Kvazaŭ recenze:

Surbaze de Pri Esperanta Tradukarto.... de F. de Diego

Ĉu esperantisto aŭ esperantano?

Lingvo estas pli perfida ol videble..., kaj multfoje oni diras tion, kion oni ne konscie vere opinias. Tiel, oni diras, ke la sufikso -ist volas diri specialisto, ekzemple, kasisto, instruisto, gitaristo, kaj eĉ gramatikisto. Sekve, mi demandas al mi, ĉu esperantisto estas la specialisto pri Esperanto?: kaj tio estas pli grava ol ĝi aspektas.

Grava verko de Fernando de Diego recenzata Fernando de Diego skribis en Pri Esperanta Tradukarto:

Esperanto suferas severajn limigojn kaj tion devus meti al si en la kapon multaj el niaj propagandistoj kaj pluraj el niaj esperantologoj kaj verkistoj. (p. 15)

Videble, sed malpli da limoj ol etnaj lingvoj. La tial nomita riĉeco de la angla aŭ la hispana ne estas alio ol dubesenceco, senakurateco kaj vol-nevoldireco, se ne tute diri la malsamon de tio, kion ni pensas. Ekzemple, kiam oni diras hispane impertinente, oni ne volas diri maltaŭge, sed insultema. La dubesencecon oni remetas en Esperanton pere de la vorto impertinenta. Kulpulo? Pensi hispane (aŭ alinacilingve), kaj ne esperante. La natura dubesenceco de la hispana igas nin kompreni malajn ideojn kiam ni aŭdas falta de ignorancia (tio estas: aŭ manko de ignoro, aŭ peko pro ignoro). Ĉu tio estas riĉo? Ne, tio estas malklereco kaj atesto, ke la etnajn lingvojn (ĉi-kaze hispana, sed abundas alilingvaj ekzemploj) faris aroj da amatorantoj, ne fakistoj veraj, kiel la farinto de Esperanto. La aglutineco kaj sistemo de afiksoj, veraj filozofaj ŝtonoj, ja estas pli utilaj por kompreno ol jarcentoj da kontraŭdirantaj vortoj kaj ideoj! La aserto de de Diego (p. 10), ke nur ekzistas monto, monteto kaj montego por 15 hispanaj vortoj interrilataj estas maljusta kaj malvera. Maljusta, ĉar ĉiuj lingvoj havas apartajn seriojn da vortoj por la plej kutimaj ideoj en siaj kulturoj. Estas klasika la ekzemplo, ke la islanda havas nur tri vortojn signifante kolorojn, dum ni havas sep. Tamen, hodiaŭaj komputiloj komprenas kutime ĝis 16 milionojn da koloroj! La hispana uzas tri, eble kvar vortojn signifante la malantaŭon homan ( culo, pompi, trasero), sed la araba havas sesdek por la malantaŭo virina, kaj ĝi certe havas multajn pli vortojn por kamelo ol niaj du hispanaj kaj la sola angla ( camel). Ĉu oni devas konkludi, ke la hispana estas pli riĉa ol la angla, sed malpli riĉa ol la araba? Jen la listo: monte-monto, montecillo-monteto, montaña-montego aŭ aldontero, loma-longomonto, otero-surglatmonteto, cerro-solmonto, macizo-durmonto (kutime roka) aŭ montaro, colina-surteraĵo, morro-rondmonteto, alcor: sinonimo por colina el la araba, altozano-elrigardmonteto, cabezo-altsolmonto aŭ montopinto, teso-glatpintmonteto, elevación-alto, altura-alteco. La du lastaj vortoj estas metaforoj en ambaŭ lingvoj. Kiel oni vidas, Esperanto povas esprimi la 15 vortojn aluditajn de de Diego, sed la diferenco estas, Ĉu malvirino?ke dum mi devis konsulti la Vortaro de la Reĝa Hispana Akademio (DRAE), oni tuj komprenas la esperantajn vortojn sen helpo de vortaro. Eble la esperantaj vortoj ne estas en la PIV, sed mi ne zorgas pri tio, ĉar vortaro, eĉ PIV, estas nur ilo, kiun oni uzas, kiam oni bezonas. Elpensi parolojn estas ne tre malfalcile: temas nur pri kunigo de ideoj kaj sonoj. Sed la kreinto de Esperanto postulis, ke ĝi estu kiel eble plej universala (tio estas, ĝenerala) . Tio ĉi estis la morto de Volapük kaj la vivo de Esperanto. Tial mi ne komprenas kiel oni enriĉigis Esperanton pere de povra (malriĉa), skipo (teamo), spite (malgraŭ),kaj tiel plu. Ĉu tiel riĉenda estas Esperanto? Ĉu ne ekzistas eblaj meĥanismoj ene de la lingvo, ke oni devas almozi vortojn el etnaj lingvoj dubesencaj? Ĉu nin hororas nia bona ilo tiom, ke ni devas malperfektigi kaj malsimpligi ĝin?

De Diego konkludas, ke ne ekzistas bonaj vortaroj dulingvaj, kaj tio kontribuas al la formiĝo de malbonaj esperantistoj (!), (p. 42). Teruraj vortoj, kiuj indikas, ke de Diego scias kio estas bona esperantisto! Mi loĝis dum pli ol dudek jaroj en Anglujo kaj pli ol 5 en Francio, kaj mi neniam trovis bonan angliston bonan franciston. Ĉio en ordo, tial. Sed mi ne komprenis skoton en internacia kunveno dum ni parolis angle; tamen, tute komprenis mi sian sesmonataĝan Esperanton! Eble tio signifas, ke Esperanto estas ilo por interkompreno..., eĉ se ĝi ne estas literatura, artaplena lingvo (?)

Kiam de Diego diras, ke la mal-vortoj (tio estas, vortoj kunmetitaj uzante la prefikso mal-) kvazaŭ kondensigas la negativan aspekton de la sintezaj faktoroj de la lingvo, li diras, ke li estas hispan-parolanto. Amuzan aspekton havas hispanoj kiam ili diras put a jacket on en la angla (ĉar hispane puta signifas putino, tabua vorto), sed tio nur pruvas, ke ili ne pensas angle, ne ke la angla verbo to put fikonsideras virinojn. La mala sinteno al tio konvinkas min, ke nia verkisto ankoraŭ eraras dirante se oni komparas la danan kun la itala, laŭ fonetikaj, muzikaj, harmoniaj kriterioj, tiam certe la itala superas la danan ĉi-rilate (p. 47). Pura mensogo kaj stereotipo. Videble, melodio (ne harmonio, kiu postulas, ke pluraj voĉoj sonas samtempe) lingva estas ĉiam interna kaj alkutimigita. Tiel, ne nur la operoj de Verdi belsonas, ankaŭ tiuj de Wagner estas aŭskultindaj!

Sed plej terure ŝajnas al mi la mokema priskribo kiun S-ro Diego dediĉas en paĝo 27 al tradukanto kiu kun senfina pacienco klopodas traduki ĉiun nacian vorton en la originalan tekston per responda vorto esperanta, afiksumante kaj kombinante radikojn en la tre multaj ŝancoj, kiam li ne trovas puran radikon en Esperanto ekvivalentan al la tradukata esprimo. Kaj li konkludas, ke nia tradukanto ne scias aŭ konscias pri la delikataj problemoj, kiujn prezentas, ne la nura vorttraduko, sed la tradukoj de ritmoj, psikologiaj atmosferoj, retorikaj efektoj, intenso de aludoj kaj sugestoj, interakordigo de diversaj elementoj priskribaj kaj psikologiaj, ktp. Je la sekvinta paĝo li plendas, ke el manko de kompetento traduka rezultas ĝenerale malalta nivelo artisma de la esperantaj tradukoj, pro ties lingvo kodeca, manke je esprimaj kaj estetikaj valoroj. Tradukante tiu argumento al la provinco de gastronomio, oni devus konkludi, ke en malriĉaj landoj mankante ekvilibran, bonan dieton, oni devus malsati ĝis morto, ĉar tiuj fuŝaj manĝfarantoj damaĝas sanktan gastro-harmonion... Mi ne povas kredi, ke oni taksas korektan opinion kiu defendas kreon de kvazaŭ sektoordeno de tradukistoj, ke Esperanto estas tiel sankta, ke nur denaskaj elektitoj povas traduki en kaj el Esperanto! Ĉu nia bonega tradukisto kiĥoteska scias, ke Esperanto estas demotika (tio estas, demokratia) lingvo farita por ke ĉiuj, eĉ fuŝuloj, komprenu unu la alian? Estas vero, ke Zamenhof mem enkondukis neologismojn en la lingvon (fakte, lia tuta vortaro estas neologismoj dekomence), kaj li kreis, kiel de Diego diras, amara, efemera, stulta, falsa..., apud maldolĉa, maldaŭra, malspirita kaj malvera, por doni varieco al la lingvo, ne por kompliki (aŭ malsimpligi) ĝin. Devas esti ekvilibro inter simpleco kaj kunmeteco. Simplaj vortoj, se tro multaj, komplikigas multe la lingvon, ĝis ĝi similas etnan, kaj tial malrajtigas sian ekziston mem. La akra kritiko de Fernando de Diego atingas zeniton kiam li parolas pri Generalo Julio Manglada, pri kiu li diras, ke li estis bonulo, kiu sen gramatika scio verkis gramatikon; sen poeziaj tekniko kaj sentimento verkis poemojn; kaj sen traduka talento faris tiajn redonojn el la hispana, ke ili estas kvintesenco de absurdo kaj ekstravaganco. Kion la bona tradukisto ne mencias, estas ke tiu bonulo ankaŭ estis Prezidanto de la Hispana Esperanto Federacio. Se prezidanto de HEF ne scias gramatikon, de Diego predikas en dezerto, kaj Esperanto estas fiasko.

Libro skribota Mi diras, ke opinioj kiel tiuj estas hororaj, ĉar ili memorigas la inkvizicion, malpermeson por krei kaj verki. Lasu ostempon juĝi kaj kondamni, kaj lasu nin ĉiujn traduki kaj verki, kaj superĉie lasu Esperanton havi sian propran evoluon ekster bela laŭplaĉula vojo! Ni legu kaj kritiku, sed ĉiam mirante la laboron de tiuj, kiuj kuraĝas krei. Verketojn kiel Pri esperanta tradukarto-n oni devus legi kritike (tiusence li pravas), gardante nian propran opinion por ni, kaj ne delegante ĝin al sciemuloj. Esperanto estas ĉies lingvo, kaj ĉiuj faru per ĝi kaj kun ĝi ĉion, kion ili povas. El mil aŭtoroj estas unu aŭ du legindaj verkistoj, kaj por ke estus mil aŭtoroj, oni devus diri la malon de tio, kion Fernando de Diego diras. Skribi ja estas malfacile. Skribi sciante, ke oni konsideros nian verkinfanon nur fuŝaĵo estas heroa,kaj neniu rajtas postuli tian heroismon al neniu. Verkisto ne apartenas al aparta raso de elektitaj vir(in)oj, eĉ se akademianoj diras tion. Skribi esperante estas ĝoja afero kaj hobio, kaj se oni povas publikigi, la rezulton oni kunhavas ĝin. Skribi esperante estas pli facile ol skribi nacilingve, ĉar Esperanto estas pli komforta ilo en niaj manoj ol iu ajn nacia lingvo. Kuraĝu, tial, samideanoj, kunlaboru kaj kunverki por plibona, plibela, pliverkebla Esperanto!

John Hammer

Reiri Aliaj Kajeroj Esperanto Hispanio