Mortkondamnita, ŝi sukcesis travivi sian koŝmaron.1995, Jaro dela Virinoj

        Kvankam la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj estis aprobita de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj la 10-an de decembro de 1948, kun bedaŭro oni povas konstati, ke tiu komuna celo (akceptita en la tuta mondo kiel universala progresema doktrino) ne tre pozitive evoluis ekde tiu jaro. La agresoj kontraŭ la plej fundamentaj rajtoj de la individuoj ne nur ne regresas, sed oni apenaŭ alkutimiĝis denunci ilin antaŭ UNO, kaj ofte eĉ ne meritas la atenton de la t.n. civilizita mondo. Inter ili elstaras la agresoj kontraŭ la virinoj, kiuj suferas multnombrajn diskriminaciojn, speciale gravajn en certaj malriĉaj aŭ feŭdismaj landoj, kie la dumjarcenta humanisma batalo por la virinaj rajtoj ne okazis. Jen kial la proklamon de 1995 kiel Jaro de la Virinoj, fare de UNO, ni rigardas pli ol oportuna. Kaj ni kaptas ĉi ŝancon por denunci la situacion de la virinoj en certaj partoj de la mondo, ĉi-foje en la riĉaj landoj ĉe la Persa Golfo, kie mono ne mankas, sed rajtoj aŭ liberoj de la personoj estas konceptoj tute nekonataj, kaj oni jurisprudencas laŭ kriterioj antaŭaj al la mezepoko.

    De tempo al tempo venas al ni novaĵo pri unu el tiaj kazoj tie ordinare okazantaj, kaj tio estiĝas, kiam la persono ataka en siaj legitimaj rajtoj aŭ en sia fizika persono ne toleras maljuston kaj respondas al la perforto per perforto. Jen la kazo de 16-jara filipina knabino, Sara Balahagan, laborantakiel servistino en Saudi-Arabio, kiu antaŭ du jaroj mortigis sian mastron en Abu Dabi, verŝajne sindefende post plurfojaj seksatencoj liaflankaj.

La filipina servistino estis kondamnita de la tiea jurisdikcio al plurjara prizono, sed la verdikto reviziiĝis kaj en tiu dua okazo transiĝis  al mortpuno. Internacia kampanjo evitis, unue, la komplican silenton kutiman ĉe tiaj kazoj kontraŭ virinoj  en islamaj landoj, due la ekzekuton, kaj fine instigis multajn ĵurnalistojn esplori malkovri aliajn similajn dramojn. Efektive, eke de tio, ĵurnalistoj el diversaj landoj malkaŝis ĉi-specajn maljutaĵojn, kaj ĉi faktoj tuj disvastiĝis  tra la tuta mondo. Ekzemple, nun oni scias, ke antaŭ nur tri monatoj virino kaj ŝia filino estis publike ekzekutitaj en Dahra. Oni akuzis la virinon, ke ŝi mortigis la edzon. Pluraj aliaj kazoj, me malpli ol dekduo en Saudi-Arabio dum la lastaj tri jaroj, estis zorge kaŝitaj por eviti reagon kompareblan kun tiu pri la filipina junulino. La sendefendo de la kondamnitoj estis /-as absoluta kaj ne nur ĉe la juĝejoj, sed ankaŭ ĉe la socio, kiu sin montras surda al eventualaj rezonadoj, kiam la akuzitoj estas virinoj. Lasta venis al ni la novaĵo, ke Sara Balahagan ne estos ekzekutita, sed ricevos kiel punon, krom enkarcerigo, cent vipobatojn... Terure! Ĉu tio ne ekvivalentas, pli-malpli, al morto?

    Kompreneble, kiam tiuj skandaloj skuas la konsciencon de la publika opinio, abundas pretekstoj religiaj, politikaj, sociaj, kaj eĉ oni parolas pri antikvaj moroj por pravigi tion nepravigeblan: la diskriminacion de la virinoj en socio, kiu neas al ili eĉ minimuman rajtojn kiel personoj. Konkrete en la landoj ĉe la Persa Golfo ekzistas absoluta kaj netolerenda sendefendo de la virino antaŭ leĝo. Ĝenerale, virino estas kondamnata de la socio antaŭ ol ŝi ricevas kondamnon de juĝistoj, kiuj siaflanke kundividas samajn fanatikajn regresemajn ideojn.

En tiu dura kritiko kontraŭ la jurisprudenco kaj la  manko de garantioj en tiu regiono de la mondo, permesu al mi etendi saman energian kritikon al tiuj kolektivoj aŭ personoj de la t.n. civilizita mondo de Okcidento, kiuj ĉe ni, en tiuj ĉi konkretaj kazoj, pretendas pravigi la aplikon de tiuj kruelaj leĝoj kaj diskriminacioj en la nomo de certa respekto al la originaleco de tradiciaj kulturoj kaj religiaj kredoj de tiuj popoloj. Mi aludas pri la naciismaj kolektivoj, kiuj, defendante etnismajn teoriojn, intencas konservi abomenajn kutimojn kaj kruelajn uzojn devenantajn el kadukaj tradicioj, kiujn ili difinas kiel kulturon. Ekzakte en la nomo de la vera Kulturo, ni protestas per ĉiuj niaj fortoj!

SAT kaj LEA-oj ne povas resti indiferentaj antaŭ tiuj eentoj okazantaj en la mondo, en kiuj in-seksaj homoj suferas maljuston kaj diskriminaciojn. Kaj, kiel membroj de laboristaj kaj kulturaj asocioj, ni devas individue kaj kolektive protesti kontraŭ faroj kiel la menciita, konstituanta gravan atencon kontraŭ la rajtoj kaj vivo de la filipina laboristino. Gravas, ke ni mobiliziĝu en tiuj kazoj, kie kaŝe staras unu el la mlajustaĵoj plej abomenaj ankoraŭ ekzistantaj en la mondo: la kruelo instigas niajn kolegojn reagi kontraŭ tiuj reakciaj sistemoj kaj personoj per artikoloj aperontaj en niaj gazetoj kaj per protestoj sendotaj al la diplomataj reprezentantoj en la respektivaj landoj. Tiuj protestoj savis ĝisnune la vivon de la menciita mortkondamnita laboristino. En aliaj kazoj, malfeliĉe, protestomanko kondukis la aferon al fatala rezolucio: ekzekuto.

    Fari nian eblon por disvastigi Esperanton en la aziaj kaj afrikaj landoj, kie la virinoj ne akiris al si almenaŭ la juran statuson perbatalitan en nia mondregiono, instigi ilin batali por siaj specifaj rajtoj, povas esti alia pozitiva konkludo de tiu ĉi artikolo en la Jaro de la Virinoj.

La redakcio




Indekso Aliaj KajerojEn pdf (paĝo 8a) —

Enretigis Jesuo
.
Jam vidite de .
Muziko: Menueto, verko 11-5 de Fernando Sor.