Francisco Villaespesa

Teatroverkisto kaj poeto naskiĝinta en 1877 en Laujar de Andarax (Almerio), vilaĝo sur deklivo de Sierra Nevada, en tro malproksima de la bela Granado. Apenaŭ 20-jara li translokiĝis al Madrido, kie post unu jaro li publikigis sian unuan verkon Intimeco

Bona amiko de Juan Ramón Jiménez en la hispana ĉefurbo, li senkondiĉe admiris Rubén Darío, kies estetikajn ideojn li disvastigis en Hispanio kaj Ameriko. En 1911 li komencis sian sukcesan taskon kiel teatroverksito per La alkazaro de la perloj, verkante prefere per versoj kaj pri historiaj temoj, aktivado kiun li alternigis kun la verkado de poezio. En 1917 li vojaĝis al Ameriko, kie li vigle aktivis ĉe Sud-Amerikaj verkistoj kaj poetoj.

Lia stilo modernisma ankoraŭ havis romantikismajn trajtojn, ĉar en ĝi aperis la influo klara de la sonoraj esprimoj kaj inklino de Zorrillapor la orientalismaj kaj prihispanaj temoj. Famigis lin rapide liaj poeziaj verkoj: La muzo malsana (1901), Tristia rerum (1906), La ĝardeno de la imeroj (1909), La krepuskostagnoj (1911), Revo- ahimezoj (1914), Sub la ombro de la cipresoj (1917), blua groto (1918). Mirinda kaj ĉarma tero (1921), kaj multaj aliaj, kiuj logis pro la brilo de la muzika esprimo de iliaj romantikemaj enhavoj, kvalito konstatebla ankaŭ en liaj poemoj. Jen unu el ili:

Leviĝas preĝo el izol-ĝardeno...
Forflugas paŝoeoj ĉe la padoj,
kaj l' arbo-ombroj laŭ fantom-ondadoj
sur kristal-lagon falas kun ektremo.


Ĉe la parko-fon' en romantika spleno
kaj ŝancelanta skalo da korbatoj,
fontan' fieras pri perlar-kromatoj
sub pala roza lum' enb milda sveno.


L' animo de Chopin solec-inklina
esprimas triston per lirika ploro,
malsana pro tro da kares' virina.


Dormiĝas lasta pian-not' sen gloro.
Ĉe l' parkofrondo mortas kant' proksima,
ja najtiongal' tremkantas kun langvoro.

Villaespesa spegulis per sia konduto tute fremda al societaj konvencioj la bildon de certa mita modernisma bojhemia vivmaniero, kaj dum jaroj abunde verkadis ne nur originale, sed ankaŭ malvolvis gravan tradukan taskon.

Jen peco d eunu el liaj plej karakterizaj verkoj pri orientstila temo, ĉi- foje tradukita de Grau Casas, situante la scenon ĉe la Alhambra palaco de Granado:

La Alhambro de Granado
La fontoj de Granado
Alhamar:Mia poet', kion portas?
Abü-l-Beka:Sinjor', floron kaj kasido.
La flor' el viaj ĝardenoj
kie ĝi tremis feliĉa,
kun la granda fierec'
povi ravi vian vidon.
Kaj se vi donas permeson,
kiun ŝi petas humila.
Sobeja, ja la plej bela
el granadaj sinjorinoj
antaŭ via bril-kortego
recitos miran kasidon...
Kasidon al la fontanoj
de via urb' favorata.
Alhamar:Mi danke la floron prenas
sed ni aŭdu la kasidon.
Sobeja:La fontoj de Granado...
Ho, admiro!
En la nokto, kun steloparfumado,
ĉu io pli doloras ol ilia ĝem-spiro?
Ĉio ripozas kun plej rava sento
en l' arĝento fluida de la luno.
Ĉe l' odoro je nardoj sentebla tyra la vento
akvo-freŝeco estas kiel unu
mano refreŝiganta tempiojn por momento.
La akvo estas kvazaŭ urbo-anim'. Ĝi viglas
dum ĝia dorm', kaj flustre
rakontas de l' silento
la legendojn vivantajn malgraŭ forges-doloro,
kaj sub la brilaj steloj dela nokto trankvila
ĝi havas ja pulsadojn de disŝirita koro.
La akvovpĉp samltas!
Kiu trafas l' akcenton, fundan muzikon ĝian,
iam povos kompreni ankaŭ parolon dian...
Di' per la akvo-guzlo siajn misterojn kantas!
La fontoj de Granado...
Ho, admiro!
En la nokto, kun stelo-parfumado,
ĉu io pli doloras ol ilia ĝem-spiro? ktp.

Francisco Villaespesa krom traduki multnombrajn verkojn kaj abunde originale teatroverki, ankaŭ publikigis multajn interesajn rakontojn, el ili ni citu: Mildaj mirakloj, La penelopa ŝtofo, La floranta rubusujo, k. a. Bedaŭrinde li ne montriĝis tro rigora pri siaj verkoj, sendube tre abundaj, kaj tial li verkis kune kun belegaj poemoj aliajn ne tiel bonajn, pri kies kvalito oni provus postuli pli altan nivelon.

Li mortis en Madrido en la jaro 1936. A.M.B.

* Alimezo: (el la araba al-ŝimasa, fenestro): fenestro dividita je du partoj per centra koloneto sur kiu kuŝas du ĝemelaj arkoj. (Temas pri elemento tre ofta en la araba arkitekturo).



Al niaj membroj kaj abonantoj:

En alia loko de tiu ĉi numeo ni aperigis la novajn kotizojn por HALE- membroj kaj abonantoj. Ni petas al ambaŭ fruan pagon de membrecoj kaj abonoj por efike helpi nian administradon kaj samtempe rekomendas ilin adresi la monsendojn rekte al la kasisto: José María Bernabéu Franco; libreta de Caja Postal n-ro 28.09.722.429. Sen aldona kosto.

Ni jam antaŭdankas al tiuj, kiuj bonvole akceptas nian konsilon.



Reiri~ Aliaj Kajeroj~ Esperanto Hispanio.