Reagoj: Komentoj pri la Kastilia Lingvo,

oni devas science fundamenti sian opinion antaŭ ekverki.


La titolo kaj la artikolo povas ŝajni rektan atakon kontraŭ iu persono pro ties opinioj, sed tia ne estas la intenco. La rekta atako staras kontraŭ malbona kutimo ne bone pretigi kion oni verkas antaŭ ĝia surpaperigo. Pri tia kutimo mi devas nun korekti kelkajn erarojn kaj mispaŝojn el la artikolo Kastilia, la lingvo kiu neniam ekzistis, el antaŭa numero de nia organo.

Unue, kaj ĉar mi estas en Esperantio, ni trarigardu PIV-on kaj legu kio estas Kastilio, temo de nia artikolo. Jen do: Regiono en la centro de la Ibera duoninsulo; kastilia: rilata al Kastilio; kastiliano: ano de la ĉefgento loĝanta en Kastilio. Laŭ PIV, do, kastila lingvo estas lingvo rilata al Kastilio. Laŭ la kastila, etimologio Castilla, signifas lando de kasteloj. Laŭ la Esperanta Etimologio ĝi nenion signifas ĉar ĝin Esperantigante oni ne donis tian sencon al la vorto. Konfuzi do inter kastilo kaj kastelo estas eraro, tiel simple. Sed, kio estas kastelo? Ĉu ĝi rilatas al iu parto de la ibera duoninsulo? Laŭ PIV ne. Se en alia Esperanto vortaro tiel tekstas oni bonvolu havigi kopion al mi por agnosko de mia malklereco.

Mi kredas, ke oni ne bezonas plian argumenton por refuti tian eraron, se jes jen ĝi. Nederlando ne estas lando de muelejoj (do ne Muelejio), sed malalta lando, pro tio ke granda parto de ties tero estas sub la marnivelo. Laŭ vortkonstruo de Isabel Acevedo oni povus sin demandi kio estas Ibera duoninsulo? Ĉu duoninsulo de la iberoj? Parte jes, sed antaŭ tie ĉi loĝis pratempe keltoj kaj ne pro tio oni devas diri Kelta duoninsulo aŭ Keltio. La nomoj estas vortoj, kaj la vortoj estas nur tio, vortoj. Oni povas doni specialan signifon al ili sed respektante bazajn principojn por ebligi komunikadon kun samparolantoj. Tiel do se oni parolas pri Kastilio kaj ties lingvo en Esperanto, oni uzu Esperantan língvon kaj ne donu al ties vortoj signifojn de kastiliaj vortoj.

Por informoj de nia gelegantoj oni devas klarigi ke regiono La Rioja (la rioĥa) nur antaŭ dum ne longa tempo sendependiĝis de Kastilio kaj ke ĝi ĉiam apartenis al la Kastilia regno ekde ties konkero (en la militoj kontraŭ muzulmanoj). Ankaŭ sciinde estas ke la kastila, kvankam ties unuaj skribaĵoj aperis en monaĥejo de San Millán de la Cogolla, aperis multe pli frue kiel parolata lingvo en regiono, ne tute lokita ankoraŭ, de nunaj provincoj Burgos, Álava kaj aŭtonoma komunumo La Rioja. Kiel kuriozaĵo mi mencios ke pro la proksimeco de tiu regiono al la eŭska lingvio la kastila ricevis tre fortan fonetikan influon el tiu lingvo.

Kaj tio donas al mi novan argumenton por daŭrigi, senkulpigu min, la artikolon. Kiam oni komencis paroli la kastilian mi ne scias ĉu ekzistis galegoj, katalunoj aŭ kastilanoj, sed mi certas ke eŭskoj jam ekzistis kiel popolo ĉar dum jarcentoj la romianoj batalis kontraŭ ili kaj ties lingvo estas la plej antikva el Eŭropo. La etimologio mem de la vorto eŭskaldun (tio estas: eŭsko) signifas tiu, kiu parolas la eŭskan. Ĉu pli da klarigoj?

Por fini jam: mi volus aldoni mian personan opinion pri tia temo. Unue mi ĉiam kutimas uzi la formon Kastilio por nomi regionon kaj nomas la lingvon kaj la popolon kastilaj por tiel kongrui kun la reguleco de Esperanto: franco-Francio, anglo-Anglio, kimro-Kimrio. Por nomi la anojn mi uzas ĉu kastilon (ne kastelon!), ĉu kastilanon. Kiun ci preferas?

Por alia menciita popolo mi uzas la formon devenante el ties propra lingvo nome: eŭskoj-Eŭskio. Tiu ĉi formo estas uzata de la Eŭska Esperanto Asocio. Ĉu ĝi ne pli kongruas kun nia lingvo ol tiuj vaskoj kaj baskoj?

Snajpero, Julio 1996

en la Aŭtonoma Komunumo de Kastilio kaj Leonio.
Hispana Ŝtato.

Numero de Oktobro
Aliaj Kajeroj
Esperanto Hispanio.