Kiel indiki la prononcon de la hispana litero LL?


En la artikolo Lingve parolante... Kastilia, la lingvo kiu neniam ekzistis (Kajeroj el la Sudo, nro 31, pĝ. 10) la aŭtorino, Isabel Acevedo, citas du loknomojn, en kies ortografio aperas la litero LL de la hispana alfabeto, kaj interkrampe ŝi aldonas indikon pri la prononco laŭ la fonetiko de la Esperanta alfabeto:

  1. Castilla (pron. kastiĝa)
  2. San Millán de la Cogolla (pron. san miĝan' de la kogoĝa).

Mi deziras demonstri, ke la uzo de ĝ en la Esperantaj transkriboj ne estas ĝusta.

Unu el la problemoj koncerne la grafion LL en la hispana ortografio estas ĝia malsama prononco en diversaj partoj de Hispanlingvio. Se oni transkribas Esperantajn librojn kun hispanaj kaj hispanamerikaj temoj, kaj la aŭtoroj aŭ redaktoroj interkrampe aldonas fonetikajn transkribojn de nomoj kaj vortoj, la rezultoj estas kaosaj. En la hispana normolingvo LL estas laterala palatala sono, kies fonema simbolo estas /l/. En parto de Hispanio kaj tra la tuta Hispanameriko tiu fonemo ne ekzistas. Anstataŭas ĝin jen la fonemo /y/ (=="j"), jen la fonemo /3/ (=ĵ). en Hispanoameriko kelkaj esperantistoj volas uzi ĝuste tiujn fonemojn aŭ proksimajn ekvivalentojn por la asimilado de propraj nomoj kaj ankaŭ por klarigi la prononcon de vortoj. Jen kelkaj ekzemploj.

En Venezuela Stelo oni povas legi pri Medeĝino (Medellín) kaj Alma Ĝanera (Alma Llanera). En libro de Tibor Sekelj esperantigita de argentinano, la nomo Lallana aperas sur unu paĝo kiel Layana, sed aliloke estas informo, ke la prononco estas laljana. Libro eldonita en Argentino klarigas, ke la prononco de jarilla estas ĥariĵa. En la tekstolibreto de la kasedo Horo de Opozicio la prononco de la ĉilia nomo Allende estas indikita kiel aĵende.

Ni rigardu, ĝis kiu punkto povas konduki ĉi-speca fonetikisma asimilado. Ekzistas samnomaj urboj en Hispanio kaj en la Nova Mondo. Ĉu ili pro tio havu du Esperantajn formojn spegulantajn la lokajn prononcojn?

  1. Valladolid: Hispanio: Valjadolido. Meksiko: Vajadolido.
  2. Medellín: Hispanio Medeljino. Kolombio: Medeĝino.

Laŭ hispanlingvaj fonetikistoj1, la uzo de sonoj j, ĝ, kaj ĵ anstataŭ la ĝusta laterale palatala sono estas regionaj apartaĵoj de la lingvo. Sekve, ili neniel povas esti neŭtralaj prononc-manieroj. Tiuj lokaj variaĵoj nenecese komplikigas la transskribadon de hispandevena leksika materialo en Esperanto.Kun LL, kun LL kaj oLLé En mia studaĵo pri principoj por esperantigo de hispanlingvaj vortoj kaj propraj nomoj mi substrekis, ke oni ne okupiĝu pri prononcvariaĵoj de la hispana lingvo sed akceptu nur unu norman prononcon por transskribaj celoj. Por la klasika prononco de ll oni povas uzi la du literojn lj de la Esperanto alfabeto. Kvankam ili nur proksimume redonas la sonon de ll (tiu fonemo ne ekzistas en Esperanto), kaj kvankam ĝi ne estas la universala prononco de ll en ĉiuj regionoj de Hispanio kaj Hispanameriko, tamen ĝi estas instruata al eksterlandaj lernantoj de la hispana lingvo. Ĝi estas klara kaj neambigŭa, malhelpante konfuzon inter la grafioj ll kaj y, kiel ofte okazas ĉe nekleraj homoj, en kies lingvo ll kaj y estas du manieroj skribi unu fonemon, do ili ne diferencas inter si fonetike. Plue, en hispanaj vortoj kaj nomoj literitaj per ll, transskribo per la dulitero lj en Esperanto estas aŭde kaj vide pli proksima al ll ol transskribo per simpla l: Seviljo, mantiljo. Sammaniere estas rekomendinde transskribi la du nomojn en la citita artikolo: Kastiljo, Sanmiljano de la Kogoljo.

Bernard Golden

Numero de Oktobro
Aliaj Kajeroj
Esperanto Hispanio.


























NOTOJ.-

1 Juan M. Lope Blanch: El Español de América,Madrid, 1967.

-Tomás Navarro Tomás: Manual de Pronunciación española. Madrid, 1968.

Volver.



























2 Bernard Golden. Principoj por la esperantigo de hispanlingvaj vortoj kaj propraj nomoj. Pĝ. 235-257 en Serta Gratulatoria in honorem Juan Régulo. II. Esperantismo. La Laguna, 1987. Volver.