La tajforegno de Murcia, El Lirikaj perloj de Al-Andalus,

de Antonio Marco Botella


La historio de ĉefurbo de la regno, Murcio, ne estis longa, kiam per teritorioj de la nunaj provincoj Murcio kaj Albaceto formiĝis la tajfo de Murcio. Fakte la ĉefurbo estis fondita ĉirkaŭ la jaro 831 de la tiama emiro de Al-Andalus Abd al-Rahman la 2a (792-852). Tiuj teritorioj, ĉiam pretaj ribeli kontraŭ la povo de Kordovo, estis regataj de sinjoroj preskaŭ sendependaj ekde la tempo, kiam Daysam ibn Iŝaq, sinjoro de Murcio kaj Ka-loksa, hel-pis la ribelon de Umar ibn Hafsun kon-traŭ la kordovaj emiroj.

Dum duono de la 11a jc., la tajfon de Murcio regis la familio Banu Tahir, sed en la jaro 1078a la ĉefurbon konkeris Ibn Ammar, veziro de la Sevila reĝo Mutamid, kun la helpo de loka sinjoro Ibn Raŝiq, kiu poste sendependiĝis ĝis la alveno de la almorabidoj. La regiono pasis de unu sinjoro al alia, ĝis unu el la idoj de la familio Hud de Saraqusto Abu Abd Allah Muhammad ibn Hud, konkeris Murcion en 1228a, kaj, adoptinte la titolon Mutawakkil, nur en du tri jaroj konkeris iom post iom Almerion, Játiva, Alziron, Denion, Granadon, Jaén, Malagon, Kordovon, Sevilon, Algeciras kaj Iibraltaron. Danke al tiu sukceso li ĝuis grandan popularecon ĝis sia forpaso (1238a j.)

Dum la jaroj de tajfoj, la Murcia regno fariĝis grava fokuso de kulturo, scienco kaj poezio. Intelekta figuro senegala de tiu tempo estis Abu Bakr Muhammad Ibn Arabi, naskiĝinta en Murcio la 28an de julio 1165. Oni konis lin ankaŭ per la honora j nomoj Muhyi al-Din (Viviganto de la religio) kaj Sayi al-Akbar (la Granda Majs- tro). Tuj post la jaro 1172a la familio de Ibn Arabi trans-lokiĝis al Sevilo, kie la knabo komencis sian edukadon, verUajne tre kompletan: pri literaturo, religio, juro, poezio, ktp., kio ebligis, ke kiam li aĝis apenaŭ 20 jarojn, li estis jam sekretario de la gubernio de Sevilo.

En tiu tempo loĝis en Sevilo Muhammad Ibn Abdun,homo de altranga familio devenanta de la nord-afrika urbo Bugio,kiu donis sian filinon Maryan al la juna Ibn Arabi kiel edzino,sed baldaŭ li sin sentis inklina al sufismaj doktrinoj kaj decidis rezigni la materiajn ĝuon dela vivo kaj dediĉi sin al studado kaj verkado de piaj spritiaj doktrinoj, paralele praktikante aŭsteran asketan vivon

Daŭrigota

Refero libra..

. Enhavo