisto  informis sian pacienton pri tio, ke al li restas apenaŭ ses monatoj da vivo. Tiam la malfeliĉulo demandis al la doktoro:
—Doktoro, kion mi povas fari?
    La kuracisto respondis lin tuj:
—Unue, disdonu ĉiujn viajn havaĵojn; post iru en arbaron loĝi en kabano; poste ekziĝu kun vidvino havanta almenaŭ ses gefilojn.
—Kaj tiel ĉu eble mi polu vivos?—, diris la malfeliĉulo.
—Ho, tute ne! Sed estu certa, ke vi vivos la ses montaojn pli longajn el via tuta vivo!

La vera vivo.
    En amika rondeto oni debatas pri la komenco de la vivo. Kelkaj opinias, ke la vivo komenciĝas en la koncipo; kaj aliaj asertas, ke nur post la naskiĝo oni povas konsideri la vivon kiel aŭtentan. Maljuna kaj ŝercema virino kontraŭdiras ĉiujn opiniojn kaj, demandite pri la ŝia, respondis:
    —Kiam la edzo forpasis kaj la gefiloj forlasis la hejmon, tiam la vera vivo ja komenciĝas!

Laborema homo.
   
Dum proceso, la juĝisto klamas kontraŭ la kulpulo kaj senpacience diras al li:
    —Ĉu ne bedaŭrinde, ke oni kulpigas vin pro tio, ke vi ŝtelis dek fojojn en unu semajno?
   —Vi pravas, sinjoro juĝisto, ĉar mian ekzemplon malmultaj imitas, ĉar, se ĉiuj estus tiel laboremaj kile mi, alia estus la ekonomio de nia lando!

Ne ridi tro.Bona memoro.
    En lernejo lernanto diras al sia instruisto:
    —Sinjoro, mi ĉiam memoras la fabelon pri la azeno, kiun vi rakontis al ni pasintjare.
    —Ĉu vere ĝi tiom ridigis vin?
    —Ho, jes, sinjoro, multege. De tiam mi ne povas vidi azenon sen rememori vin!

Ruza respondo de knabo.
Ĉarlatano vendanta ĉiukuracajn rimedojn surstrate invitas liajn aŭskultantojn aĉeti siajn produktojn:
    —Gesinjoroj, ĉi tiu siropo ne nur resanigos vin je via kapdoloro, reŭmato, alta sangopremo kaj gripo, sed ankaŭ alportos al vi tre longan vivon! Alrigardu min, ĉu vere mia aspekto laŭas al mia aĝo, t.e. 150 jaroj?
    Naiva viro volas scii la veron pri la menciita aĝo kaj demandas al la vendohelpanta knabo:
    —Knabo, diru, ĉu vere tiu sinjoro estas 150-jara?
    La knabo senhezite respondas lin:
    —Nu, mi ne povas tion certigi al vi, sinjoro, ja mi helpas al li nur de antaŭ 75 jaroj.

Fantazia logiko de infanino.
   
—Panjo, kiam mi estos pli aĝa mi volos esti edzino de mia avo— diras infanino al ŝia patrino.
    —Sed mia kara, tio ne estas ebla ĉar tiel vi estus edzino de mia patro—, respondas la patrino.
    —Sed tio ne gravas, ĉu  ne?—, respondas la infanino kun certa logiko. Rimarku, ke vi estas la edzino de mia patro!

Grava rekomendo.
Tomás Serrano ricevis la premion MINGOTE per tiu ĉi spritaĵo genie elpensita.
    Foririnte el la Universitato, studento adiaŭas sian patron kaj tenere diras lin:
    —Adiaŭ kara patro! Kaj ne forgesu skribi al mi de tempo al tempo sur unu ĉekon!

Prava malĝojo.
    —Kial vi estas tiel malgaja, amiko?—, demandas homo al cirkoservisto.
    —Ĉar mortis la elefanto.
   —Ĉu vere vi tiom amis tiun bestegon?
    —Mi ne scias klare vin respondi, sed pensu, ke la direktoro ordonis min enterigi ĝin sen alia helpo.








Indekso Aliaj KajerojEn pdf (paĝo 14a) —
Enretigis Jesuo