Recenzo de lernolibro:

ESPERANTO: curso del idioma internacional.

Tiu ĉi libro, vera omaĝo memore al la pedagogia metodo de samideano Pedro Nuez, uzas kaj saĝe kaj estetike materialon dela inspirinto, modernigas la enhavon kaj preznetadon de lia malnova baza kurso kaj aldonas al ĝi belegajn desegnojnkaj utilan indekson.

Novajho! La faritan renovigadon estus certe ŝatinta al samideano Pedro Nuez, ĉar la teksto konservas la esencon dela originalo kaj aldonas la necesajn elementojn por faciligi modernan memlernadon de Esperanto.

Gratulon al MIguel Gutiérrez Adúriz pro sia inteligenta kaj utila laboro.

Juan Carlos Ruiz Sierra


Reiri~ Aliaj Kajeroj~ Esperanto Hispanio.