Informoj de la Prezidanto

En la lasta Asembleo de HALE okazinta en Salou la 11an de Novembro de 1995, la kvin partoprenantoj decidis pri pluraj gravaj aferoj koncerne nian Asocion. En la 28a nro de Kajeroj el la Sudo vi ĉiuj povis legi pri la rezultoj de la debatoj.

Sen deziro polemiki mi donos mian opinion pri la aliĝo de HALE al HEF, ĉar la sekretario de de la Asembleo skribas: Temis nur pri konveneco, ĉar la prezidanto López samtempe rolis kiel HEF sekretario kaj evidentas ke li ne povis esti en du lokoj samtempe. Mi estas certa ke la sola kulpulo ne estis la tiama prezidanto, ĉar sia sola decido ne sufiĉis por aliĝigi HALEn al HEF se ne estis konsento de aliaj kamaradoj inter kiuj estis kelkaj kiuj ankaŭ okupis gravajn postenojn samtempe en HEF kaj HALE. Plie, la kontraŭstatuta decido ne estis akordita en Asembleo de HALE, kaj nur tiuj kamaradoj kiuj prenis tiun decidon sciis pri ĝi, kaj la plejmulto de HALE membroj sciis nenion pri tiu malfeliĉa afero. Kiel dirite Temis pri konveneco de... HEF.

Mi konstatas ke nia Asocio ankoraŭ lamas en ĝia organizado. Estus bone kompletigi la estraron per vicprezidanto, kaj respondeculo pri libro servo. Ankaŭ ni devus anstataŭi kiel sekretario nia kamarado Jesús de las Heras Jiménez, kiu nun prenis la taskon redakti Kajeroj el la Sudo. Tuj postenoj ne donas multe da laboro ka j sufiĉos iom da bonvolemo por ke nia HALE povu normale antaŭeniri. Do, mi alvokas vin ĉiujn por helpi nian Asocion. Ne timu esti pluraj, ĉar ĉiuj helpoj estas necesaj.

Ankaŭ la rilatoj inter disaj membroj ne estas oftaj, por ne diri tute nulaj. Mi pensis ke referendumo povus estigi ligon inter la membraro, kaj mi tion proponis sed la tiama redaktoro de Kajeroj el la Sudo en la 23an numeron respondis tre agreseme al mia propono okazigi referendumon simile kiel tiuj de SAT por agi pli demokrate skribante: la hispanaj anti faŝistoj ne facile forgesas ke diktatoro Franko kaj aliaj faŝistaj reĝimoj uzis tiun sistemon por legitimi maljuston, kaj tiranion... Sed okazas, ke en la Statuto de Hispana Asocio de Laboristaj Esperantistoj, en ĝia 9a artikolo estas skribite: Se oni ne trovus la adekvatan lokon por okazigi tiun Ĝeneralan Kunsidon, la estraro organizos Referendumon konsistantan el voĉdonilo, per kiu ĉiu membro voĉdonos por aŭ kontraŭ la listo de proponitaj estraranoj. Inter la kunsignantoj de la Statuto de HALE troviĝas la tiama redaktoro de Kajeroj el la Sudo. Komprenu kiu povu.

Mi daŭre opinias ke referendumo estos pli demokrata ol decidoj en Asembleo kie estas malmultaj, kaj ĉiam la samaj partoprenantoj. La membroj kiuj ankoraŭ ne havas la Statuton de HALE povas ĝin demandi al mi. Tre volonte mi ĝin sendos.

Mi esperas, ke miaj informoj klarigis kelkajn aferojn kiuj ĝis nun restis mallumaj kaj mi esperas estonte nur informi pri la sukcesaj atingoj de HALE.

Kamaradece al vi,

Marteno


Reiri