La hispana kaj la angla

Dro José Luis Pérez Ovilo

La Ministro pri Klerigado, la Ambasadoro de Unuiĝinta Reĝlando kaj la Prezidanto de British Council /britiŝ kaŭnsil/ ĵus rubrikis akordon per kiu la hispanaj lernantoj ricevos dulingvan angla-hispanan instruadon ekde sia 4-jariĝo. La selektadon de la profesoraro faros Britiŝ Council, kaj la Ministerio respondecos pri la elspezoj. La celo estas ke la lernantoj atingu sufiĉan regon de la angla kaj konon de la historia, socia kaj politika realoj de Unuiĝinta Reĝlando.

-Domaĝe ke ne ekzistas reciprokeco inter la kulturoj!

-Stultas vi rezonante, Malgrandegulo. Tia reciprokeco estas malnepra. Au vi ne rimarkas kiel elstariĝas la silueto de la Granda Bonfaranto? Ii elaĉetos vin je la lacigaj ekzercoj de la rezonado kaj pripensado kaj, precipe, je la kompreno estigita de la decidoj. La Granda Bonfaranto al vi diros tion, kio estas bona kaj kio estas malutila, ĝi montros al vi la vojon al la konveno.

-Kaj kio al la liberpensado kaj la rajto de la popoloj elekti siajn proprajn sortojn?

-Vi daŭre restas en nebulo mensa, Minimulo, kaj vi persistadas en via blindeco. La homoj ne plu povas permesi al si vanajn ideojn kaj malutilajn utopiojn. La mondo devas esti gvidataj de la leĝoj de la Ekonomio garantiitaj de la moralo de la Granda Bonfaranto.Libereco por kio?

-Tiel, la ceteraj kulturoj estos malutiligataj kaj subpremataj.

-Certe, Vermo, sed ĝi ne temas pri hipotezo, male ĝi estas nepraĵo, kiun vi ĉiuj komprenos kun sia grandeco kaj akceptos ĝin pro sia neevitebleco. La volonta kaj iompostioma rezigno je via kulturo estas io, kion vi apenaŭ rimarkos, ĉar ĝi estos anstataŭigata de alia, ankaŭ okcidenta kaj pli perfekta, kio plenĝuigos vin.

-Kaj kio okazos pri nia lingvo? ĝi estas granda lingvo kiu apartenas nin kaj estas de ni amata.

-Vi denove eraras, Primitividulo. Pro viaj eteco kaj provincanismo, via malamplekso de kriterio gardas vin senmova en la pasinteco kaj malkapabligas vin kompreni ke tio, kion vi diris estis iam, sed ĝi ne plu estas. Kial vi rifuzas akcepti, ke via lingvo estas nune tiu de la marĝenuloj kaj ĉifonuloj el Ameriko? Via lingvo nur pluekzistas pro senkontrola naskigado, ĝi estas la lingvo de la malriĉuloj, kiuj senhavos privilegiojn okaze de la Nova Paco de l' Bonfaranto. Ii estas, ankaŭ, primitiva kaj taŭga por la spekulativado kaj la bagatelaĵoj, sed ĝi estas tute senutila por la sciencoj kaj teknologioj de la 21a jarcento. La angla estas la lingvo, la kulturo, la esto kaj la vehiklo de la Bonfaranto.

-Miaj samnacianoj neniam, neniam akordos kun viaj streboj.

-Via enreviĝo malebligas vin la materiecon de tiu fakto. Ili ja priakordos ĝin, Ignorantulo. Dum la 55 jaroj de mia restado ĉe via lando mi estas montrinta la mirindaĵojn de mia lingvo, kaj ĉiuj viaj estraroj: tiuj de la Diktaturo, tiuj de la Demokratiiĝo, kaj tiu maldekstrisma kiu nun vin gvidas, jam agnoskis ĝin. Via Ministrino pri Kulturo ĝin laŭdas kaj via Ministro pri Klerigado ĝin altrudas kiel devigan studoobjekton. La impreso de propra sengraveco montrata de la katedruloj kiuj ĝin ne regas, faras kontraston kontraŭ la memsufiĉo emanata de la Gvidantaj Gurkoj kiuj jam komprenis kie troviĝas la deveno de la kuraĝiĝado; la anglidaj vortoj disgutas la vakuajn sentencojn de viaj komunikistoj, klerigante kaj sencoplenigante ilin; kaj via gento, ignoranta kaj kruda, ekde sia penssimpleco proklamas la grandiozecon de la Yale University (Universitato de Iejl) portante kamizolojn dum ili trinkas Coke. Agnosku, ke neniu plu nomiĝas Manolo, Pepe, Paco, sed Manolo's, Pepe's kaj Paco's: jen la pruvo de la tuŝebla realo neevitebla.

-Mia popolo aĝas plurjarmile, havas sian orgojlon kaj ne toleros esti senposedigata de sia spirito.

-Vi deliras, Retorulo, ekde via senpraveco. Rigardu kaj aŭskultu viajn registojn kaj vi konstatos, ke la orgojlo kaj spirito de via gento, kiuj sen povo estas nenio, jam estas submetigitaj je la servo de la Nova Ordo de la Bonfaranto. De nun ne necesos pluaj militoj, sufiĉos nia sola ĉeesto. Ju pli frue vi agnoskos vian rolon de milvo, des pli frue vi atingos rekompencon el la Bonfaranto kaj des pli frue vi estos kompreninta ke pli bonas esti ruinaĵo restarigita ol rubo.

Enhavo