Kajero de julio 1996: Senlaboreco


Senlaboreco aŭ subdungiteco estas socia fenomeno propra de nia meĥanika epoko.Antaŭ du jarcentoj kaj duono, kiam naskiĝis la industriiĝo en Britio, la ekonomio estis agrokultura kaj oni ne konis la senlaborecon. Se pro plimultiĝo de la looantaro ne estus sufiĉa grundo, oni elmigris aŭ kiel en Svisio soldatiĝis.

Antaŭ la industria epoko la konsumado estis limigita de la produktado. La produktado ordinare estis malplikvanta ol la necesa konsumado. La ordinara vivnivelo estis malalta, sed laboro ne mankis. La muskola kapablo de la homo estas tre limigita kaj eĉ tiuj de tirbestoj.

La malkovro de la vapormaŝino, sekvata de la elektra energio provizis fortojn antaŭe eĉ neimagineblaj, kiuj aplikataj al la industrio permesas kvantan produktadon supera al la necesa aŭ al la aĉetpova.

Nuntempe pro la cibernetiko farioas ebla la aytomatiĝo de la maŝinaro kaj kompreneble estas bezonataj malmultaj laboristoj por la sama produktado. Tiu fakto, sen antaŭjuĝoj konsiderataj devus esti ĝojiga, ĉar neniam antaŭe okazis tiu ebligo de produktado. La homo, en la historiaj tempoj, ĉiam estis katenita al la laborado kaj ŝvite devis subteni sian vivadon. Tamen tiu bonŝanĉo estas hodiaŝ unu el la precipaj faktoroj de socia krizo. Kiu restas sendungita falas en miseron kaj alie se la laborloko ne estas stabila, la vivado fariĝas nestabila, kaj la bonsorto en la estonteco eventuala.

Estas evidenta kontraŭaĵo inter la interesoj de la entreprenoj kaj de ties laborantoj. Se la entrepreno ne disvendas sian produktaĵon, oi ne povas konservi la laboristojn, ĉar pli frue aŭ malfrue la entrepreno bankrotas. Kiel aranĝi la problemo? En parto ĝin solvis la bonfarta socio. En la plej industriaj landoj nur malmulta parto el la laboristoj okupiĝas en la produktado de varoj, eĉ en la agrokulturo. La plej granda kvanto da laboristoj okupiĝas en servoj. Alie la tekniko estas ĉiujare plej grava en la produktado. La industrio, kiu tuj palikas teknikajn novaĵojn prosperas, kiu sekvas rutinon bankrotas. En tiu linio de progreso la instruado fariĝas pli necesa ol la laborado. La scienca instruado, el kiu devenas la tekniko, povas esti en la estonteco la plej vasta okupo de la homoj kaj laŭ nia opinio fariĝas necesa la humanisma lernado por ebligi pacan kaj solidaran kunvivadon en socio pli klera.

Oni diras, ke la bonfarta socio jam ne estas subtenebla, sed se la senlaboruloj laborus, jes! Okazas, ke oni devas subteni la bonfartan socion kaj plie la senlaborulojn, kiuj estas forigitaj de tiel nomata bonfarta socio.

Ankaŭ okazas alia kontraŭaĵo, la laboro ĉiam farioas pli rapida kaj enua, precipe por multaj katenitaj al ĉenlaboro.

Se nuntempe la senlaboreco atingas la dudek pocenton de la laboristaro en nia lando, estas videble ke laborante ĉiuj 20% malpli , oni povus okupi tiun 20% da sendungitaj kaj eĉ pli. Tamen, oni ankay devus redukti la salajron 20 pocento, sed tiu solvo estas konsiderata ne akceptebla. Alia solvo estas produkti kaj vendi 20 pocento pli ol antaŭe, sed en ekonomio de merkato ne eblas en unu sola lando. La akordo devas esti ĝenerala kaj internacia, kaj la sindikatoj ankoraŭ restas naciaj.

La afero ŝajnas facile solvebla, sed en la praktiko ne estas tiel facila. Nuntempe ĉiu lando ne povas esti aŭtarkia, oni revenos al pasintaj mizeroj. Ankaŭ oni ne povas apliki eknonomiajn reformojn por solvi la subdungitecon kaj humanigi la sociajn diferencojn se ne estus aplikataj tutmonde. La konkurenca merkato devigas produkti almenaŭ samkoste kaj eĉ pli malkoste por konkeri novajn merkatojn.

Inter la sociaj reformoj la plej urĝaj estas la distribuado de la laboro por solvi la senlaborecon kaj eble la civitana salajro por sekurigi la bonfartan socion. De naskiĝo ois forpaso certa salajro. Oi helpos la gepatrojn kaj ebligos longan studadon, ĝi sekurigos la familion kaj la maljunecon kaj evitos la mizeron. Tio estas ebla per la cibernetika aŭtomatiĝo de la industria produktado kaj tiel same en la agrokulturo.

Oni antaŭvidas la neceson de libera trairo en la tuta mondo de ideoj, personoj, varoj kaj kapitaloj. El tiuj kvar faktoroj nur la kapitaloj trairas ĉiujn landlimojn. Ankaŭ la komerco tutmondiĝis, sed la konkurenca merkato en malsimilaj kondiĉoj de produktado ne nur generas nestabilecon de laborlokoj, sed eĉ en la propraj entreprenoj, ili ankaŭ povas bankroti kun la sekva sendungado.

La dinamisma kapitalismo en Eŭropo klopodas por la Eŭropa Unuiĝo, ĉar sen oi Eyropo dekadencus ekonomie. Dume la sindikatoj restas naciaj. Se estas necesa eyropa komuna mono des pli estos necesaj komunaj eyropaj organizoj. Balday la naciaj sindikatoj taygos por nenio. Se ankoray ne estas atingeblaj tutmondaj organizoj, almenay ĉi tie en Eŭropo ili devas eŭropiĝi.

La subdungiteco kaj aliaj sociaj reformoj estas neeblaj laŭ naciaj kadroj kaj eĉ en eŭropaj kadroj. Se la financoj tutmondiĝis, ankaŭ devus tutmondiŭi la kondiĉoj de laborado kaj la bonfarta socio.

La mondo fakte tiel malgrandiŭis, ke ĝi fariĝis kiel unusola granda vilaĝo. Necesas pensi kaj agadi laŭ tiuj novaj cirkonstancoj. Ankoraŭ regas naciaj ŝtatoj, ankoraŭ restas naciaj kaj lingvaj baroj. Per la angla, la financistoj solvis sian lingvan problemon. Kion pensas la laboristoj?

Estas necesa ĝenerala kulturaltiĝo por mense kompreni la tutmondiĝon kaj en tiu sama skalo agadi. La esperantismo devas alporti tiun mondrigardon, kiu samtempe impulsos Esperanton kiel supernacian tutmondan lingvon.

Giordano Moya

Reiri al Kajero 31.
Reiri al Esperanto España.