Datreveno: Don Ricardo Codorniú y Stárico


Je la sesa de julio estas cent kvin deka datreveno de la naskiĝo de S-ro Ricardo Codorniŭ y Stárico, nomumita la apostolon de l' arbo, ĉar li klopodis kaj atingis la rearbarigon de Sierra Espuña, montaro apud la murcia urbo. Tial oni povas vidi monumenton al li ĉe la Espuña Montaro mem, kaj ankaŭ ĉe la urbocentro, ĉe la Placo de Santo Domingo, sub ombro de granda arbo.
Arbara inĝeniero, unu el niaj plej elstaraj pioniroj, li eble jam esperantistiĝis kun la komenco de la jarcento. Kiel inĝeniero pri arbaro li planis kaj direktis la rearbarigon de Sierra Espuña kaj skribis plurajn verkojn. Li disvastigis la amon al arbo inter esperantistoj, ĉu landaj ĉu eksterlandaj. fondis Esperantan Societon de Murcio en 1902, kaj ankaŭ en 1903 li estis kunfondinto de la Hispana Societo por propagando de Esperanto, la unua tutlanda hispana esperantista organizaĝo, kies unua Prezidanto li estis.

Li kunlaboris en multaj Esperantaj gazetoj kaj funkciigis plurajn rondirantajn Gazetojn, kies ĉefa celo estis praktikigi Esperanton al la tiamaj esperantistaj izoluloj.

Li estis membro de la Scienca Akademio, prezidis kun Zamenhof Universalajn Kongresojn, kaj sia prestiĝo kiel honesta homo kaj granda idealisto estis tiel granda, ke ĝi preterpasis niajn landlimojn kaj estis ĉie respektata. Dum jaroj kaj jaroj li estis Honora Prezidanto de la H.S.p.p.E., kaj oni devas konsideri lin kiel sendiskutan apostolon de Esperanto en Hispanujo. Li verkis: El Esperanto (1903); Importancia de la adopción de un idioma aŭiliar (1908: Graveco de adopto helpan lingvon); Cómo influirá un idioma internacional en el progreso (1911: kiel internacia lingvo influos en la progreso); Bonifacio Sotos Ochando (1914); kaj li tradukis lernolibron de Saint Loup El Esperanto en dos lecciones (1902).

Ricardo Codorniú multe influis la intelektajn kaj oficialajn medioj por ke Esperanto estu respektata kaj alte taksata en nia lando kiel celo praktika kaj ankaŭ kiel homama idealo.

Antonio Marco Botella, Analoj de la esperanta movado en Hispanujo, IIa volumo, (1987, paĝo 738).


Reiri al Kajero 31.
Reiri al Esperanto España.