Debatindaĵoj:
Kutime Faritaj Demandoj

Kutime geesperantistoj devas senofendiĝi kiam ili aŭdas stultaĵojn pri Esperanto. Lastsomere mi sidis kaj pripensis aron de sensencaĵoj pri tiu temo, kiujn iam oni demandis al mi, kaj produktis eseon kiu, kvankam elpensita por Internet kiel FAQ (Frequently Asked Questions, tio estas: Kutime Faritaj Demandoj), necesus diskuti ĉi tie, por ke esperantistoj el la tuta mondo povu plejbonigi miajn argumentojn, kaj helpi klarigi la kutiman demandaron -eĉ stulta! Mi titolis mian laboron La Dudek naŭ plej demanditaj temoj. Ili estas jene:

  1. Kio estas Esperanto?
  2. Se Esperanto estas tiel bona, kiel oni ne adoptis ĝin en la tuta mondo?
  3. Esperanto estas nulo!
  4. Esperanto estas okcidenta eŭropa lingvo, same kiel la angla. Au ili ambaŭ ne estas samkiel malfacilaj por orientano?
  5. Esperanto estas artefarita lingvo.
  6. Por ke lingvo funkciu, ĝi devas esti natura, tio estas, ĝi devas esti aperinta en konkreta lando el konkreta kulturo.
  7. Esperanto estas kodeto senaspira kiu nur taŭgas por infana ludo, sed ne eblas subteni literaturon aŭ larĝan kulturon, kiel tiuj de la angla aŭ hispana, ekzemple.
  8. Esperanto estas lingvo kiu ne evoluas.
  9. Se Esperanto evoluas, okazos malsimilaj dialektoj kiuj post kelkaj jaroj iĝos diversajn lingvojn, kaj tiel la lingva barilo supreniros denove.
  10. Esperanto estas idiomo sen kulturo.
  11. Neniu parolas Esperanton. Ii estas fuŝita projekto.
  12. Esperanto estas utopio!.
  13. Kie oni povas lerni Esperanton?
  14. Esperantisto sonas same kiel adventisto espiritisto. Ĉu Esperanto estas sekto?
  15. Kiuj estas la esperantistoj? Kio ili estas?
  16. Ĉu vi opinias, ke iam Esperanto estos devigata tra la tuta mondo?
  17. Kiu estas la malamikoj de Esperanto?
  18. Se la malamikoj de Esperanto estas tiel povaj kaj tiele malhelpas ĝin..., kial zorgi pri lingvo kiun neniam oni adoptos en la mondo?
  19. Mi lernus ĝin, sed se neniu parolas ĝin surstrate nenie..., kiel ĝi servos al mi?
  20. Se ĉiuj malaprobas Esperanton..., ili devas pravi.
  21. Kial la plej parto de geesperantistoj estas veteranoj
  22. Kiom da personoj parolas Esperanton tra la tuta mondo?
  23. La angla estas la latina de la jarcento XX-a. Oni NE bezonas Esperanton.
  24. Ĉapelitaj signoj estas nenecesa malfacilo, kiun oni notas ĉefe en la modernaj komunikiloj, kiel Internet..
  25. La sonoj H kaj la Ĥ estas malfacile prononceblaj, same kiel la sonaj grupoj sc, kaj nkc.
  26. Vi rajtas pri ĉio, kion vidas; kaj Esperanton oni devus adopti laŭ la tuta planedo. Bedaŭrinde, estas tiom da interesoj, ke ni, kiuj opinias tiel, povas fari nenion por ŝanĝi la malgajan realon: la angla estas altrudinta perforte, kaj ni povas fari nenion..
  27. Mi estas anglo, kaj kiam mi iras eksterlanden, ja sufiĉas al mi tiu angla flughavena kaj hotela pri kiu vi parolas. Kial mi devas lerni Esperanton?
  28. Esperanto estas nur miksaĵo fr lingvoj, aŭ de vortoj el diversaj lingvoj.
  29. Vi diras, ke Esperanto ne havas dialektojn, sed mi vidis kiel franco, anglo kaj hispano parolis ĝin, kaj iliaj paroloj malsimilis.
  30. Maleblas, ke la angla ĉesos esti internacfia lingvo..!
  31. Mi estas anglo, kaj kiam mi iras eksterlanden, ja sufiĉas al mi tiu angla flughavena kaj hotela, pri kiu vi parolas. Kial mi devus lerni Esperanton?
  32. Esperanto estas nur miksaĵo de lingvoj, aŭ de vortoj el diversaj lingvoj.
  33. Vi diras, ke Esperanto ne havas dialektojn, sed mi vidis kiel franco, anglo kaj hispano parolis ĝin, kaj iliaj paroloj malsimilis.

Eble vi havas bonan respondon por iuj aŭ ĉiuj demandoj. Min plezurigos via letero enhavante ilin... La redakcio konsentis publikigi la respondojn laŭ la ebleco de spaco, kaj citos la kontribuintojn. Mi komencas ĉi foje prezentante mian respondon por la unua:

1 Kio estas Esperanto?

Esperanto estas pseŭdonimo kiun adoptis la kreinto de la Internacia Lingvo, kiun li ankaŭ uzis por signi la unuan gramatikon de la lingvo en 1887. Kiam la tempo forpasis, oni konis la lingvon kiel la lingvon de Doktoro Esperanto aŭ simple Esperanton. En tiu lingvo tio volas diri tiu, kiu esperas (el que espera),kaj estas propra nomo. Tial hispane oni devas skribi sian unuan literon per majuskulo, same kiel Sanskrito (Sánscrito) aŭ Swahilo (Suajili), kvankam tion oni ne faru france aŭ angle kaj alilingve, ĉar la nomo estas vere adjektivo.

Esperanto aperis kiel neŭtrala kaj internacia lingvo por superi barilojn lingvajn kaj kulturajn, kaj havas nur 16 gramatikajn regulojn kaj nek unu escepton. La skribado estas tute fonetika, kvankam estas ses literoj kiujn komputiloj ne ankoraŭ povas skribi pro kulpo aŭ malzorgo de programistoj kiuj faras operativajn sistemojn, kvankam kelkaj -kiel Vindozo- jam povas produkti ilin.

Daŭrigota de Olga López
Demandoj ~ Denove ~ Venonta ~ Kajeroj ~ Kajero 30 ~ Esperanto Hispanio ~