Omaĝo al humanisto el Murcia, S-ro Codorniú, apostolo de l' arbo kaj Esperanto.

Parolado de Dr-o José Luis Pérez Óvilo, Delegito de UEA en Murcia, ĉe la Salono de ŝparkaiso CajaMurcia je la 30-6-1996, okaze de la prezento de la libro El viejo árbol: vida y obra de Ricardo Codorniú (la malnova arbo: vivo kaj verko de Ricardo Codorniú).
Kiel delegito de U.E.A. kaj nome de la Asocio Ricardo Codorniú /rikardo kodornju'/ de Murcia, volas mi dediĉi du rimarkigojn al tiu ĉi eminenta kaj nepridiskutinde grava murciano, ĉu nacie ĉu internacie.

Sinjoro Ricardo Codorniú estis pioniro en Murcio, Hispanio kaj Eŭropo pri tio, kion nuntempe nomiĝas ekologio. Sed la kialo ne estis lia kondiĉo de elstara inĝeniero pri montoj, ĉar por atingi oin necesis la inspiro, tiu inspiro kiu turnas minoritatuloj en boneguloj, kaj SrŬ Codorniú havis tiun inspiron post pripensado. Li komprenis perfekte la gravecon de la medio por la homoj, kaj ke prizorgi kaj dorloti oin estas nepra kondiĉo por la homa postvivado. Tiu ĉi rezonado gvidis lin al sia granda tasko: la rearborigo de montaro Espuña /espunja/, pulmo de Murcia kiun ni ĉiuj ouas nune. Tial li estis konata kiel Apostolo de l' arbo. Kiam en 1899 kreiĝis en Anglio kaj Germanio la unuaj asocioj por la protektado de l' birdoj, jam en Murcia S-ro Ricardo Codorniú laboris pri ekologio.

Ekzistas dua punkto, konsekvenco de l' antaŭa, ke persono kiu prizorgas la naturmedion de l' homoj nepre estas iu kiu kredas je la homoj, tial li estiĝis humanisto. Sed humanisto pripensas aliajn problemojn de la homoj, kaj S-ro Ricardo Codorniú faris oin rilate al la plej evidentan, tiun de la lingvan nekomprenon: baro kiu disigas la homojn ekde la bibliaj tempoj de Babelo. Dirite kaj farite, same kiel li konkludis la gravecon de l' arboj kaj ekagis arbarigi montaron Espuña-n, li agis rilate la lingvan problemaron, ekagis por savi la gigantan baron kreitan de la diversaj lingvoj kaj enkondukis la Internacian Lingvon Esperanton en Hispanio pere de Murcia. Tial oni agnoskas lin kiel Patro de la hispana esperantismo.

Ĉi tie li kreis la unuajn grupojn de Esperanto en Hispanio (en Murcia, Aguilas, Lorca, Cartagena, Los Dolores. ktp.) La 1-an de septembro de 1902, la esperantistoj renkontiĝis en Murcia fondante la Sociedad Española para la propaganda del Esperanto (hispana socio por la propagando de Esperanto), nomante kiel prezidanton al SŬ Codorniú. La asocio fiksis sian oficialan sidejon en Murcia, Paseo del Malecón, litero C.

En Hispanio SŬ Codorniú fondis kaj regule eldonis diversajn revuojn: Vaga Stelo, por eksterlandanoj; Hispana Stelo, por hispanoj; Murcia Stelo, por la esperantistoj el Murcia; kaj Arbara Stelo, por inĝenieroj pri montoj. La steloj de Codorniú atingis famon, ĉu en Hispanio, ĉu fore de ĝi.

En la somero de 1905 okazis la Iŭ Monda Kongreso de Esperanto en Francio, kaj tie SŬ Codorniú estis nomata kiel konsilanton de la Komitato Konsilia pri Lingvaj Aferoj. Tiujare la murcia Asocio ekeldonis sian propran ĵurnalon, La Hispana Esperantisto, kun SŬ Benavente kiel redaktoro, kiu aperis sur la centraj paĝoj de la semajna ĵurnalo Murcia pri Sciencoj, Literaturo kaj Arto, kaj kies sidejo troviois en strato Sociedad, 14, de Murcia. Ankaŭ li verkis por la ĵurnaloj El Liberal (la liberulo) kaj Eco de Cartagena (la eĥo de Kartaĥeno).

En 1907 estis nomata kiel prezidanto de l' Grupo de Kartaĥeno SŬ Roca, kaj en tiu ĉi urbo komencis esti instruataj kursoj de Esperanto ĉe la Centro por Ĝeneralaj Studoj ĉe la Lernejo de Kvar Sanktuloj kaj ankaŭ ĉe la kvartalo de Sankta Lucía kaj Los Dolores.

Eble la plej grava fakto okazis en 1909 pro la Vŭ Universala Kongreso de Esperanto en Barcelono. La honora prezidanteco estis akceptata de la Reĝo de Hispanio, Alfonso XIIIŭ, kaj la Komitaton konsistigis la Princo Carlos de Borbón, diversaj ministroj, la Rektoro de la Universitato kaj la urbestro de Barcelono. SŬ Codorniú oficiale komunikis, ke la Reĝo estis nomanta kiel Komandoron, kaj donanta Kolĉenon de la ordono de Elizabeto la Katolika al DrŬ Zamenhof, kaj du jaroj poste, en 1911, li informis, ke pro rera ordono de Alfonso XIIIŭ, oni donas al Esperanto la konsideron de Merita Lingvo en la Hispana ŝtato. En tiu sama jaro SŬ Codorniú publikigis du verkojn: La Graveco Adopti Helpan Idiomon, kaj Kiel influos Lingvo Internacia en la Progreso de la agrikulturo, industrio kaj komerco.

Post plurmonata serĉado trafis min el nederlando la libro publikigita en 1926 de la prezidanto de HEF, generalo Julio Mangada, sub la titolo Pri Hispanio, Popolkantaro de Murcia. En sia antaŭparolo, generalo Mangada dediĉas poemon al la humanisto SŬ Codorniú, kiu finas tiel:

SCIU:

De Ricardo Codorniú
Jes, de lia la animo
S-ro Rikardo Kodornju' Dolĉa milda la esprimo
Estus ĝi, kaj ne sopiro
De l' fervora Homamanto
Kaj fidela Pioniro
De la lingvo Esperanto.
La murmuro de la vento tra l' folioj,
Kantoj de la birdoj; de la akvo, plaŭdo
Ĉe la rokfluejoj, estas harmonioj
Grandiozaj kaj entuziasma laŭdo
Pri la vivo de l' inoeniero fama,
Kiu, familien, estis la modelo;
Por la Kolegaro, nobla kaj homama,
Preta ĉiam por hompliboniga celo.
Homoj, birdoj, arboj kaj plantoj, bonon ŝuldas lin;
Kaj dankemaj, kvazaŭ preĝoj, estu kantoj,
Ĉar jam lin forportis la DESTIN'!

Pefekte mi scias, ke tiu ĉi ne estas la nuntempa parolstilo. Jen parolekzemplo el la XIXŭ jarcento kaj komenco de la XXŭ. Ĝi estas la stilo de Tolstoj kaj de la elstarj idealistoj kiuj kredis je la homaro. La hodiaŭa lingvaĵoj raportas pri la inflacio, monprezo, la I+D kaj tiu de la konkurantemuloj kiuj svarmas ĉie ajn. Sed tiu ĉi parolŝanĝo ne ŝuldiĝas ekskluzive al cent jaroj pasintaj, sed al la malapero de l' idealoj, kaj kiam la idealoj pereas, stariĝas la turpa lingvaĵo kaj la kulturo de la mono.

Ne ekzistas iu ajn dubo pri ke la grupo de Esperanto Ricardo Codorniú estas la plej antikva kultura asocio de Murcia, ĉar oni povas retroiri en la tempo por trovi ĝian sidejon en 1902 ĉe la Paseo Malecón, litero C. Kaj mi tute ne rilatas sportan-kulturan-folkloran asocion, sed al iu strikte kultura kaj intelektuala.

Kiam nuntempe oni konstruas la Eŭropan Unuiĝon kaj stari,as plenakre la problemegon de la lingva diverseco, kiu malebligas la integriĝon de siaj membroj, la eŭropaj institucioj kaj la estraroj kiu ilin subtenas, elektas la plej nelogikan, neracian kaj nerealigeblan solvon --estu lernataj kiel eble plej multe da lingvoj!-- jam antaŭ 100 jaroj SŬ Codorniú diris kiel solvi la problemon: Ĉiu popolo kun sia lingvo, kaj la supranacia Esperanto por ĉiuj. Tiu ĉi pripenso estas evidenta konstato, natura, ĝi estas klara kiel akvo, kion multaj ankoraŭ ne kapablas kompreni.

Estas surprizo, ke la nomo de Codorniú kaj sia verko estas persistade silentigitaj de tiuj, kiuj devis esti gardantaj viva liajn nomon kaj verkaro kiel ekzemplojn por venontaj generacioj. Tial ne estas surprizo, ke Murcia donis al parko la nomon de Camilo José Cela, persono tute ne ligita al Murcia, dum S-ro Ricardo Codorniú restas la plej bedaŭrinda forgeso fare de tiuj kiuj plej lin ŝuldas: la murcianoj.

Mi konkludas, dirante ke la du pasioj de SŬ Codorniú, la ekologio kaj Esperanto, pasioj kvalifikitaj de majoritato kiel utopioj, estis ekpraktikataj de tiu ĉi genia viro, pruvante ke la utopioj estas realigataj kiam oni kredas je ili, kaj ne sufiĉas sole babilado; --tre ofta praktiko niatempe-- sed ke nepras dediĉi sin tutkorpe kaj tutanime solvi la problemojn kiujn havas la homaro.

Servu kiel komplementon de la bonega libro La malnova arbo de la amiko Enrique Morales, kaj kiel omaĝo al la 150ŭ datreveno de la naskiĝo de SŬ Codorniú, ke la 55ŭ Nacia Hispana Kongreso de Esperanto okazos en Murcia dum la monato de julio, kaj ke antaŭ du monatoj en tiu ĉi salono CajaMurcia ni kalkulis kun la partopreno de Nobelpremiito pri ekonomio de la pasinta jaro, la germana profesoro Reinhardt Selten, kiu prelegis en Esperanto. Sendube, S-ro Ricardo Codorniú estus celebrinta oin entuziasme.

Dankon.

José Luis Pérez Óvilo


Reiri al Kajero 31.
Reiri al Esperanto España.