Luksaj plumoj:

Ĉi tie skribas samideanoj kiuj kutime ne faras tion, sed nepre havas multe por diri. Tial iliaj plumoj estas vere luksaj.

Malaperinta laborista familio en Callosa del Segura

de José María Bernabeu Franko

Ŝia edzo, Manuel Zaragoza, ankoraŭ tre juna forpasis pro knaba malsano, lia malsana metio atakis lian bruston infektante bronkojn kaj pulmojn. Aktivisto en la UGT (Ĝenerala Unuiĝo de Laboristoj), li postlasis tri gefilojn ankoraŭ en la infana aĝo.

Popoldomo de Callosa de Segura, kie Onklino Dolorikas vivis kaj servis. Patrino kaj gefiloj loĝis ĉe la Popoldomo en laboro helpante per sia laboro la mastruma-don kaj ordigadon de la laborista sidejo kie la gefiloj plu aĝis en etoso de konstantaj konfliktoj inter laboristoj kaj labordonistoj heredante de sia patro la spiriton de respondeco en la plenumado de siaj komisioj.

Estis tempo de forpaso de la Diktaturo de Generalo Primo de Rivera kiam la laboristaro plene interrilatis por atingi pli decajn laborkondiĉojn , komencis planado de laboristaj postuloj kelkfoje kun strikoj ne ĉiam sukcesintaj. En tiu landa situacio eksplodis granda laborista ribelo en interkonsento kun parto de la militistaro kies celo estis la alvenigo de la Respubliko en Hispanion, sed la fiasko de tiu konflikto kondukis en Jaca (Huesca) al mortpuno de kapitanoj Fermín Galán kaj García Hernández; ankaŭ en Callosa de Segura reliefiĝis tiu ribelo, dum la mateno de la 15ŭ de Decembro de 1930 estis mortpafata Manolín Zaragoza Pareja, 16-jaraĝa, filo de la forpasinto Manuel Zaragoza, kiu inter la avangardo de la strikantoj intencis ĵeti ŝtonon kontraŭ la Civila Gvardio. En tiu sama tago posttagmeze oni enterigis tiun junulon en Cox, proksima vilaĝo. Neniam mi povos forgesi la ĉagrenon kiu svarmis ĉe la kunvenantoj dum la enterigo, estis scenoj por ĉiam gravuritaj en la menso de mia 9-jaraĝa vivo...

Kun tre amara sento restis la patrino, karese nomita Onklino Dolorikas, post la perdo de sia plej aĝa filo kaj kvankam la forpaso de la tempo iom mildigis la tragedion: la kreskado de la du gefiloj alvenigis pli da harmonio en la familion, ja Mari Cruz kaj Trino, mia kara amiko, vigliĝis inter la junularo.

La 14an de aprilo 1931 heligis Hispanion la alveno de la Respubliko, ĉie flirtadis la tri kolora standardo. Post kelkaj jaroj la politika situacio krispigis tiel akre la kunvivadon en la lando, ke la morto, ne oficiale klarigita, de José Calvo Sotelo aperis kiel sojlo ĉe la horizonto de grava konflagracio. La ribelo de la militistoj kontraŭ la ĵus proklamita registaro, kiu per landa demokrata voĉdonado estis elektita nur antaŭ kvin monatoj decidigis la intercivitanan militon.

Refoje la fatala Parco masakris la vidvinon, Onklinon Dolorikas, ŝia filo Trino 18-jaraĝa pereis kiel batalanto ĉe la fronto de Teruel kiel, laŭ kunbatalantoj, malamika kuglego falis internen de la tranĉeo kiam li deĵoris en streĉita korpstato. Dume la filino Mari Cruz, tiam 20-jaraĝa kaj kiu militservis kiel helpantino en la flegistina servo ne tuj sciis pri la morto de sia frato Trino, kvankam ne plu daŭre ŝi povis kaŝi tiun fatalan informon.

Finfine ĉesis la milito kaj Mari Cruz revenis hejmen sed kun tuberkuloza malsano kiu akompanis ŝin ĝis sia morto en la tuberkuloza malsanulejo Sankta Magdalena de Castellón, kie mi vizitis ŝin dum la somero de 1966, unu jaro antaŭ ŝia forpaso.

Ankoraŭ vivis la onklino Dolorikas dum tri postaj jaroj en plena izoliteco... Feliĉe en la lasta jaro ŝi ne plu konsciiĝis pri iu ajn ĉirkaŭanta afero. La urba hospitalo, flegata de karmelaj monaĥinoj, estis la lasta hejmo de la malfeliĉa vidvino.

Jen malaperinta familio kiu fordonis siajn membrojn en batalo por plibonigo de la socio. Restis neniu membro kiu povos porti la torĉon de la familio por pliaj generacioj.

Callosa de Segura, la 10an de Oktobro de 1996.

Reiri

Aliaj Kajeroj
Esperanto Hispanio