Kamarado kinista Ludoviko

Ĉu subrealo taŭgas pli ol realo?

Mi ĵus vidis filmon Belle de Jour, kaj trovis ĝin tre interesa kaj bela. Mi interesiĝis pri ĝia direktoro, kaj trovis, ke Luis Buñuel povus esti SAT-ano, ĉar li filme kontraŭbatalis Eklezion, burĝaron kaj faŝismon. Tion farante, li elpensis kaj ekfaris la subrealismon filman, tiel donante al ni la ŝancon por pripensi siajn filmojn multe. Li majstris silentan kaj malsilentan kinojn, dokumentajn kaj novelajn filmojn. Tamen, siajn plej bonajn filmojn li faris post kiam li estis sepdekjaraĝa!

La infaneco de Luis Buñuel disvolviĝis en Calanda, provinco de Teruel (Hispanio), kaj la etoso estis, laŭ li, mezepoka. Kiam li estis sesjaraĝa li komencis studi ĉe jezuita lernejo, kie li travivis edukan sistemon datumitan je la 18-a jarcento. Tio faris lin ribeli kontraŭ religio. Ankaŭ influis lin lia estado en la madrida Universitato (ekde 1917), kie li konis la peñas (tipaj amikaroj), kaj tiel li konis al Federico García Lorca kaj Rafael Alberti. Ili estis kerno de antaŭvangardismaj tendencoj, kiu nomiĝis en Hispanio ultraísmo kaj creacionismo (preterismo kaj kreismo). Kvankam Buñuel akceptis ambaŭ kurentojn kulturajn, li kritikis siajn amikojn ĉar ili ne tranĉis tradiciajn influojn.

Ludoviko Buñuel iris al Parizo , kaj kiam li vidis Der müde Tod (La tri lumoj), filmon farita de Fritz Lang je 1921, tiu diris al li por kio li venis en la mondon. Lin oni prezentis Jean Eptstein, kiu estis fama franca filma direktoro, kaj komencis labori por li, tiel eklernante la metion filman. Lia estro zorge avertis lian "subrealismajn emojn".

En la jaro 1928 li faris la faman filmon Un ĉien andalou (andaluza hundo), kune kun la fama pentristo Salvador Dalí, kaj la filmo baldaŭ estis adjektivata subrealisma armilo kontraŭ la burĝaro kaj antaŭgvardio, kaj lia kontribuaĵo tiam estis pligravigi la enhavon kaj ne la formon. Du jaroj poste, li faris L'age d'Or (La ora aĝo), kiu gajnis multe da mono por li, kaj ankaŭ portis kontrakton kun MGM, sed li renoncis post li vizitis Hollywood-n. Anstataŭ, li revenis en Hispanion kaj filmis en 1932 Las Hurdes: tierra sin pan (Las Hurdes: lando sen pano), kie oni vidas la malbonon de la lando tiama. Li filmis tion kun la mono kiun amiko gajnis en loterio kaj la kamero kiun alia amiko lin pruntedonis. Ĝi estis objektiva kultur-filmo pri malproksima, malriĉa parto de Hispanio, kaj ĉar ĝi kritikis tiel forte la eklezion kaj ŝtaton, oni malpermesis la filmon en Hispanio. Sed ekde tiam Buñuel atingis sian etoson, en kiu realismo donis la kuntekston atingeblan por sian estetiko kaj subrealisma kaj etika kodo.

Luis Buñuel ne filmis ĝis 1947 denove. Li studis la kinan mondon kaj manieron fari filmon dum 14 jaroj, kvankam li laboris por Paramount Pictures de 1933 al 1935 sondonante filmojn en Parizo, kaj poste por Warner Brothers en Hispanio. Kiam la Hispana Milito ekis en 1936, li filmis España leal en armas (fidela Hispanio batalante), kiu li finis sekvontjare. En 1938 li vizitis Hollywoodon denove por helpi fari du pluajn kulturfilmojn, kaj li devis resti tie, ĉar la ribelistoj prenis povon hejme. Tiam li laboris ĉe la Muzeo de Arte Malnova de Neo Jorko, tradukante filmojn en la hispanan por Sudameriko. Tiam fia MacCarthy komencis sian ĉasado de sorĉistinoj kaj oni rezignigis lin de sia posteno ĉar oni denoncis, ke li estis komunisma homo (verŝajne Dalí denuncis lin). Estas ironie, ke li laboris por la armeo de Usono ĝis 1944, kiam Warner Brothers rekontraktis lin por fari hispanajn versiojn de ĝiaj filmoj.
La diskreta cxarmo de burgxaro
En 1946 li ekloĝis en Meksikio, kie li faris siajn manĝaĝanjn filmojn (tio estas: filmojn por gajni monon por manĝi, kiel li kutime diris). Li ankaŭ lernis la filman metion. Li faris 20 filmojn ĝis 1960. Li disvolvis propran stilon, ne fidante specialajn efektojn, li atingis apartan kodon ikonan kiu faras la rigardanton travidi la imagon. Nazarín estas filmo farita dum tiu ĉi periodo.

En 1961 hispanaj aŭtoritatuloj invitis lin fari filmon en Hispanio. Li filmis Viridianan sub la rigardo de la censoristoj de Diktatoro Francisco Franco (pron. fransisko franko), kaj ili nur farigis lin ŝanĝi la lastan scenon: anstataŭ Viridiana frapu la pordon de sia kuzino, ŝi devis eniri lian ĉambron kaj ludi karton kun li kaj la servistino. Tamen, tiu fino estas pli sugestia ol la antaŭa... Sed poste, li portis la materialon al Parizo kaj remuntis la tutan filmon, kaj prezentis ĝin en la Festival de Cannes, kie li obtenis la Oran Palmon. Ĉar la nova montaĵo, Viridiana iĝis atako kontraŭ Katolikismo (Viridiana), Burĝismo (Jorge) kaj Hidalgismo (don Jaime), kaj tial la filmo estis malpermesita en Hispanio, kaj ankaŭ en Italio. La filmo -kiun oni montris en la dua ĉeno de la Televido Hispana lastfoje je la 5-a de februraro de 1996- kontrastis la malnovan rolon de la kavaliro hispana (Don Jaime, pron. ĥajme), la troa religiemeco de Viridiana -lia nepino- kaj la pragmatismo de la filo, (Jorge, pron. ĥorĥe).

Post Viridiana, Buñuel laboris ĉefe en Francujo, kie liaj filmoj estis plej komprenataj, kaj li disvolvis tute lian subrealisman estetikon. Li filmis tie El Angel Exterminador (eksterma anĝelo, 1962), Journal d'une femme de ĉambre (taglibro de ĉambristino, 1964), Simón del desierto (Simono de la dezerto, 1965), Belle de Jour (Belulino de tago, 1967, en kiu la limo inter realo kaj fantazio ne estas tute markita), La Voie Lactée (la Vojo Lakta, 1969, en kiu du pilgrimoj diskutas pri katolikaj herezoj, kiujn oni vidas laŭvoje), Tristana (1970, laŭ homonima novelo de Benito Pérez Galdós, kiu fakte estas daŭrigo de Nazarín), Le ĉarme discret de la bourgeoisie (La diskreta ĉarmo de la burĝaro, 1972, kiu ricevis Oskaron de Holywood), Le Fantôme de la liberté (Fantomo de libereco, 1974, la plej haleana filmo), kaj Ce obscure object du désir (tia malklara objekto de deziro, 1977), en kiu du aktorinoj -Angela Molina kaj Carole Bouquet ludis la saman rolon. Fakte la aktorino plejgrava de la filmo devis esti Maria Schneider, tiam fama pro The Last Tango in Paris (la lasta tango en Pariso), sed ŝi kaj Buñuel ne kunlaboris bone, kaj tial li anstataŭigis ŝin per la du aktorinoj, por montri ke rolo gravas pli ol stelinoj.

Ekde ĉiam la plej popolaj inter la filmoj de Luis Buñuel estas Viridiana, Tristana kaj Ce obscure object du désir. Tamen, miaj preferataj estas Le fantôme de la liberté kaj La voie lactée. La unua, ĉar la nura grava aktoro estas la kamero, kiu rakontas etajn detalojn pri diversaj personoj kiuj pruvas, ke libereco estas nur ene de nia menso. La filmo komencas kun pafado de hispanaj patriotoj kiujn mortigis lastcentjare francaj soldatoj, kaj kiam ili mortis ili kriis Vivu la ĉenoj!. Post tio, oni vidas la fama rakonto de Gustavo Adolfo Bécquer El beso (la kiso, unu el legendoj en Rimas y leyendas), sed kun alia fino. Kiam ni jam estas komforte vidante deknaŭcentjara rakonto, oni vidas, ke servistino legas la rakonto al kolegiino ĉe parko, dum la infanoj ludas. La tuta filmo portas nin el rakonto en rakonto, ĝis la neatendita, abrupta fino. Buñuel diris, ke libereco ne ekzistas, sed estas nur ideo, kiun oni havas, kaj ekzistas nur kiel fantomo: ĉiuj ni parolas pri ĝi, sed neniu iam vidis ĝin.

Mia alia preferita filmo estas Lakta Vojo, kie la libereco estas leĝo denove. Du pilgrimoj, Jean Duval kaj Pierre Dupont, iras el Francio al Santiago de Compostela (nordokcidenta parto de Hispanio) sekvante la konstelacion Lakta VojoVojo de Jakobo, kaj ili trovas multajn personojn laŭvoje, kiuj faras ilin paroli pri religiaj faktoj kaj herezoj: Jesuo infana, la apostoloj, la jansenoj, ktp. Finfine, ili atingas Santiagon, kaj trovas putinon, kiun ili konfesas siajn verajn motivojn por viziti la apostolan urbon.

Mi konkludas dirante, ke la tuta filmaro de Luis Buñuel estas monumento al libereco de penso, sed oni devas legi la filmojn, ĉar ne estas novelaj filmoj, sed (kiel li kutime diris) poeziaj. Oni devas serĉi internan mesaĝon en ĉiu filmo de Buñuel. Li asertas en lia unua filmo jam en 1929 -Un ĉien andalou- ke oni ne devas vidi sian kinon pere de kutima okulo, kaj tial li persone sekcias okulon -Luis Buñuel mem rolas la scenon-. Kio gravas ne estas realo, sed subrealo en liaj filmoj, kaj estas tre sana ekzerco vidi la filmoj de Luis Buñuel kaj pripensi kion li sugestas nin.


Kvankam Ludoviko ne ŝatis la poemlibron Platero y yo, li iam diris, ke la andaluza hundo ne estis Juan Ramón Jiménez, nek García Lorca. ĝi estis libro de poemoj kiujn li mem skribis junule...

Jesuo de las Heras

Reiri