Misa Esperantigo de Katalunaj toponimoj kun la duonkonsonanta ŭ

Laŭregula esperantigo de toponimoj

Ĝis nun ne okazis seriozaj provoj de esperantologoj kaj geografoj evoluigi raciajn kaj konsekvencaj principojn por esperantigo (aŭ asimilado) de loknomoj kaj apartenantaj al ĉiuj gravaj lingvoteritorioj en la mondo. La jam publikigitaj studaĵoj estas nombreblaj per la fingroj de la du manoj:

  1. Hispanaj: Bernard GOLDEN. "Principoj por la esperantigo de hispanlingvaj vortoj kaj propraj nomoj". Pĝ 235-257 en Serta Gratvlatoria in honorem Juan Régulo. Vol II: Esperantismo. La Laguna. Universidad de La Laguna; 1987. 790 pág.
  2. Ĉeĥoslovakaj: Josef KAVKA. "Esperantigo de ĉeoslovakaj loknomoj", en Scienca Revuo, 1978, vol 29, n-ro 3 (131), pĝ. 119-127.
  3. Japanaj: Naokazu KAWASAKI. "Esperantigaj principoj de japanaj vortoj, en Esperantologio, 1950, vol. I, n-ro 2, pĝ. 88-97.
  4. Nederalandaj: Wouter PILGER. "Problemoj de Esperantigo de nederland (lingv)aj loknomoj". Pĝ. 557-570 en Serta Gratvlatoria in honorem Juan Régulo. Vol. II: Esperantismo. La Laguna. Universidad de La Laguna, 1987. 790 pĝ.
  5. Brazilaj: Délio Pereira de SOUZA. "Brazilaj geografiaj nomoj". Serio Brazilaj Kajeroj, n-ro 1. Brasilia: Laborgrupo "Antaŭen"; 1981, 72 pĝ.
  6. Tutmondaj: Rikardo ŜULCO kaj Hermano BERMANO (Richard Schultz kaj Hermann Behrmann). Leksara kolekto de ofte uzataj propraj nomoj. Padeborno: Esperanto-Centro; 1989, 141. pĝ.
  7. Helenaj: Ebbe VILBORG. "Esperantigo de grekaj nomoj", en Esperantologio, 1961, vol. 2, n-ro 2, pĝ. 152-158.
    ĵus publikigita estas jena traktaĵo pri la esperantigo de katalunaj toponimoj:
  8. Hektor ALOS I FONT. "Proponoj por la esperantigo de katalunblingvaj loknomoj". Barcelono: la aŭtoro; 1995, 33. pĝ.

Enhavo de la verko de Alos i Font.

En la nuna artikolo mi ne intencas fari kutiman recenzon de la studaĵo sed nur volas atentigi esperantistojn pri ĝia enhavo kaj tuŝi unu el la konkludojn de la aŭtoro.

En tre sistema maniero li transkribis publikigitajn fontojn, en kiu aperas jam esperantigitaj katalunlingvaj loknomoj kaj informas pri la ĉefaj problemoj rilate elekton de formo kaj prononco. Ekzemple, specifeco de la kataluna kazo estas manko de unueca norma prononco; nuntempe samrangaj estas kvin prononcmanieroj. Sekve, li proponas du eblojn por asimilado:

  1. Eseprantigo laŭ loka prononco de la loknomo.
  2. Esperantigo laŭ iuj komunaj reguloj, difinitaj por la tuta areo de la katalunlingva teritorio.
Post mencio dela kvin principoj gvidantaj asimiladon de etnolingva leksika materialo en Espranto (grafismo, fonetismo, etimologio, tradicio kaj internacieco), li detale prskribas, kiel li proponas asimili katalunajn toponimojn en Esperanto. Per komparo de ĉiuj grafemoj kaj fonemoj en ambaŭ lingvoj, li indikas siajn rekomendojn kaj ilustras la regulojn per listo de la ĉefregionoj, regionoj kaj ties ĉefurboj en la Ktaluna Landaro.

La problemo de diftongoj kun la vokalo u

Mi trovas kritikenda la proponon de Alos i Font en sekcioj 2.1.2.1. kaj 2.1.2.2. asimili la katalunan u en diftongoj per "v" en Esperanto. La sekvaj ekzemploj montras kripligon de la katalunlingvaj toponimoj per altrudo de la fremda kaj orelagaca sono "v":
  1. U antaŭ vokalo: Igualada - Igvalado; Gardamaro de Seguro - Gvardamaro de Seguro.
  2. U post vokalo: Ciutadella - Civtadelo. Vall-de roures - Val-de-Rovreso.
  3. Diftongoj fine de vorto aŭ nomo: Cap de la Nau - Kabo Navo; La Seu d' Urgell - Sevo de Urĝelo; Sant Feliu - Sant-Felivo; Port Bou - Port Bovo; Salou - Salovo.

    La aŭtoro pravigas sian asimiladon "laŭ la tradicio de esperanto", kiu liaopinie "fiksas la fonetikan sistemon de la lingvo". Efektive, tiu tradicia esperantigo "paŭsas la manieron, laŭ kiu estis kreita la espranta vortaro, kiu mem sekvas la rusan prononcon de latino: kvar (lat. quattor), kvin (lat quinque), akvo (lat aqua), kvankam (lat. quanquam),ktp (pĝ. 12).

    Por montri, ke la solvo proponita de Alos i Fnt ne havas universalan aplikeblecon, mi prezentas la sekvajn brazilajn toponimojn esperantigitajn de Délio Pereira de Sourza. Li ne altrudas la "v"- sonon en portugallingvaj loknomoj finiĝantaj per diftongoj, en kiuj u sekvas vokalon:

    Blumenau - Blumenaŭo (Ne Blumenavo)
    Grajaú - Graĵaŭo (Ne Grajavo). Pajeú - Paĵeuo (ne Paĵevo) Poxoréu - Poŝoreo (ne Poŝorevo). Banabuiu - Banahuio (ne Banabuivo).

    Falsa rezonado de A. Albault pri ŭ sekvata de vokalo

    Unu el la plej rezolutaj probatalantoj de la uzo de la grafemoj "kv" kaj "gv" en Esperanto estas d-ro André Albault, la prezidanto de la Akademio de Esperanto. Li provas pravigi sian starpunkton surbaze de tute persona intepreto de la Fundamento, argumentante, ke vokalo ne rajtas sekvi la sonon de la duonvokalo "ŭ". MI zoarge ekzamenis la enhavon de la kvinlingva Fundamenta Gramatiko kaj malkovris, ke Albault misinterpretas kaj malpravas. En Fundamtno de Esperanto nur la rusa kaj germana tekstoj informas, ke la litero "ŭ" estas uzata post la vokalo (j). Krome, "ŭ" estas difinita kiel mallonga "u" en la franca, germana, rusa kaj pola tekstoj, sed ne en la angla, kiu diras, ke "ŭ" estas uzata en diftongoj kiel en mount. Rimarku, ke la vorto "diftongo" malestas en la alilingvaj versioj.

    La tikla demando estas, kiel decidi pri la fundamenteco de la karakterizo de "ŭ", kiun faris Albault, se ne ekzistas unuanima akordo inter la kvin tekstoj? 40% fundamenteco estas sensencaĵo; io stas aŭ laŭfundamenta aŭ kontraŭfundamenta. Ĉu ni insistu, ke la germana kaj rusa tekstoj de la Fundamenta Gramatiko estas pli aŭtentaj ol la aliaj? Efektive, ĝuste pro la mankhaveco de la regulo pri "ŭ" en ĉiuj kvin etnolingvaj versioj, oni rajtas dubi pri ĝia fundamenteco kaj, sekve de tio, ne estas iu ajn kialo aŭ devigo akcepti la aserton de Albault, ke la Fundamento preskribas,ke litero "ŭ" estas uzata nur post vokalo.

    Ka "v"-sono estas kategorie rifuzenda

    La uzo de "v" estas nek fonetisme nek grafisme pravigebla en nuntempaj iberiaj lingvoj, kies nomoj kaj vortoj havas diftongojn kun u. Tiu fremda sono estis altrudita pro la aparta parolmaniero de ruse- kaj germaneparolantaj esperantistoj dum la fruaj jaroj de la evoluo de Esperanto. La uzo de "ŭ" antaŭ vokalo por la diftongoj ua kaj ue estas rekomendinda, ĉar tiu rimedo satempe redonas la gustan prononcon kaj konservas la skribbildon de la etimo. Ĝi estas pli bona solvo, laŭ fonetisma vidpunkto, ol la dusilabaj "ua" kaj "ue". Aliaj esprantistoj, kiuj same pensas, estas meksikano Alberto Gómez Cruz, la kataluno Salvador Gumá kaj la brazilano Leopold Knoedt. Ili jam uzis en publikigitaj tekstoj nomformojn kiel Venezŭelo kaj Paragŭajo. En artikolo en Boletín (n-ro 266, 1984, pĝ 11-13) mi asimilis la rivernomon Guadiana per la formo Gŭadiano, kaj en n-ro 310 de la sama revuo (1993, pĝ. 15) troviĝas la loknomo Gŭadalesto. Ŝajnas, ke tiu asimilada tendenco iom post iom enradikiĝos.

    Emocia reago de obsedata slavlingvulo

    En sia recenzo pri La Luzidoj, tradukita el la portugala fare de Leopoldo H. Knoedt, la ĉeĥa esprantisto Karolo Piĉ surpaperigis la sekvajn vortojn:

    Kay Gŭadalkiviro. Kŭinto Fabio kaj Kŭirino estas, ĉu portugaleskaj? monstroj! La lingvo konas ja nur Gvadalkiviro. Kvinto, kvirino. Krome Kŭinto, kuirino en Esperanto ne legiĝas kvinto, kvirino, ma Kujnto, Kuirino!!! Kaj ĉu, anstataŭ kvin, ni de nun skribu kŭin?

    NI havu kompaton por povra, pita Piĉ, kiu ne kapablas artikulacii la sonojn "gŭa" kaj "kŭi", do lia slava buŝo eligas nur la kakofoniajn bleojn "gva" kaj "kvi".

    Parolantoj de la lingvoj de Iberio ne devas lerni de fuŝe prononcantaj alilingvuloj kiel esperantigi nomojn el sia denaska lingvo. Oni ne disstreĉu Esperanton sur la kruco de slava fonetiko!

    Bernard GOLDEN


    Reiri~ Aliaj Kajeroj~ Esperanto Hispanio.