Lingve parolante:

Kastilia, la lingvo kiu neniam ekzistis


Kiam mi parolas pri lingvaj aferoj kun amikoj hispanaj el diverslingvaj partoj de Hispanio aŭ esperantistoj el diversaj landoj, mi mire aŭdas preskaŭ ĉiam pri la kastilia lingvo. Tre ridinde, kiam mi aŭdas la samajn personojn paroli angle, ili ĉiam parolas pri la Spanish, ne la Castillian, kiu tute ne ekzistas.

Mi ne volas kreskigi akran senton ene de la koro de naciemaj hispanoj, sed mi opinias, ke oni devas paroli ĉiam tiel korekte kiel oni povas. Do, jen estas mia analizo de la problemo.

Oni parolas pri la franca aŭ la itala, ĉar ekzistas Francio kaj Italio, tio estas, la landoj de la francoj kaj de la italoj. Oni parolas pri la angla, ĉar Anglio estis la plej grava lando de Britujo, kaj ankaŭ kie la lingvo naskiĝis. Same okazis pri la germana, kiu estas la lingvo kiun parolis la germanoj antaŭ ekzistis Germanio.

Sed neniam iu kastelo estis persono. Ne ekzistis Kastilio, t.e., la lando de personoj nomitaj kastiloj. Ekzistis Castilla (pron. kastiĝa), tio estas: lando de kasteloj. Sed kasteloj estas konstruaĝoj, ne personoj. Nederlando estas -oni diras- lando de mŭelejoj, kaj eĉ se oni povos nomi ĝin Mŭelejlandon, oni ne rajtus diri Mŭelejio-n, ĉar mŭelejoj ne estas personoj. Aŭ jes?

Sed oni konsentu, ke kasteloj parolas, ke kasteloj estas homoj, kaj ke kasteloj havas lingvon apartan, belsonan kiu tute koincidas kun la hispana. Eĉ tiukaze, oni ne rajtas nomi ĝin kastilia, sed kastela, ĉar oni ne diras francia, anglia, germania, ĥinia aŭ arabia, sed franca, angla, germana,ĥina kaj araba. Ili stas adjektivoj el la parolantoj de tiuj lingvoj, ĉar tiuj adjektivoj difinas la lingvojn, kiujn tiuj difinaj homoj parolas.

Kiam la hispana lingvo naskiĝis, ne ekzistis Hispanio, vere, kaj kvankam oni ne povas scii kie homo ekparolis nian lingvon, la unuan skribaĝon hispane verkita oni trovis en San Millán de la Cogolla (pron. san miĝan' de la kogoĝa), kiu ne lokiĝas en la aktuala regiono de Castilla (kastiĝa), sed La Rioja (pr. la rjoĥa). Laŭ tio, oni devus paroli pri la rjoĥa, ne la kastela, kastilia aŭ eĉ la hispana! Ankaŭ, kiam la hispanan oni ekparolis, en la hodiaŭa Hispanio nek ekzistis hispanoj, nek katalunoj, nek galegoj, ne vaskoj, nek ceteruloj, sed kaj muslimanoj kaj kristanoj. Se tiuj unuaj parolis la araban, ĉu oni povas diri, ke tiuj lastaj parolis la kristanan?

Mi agnoskas, ke kelkajn el miaj proponoj oni povas konsideri ĵokemajn aŭ almenaŭ bizarajn; sed ne pli ol la kastilia konsento, kiun mi priparolas en mia artikolo. Mi serioze proponas, ke Esperanto sekvu -kiel kutime- la interkonsenton eltiri siajn plej ofte uzatajn vortradikojn el la plejkvanto da lingvoj. Se oni diras isbaanial, espagnol, espanhol, Spanish, Spanisch, spagnuolo, kaj tiel plu, sed ne castellain, castelao, Castillian, Castilisch, referante al nia gepatra lingvo, bonvolu ni ne renomigu ĝin, kaj lasu politikajn aferojn por politikistoj!

Isabel Acevedo

Reiri al Kajero 31.
Reiri al Esperanto España.