Datreveno de Francisco de Goya y Lucientes

de Antonio Marco Botella

Sonĝoj de racio, de Goya
Ducent kvindek jaroj post la naskiĝo de la granda pentristo Francisco de Goya, ŝajnas kvazaŭ kultura devo elvoki la figuron de unu el la plej elstaraj universalaj geniuloj de l' pentroarto. Kelkaj ŝatas substreki la majstrecon de liaj pentraĵoj en Las Majas (la belulinoj), aliaj la magion de liaj klaroskuroj kaj vermiljonoj, ne malmultaj sin sentas kaptitaj de la mistero kaj sorĉo de la kapricoj, kolekto de stravagancaj desegnoj, sen atento al iuj ajn artaj reguloj aŭ logiko, pro kies pentraĵoj Goya estis denun-ciata antaŭ la Inkvi-zicia Tribunalo, same kiel jam antaŭe okazis kiam li pentris las majas. Sed ni delasu la temon pri la arto de Goya kaj prefere atentu aspektojn pri la homaj viveroj de la granda artisto:

Francisco de Goya y Lucientes naskiĝis en Fuendetodos, vilaĝo tre proksima al Zaragozo, kie loĝis la geedzoj Goya kiam naskiĝis Francisco. Antaŭ kelkaj jaroj mi vizitis la domon kie naskiĝis kaj loĝis siajn unuajn jarojn la infano Francisco. Ĝi estis la domo de malriĉa kamparano, simile al la ceteraj de la kamparaj loĝantoj. La domomuroj estas ŝtonaj, kun malgrandaj fenestroj, same kiel tiuj kiujn oni konstruis en tiu epoko en loko kie la klimato estas tre ĝena. La mebloj kaj iloj ene de la domo estas iom pli ol modes-taj, nun oni dirus mizerajn. Post tiuj unuaj jaroj la knabo Goya trans-lokiĝos al Za-ragozo, kie li, kiel ido de malriĉa fami-lio, devis lerni profesion, li do eniris en la pentrolaborej-on de José Lu-zán (1710-1785), grava zaragoza pentristo, kiu, laŭ deklaro de la propra Goya: oni lernigis al mi la pentroteknikon, devigante min kopii dum kvar jaroj multnombrajn gravuraĵojn ekzistantajn en la laborejo de Luzán. Tiu trejnado multe influis en lia formiĝo kiel artisto. En tiu laborejo li komencis desegni siajn unuajn proprajn pentraĵojn.

La junulo Francisco estis petolema ulo, tre inklina al ŝerĉado inter siaj amikoj kaj speciale amindumema al fraŭlinoj... Profesie li pentris en aragonaj preĝejoj (Muel, Remolinos, k.a.) surmurajn pentraĵojn, kiuj montras la sperton de la artisto, sed kun detaloj promesplenaj.

Memportreto de GoyaKiam li estis 25-jara, Goya forveturas al Italio, kie li studadis la barokan romanan stilon kaj la freskoartan teknikon, kiel scio donis al li la sufiĉan kuraĝon por partopreni en plej prestiĝaj artaj konkursoj, inter aliaj li konkursis en tiu organizita de la Akademio de Parma per la pentraĵo Anibal sur Alpoj (malaperinta) ricevinta honoran mencion.

Post lia reveno de Italio li pentras gravajn surmurajn pentraĵojn en plej gravaj zaragozaj preĝejoj, sed li volas superi sin en la propra arto kaj serĉas laborejon en Madrido. Fine, li sukcesis daŭre loĝi en la ĉefurbo kaj en 1773 Goya edziĝis kun Josefa Bayeu, fratino de la famaj aragonaj pentristoj Francisco, Ramón kaj Manuel Bayeu, kaj per influo de siaj bofratoj li eniris labori en la Reĝa Fabriko de Tapiŝoj, kie li malvolvis gravan aktivadon: de 1775 al 1792 li pentris en tiu fabriko multajn modelojn sur dika papero, kartono aŭ tolo por tapiŝoj aŭ freskoj.

En 1780 oni elektis lin membron de la Akademio San Fernando: la arto de Goya evoluis al plej perfekta esprimoriĉo. En 1792/93 Goya grave malsanis kaj kiel rezulto de tiu malsano li restis tute surda. Tiu fizika difekto acidigis lian temperamenton, sed samtempe riĉigis la internan vivon de la la artisto impulsante lian imagecon al fantazia mondo, kio ebligis lian kreadon de la kapricoj...

En 1823 finiĝis en Hispanio la periodo politike nomata konstitucia kaj la reĝo Fernando la VIIŭ okupis la tronon kun karaktero absoluteca, tio estis interpretita de militistoj kaj reakciuloj kiel oportuna momento por komenciĝo de mortpersekuto kontraŭ liberaluloj. Goya sin sentis persekutata, unue serĉis rifuĝon ĉe liberala pastro,kaj tuj post agreso-periodo li petis permeson al la reĝo viziti la francan banejon Plombières, kaj de tiu momento li loĝis en Bordozo, memvole ekzilĝinte, kie li plu pentradis ĝis sia forpaso en 1828, jam 82-jara.

Rubén Darío, kiu tiom admiris la aragonan artiston, dediĉis al li jenan poemon:

Tantalo
Por vi, genia homo kara
mi uzas belajn vortojn laŭdajn!
Por vi, vizia ul' plej fama!
Por vi, kun artpaletro maga,
kaprice rava kaj impeta
de ĉiu gepoet' amata:
.
pro viaj nigroskizoj svagaj,
la vermiljonoj kaj tenebroj,
kaj la radioj lume blankaj!
.
Pro viaj freskoj admirataj,
fanfaronuloj pitoreskaj,
dantesk-koloroj riĉohavaj!
.
...Ĉar vi prezentas sorĉon artan:
jen blondan bebon orobuklan
aŭ taŭron lerte artludata!
.
Kaj kun toreadoro brava,
infanton, kavaliron, damon,
mantilojn kun floraro ĉarma.
.
Per man' inspirfreneza arta
vi pentras sorĉajn siluetojn
en grizaj ombroj okulfrapaj.
.
Vi kaptis la abrakadabra-n
de korna kaprokrurdiablo,
kiam makabre ĝi grimacas.
Fantom', meduz', anĝelo blanka,
konfuza lum' inspir-fiera,
aperas via Muzo rava.
.
Via peniko miras gapa,
per klaroj, kiuj ja delektas,
per ombroj ŝajne sonvibrantaj:
.
per belaj damoj tipvestitaj,
kaj brilaj reĝoj, uloj povraj
kaj kristmienoj suferantaj...
.
En via klaroskur' kabala,
hororon vibras el pezsonĝo
kaj mortiĝantaj lumoj flavaj,
.
vi montras kun anĝeloj blankaj
terurajn fimurdist-okulojn
en belvizaĝoj in-infanaj.
.
Viaj kapric-esprimoj gajaj miksas
la nigron el fridnokto
kun la tagiĝa lum' neĝblanka.
.
Kanono
Tiel mirinde disproklamas:
San Antonio per la freskoj,
kaj la demonojn malhumanajn!

La arto de la genia artisto de Fuendetodos ne kadukas kun la forpaso de la tempo!

Antonio Marco Botella.


Reiri Aliaj Kajeroj Esperanto Hispanio






































NOTOJ.-
  1. Abrakadabra: kabala vorto greka, al kiu oni atribuis en la antikveco magiajn virtojn. Oni devis skribi la literojn de abrakadabra triangulforme tiamaniere,ke ĝi estu legebla laŭ pluraj direktoj. Nun oni uzas ĝin por esprimi ion konfuzan, surprizan aŭ ĝojigan.

    Reiri al teskto

  2. La poeto aludas la freskojn de preĝejto de Madrido nomata San Antonio, pentritajn de Goya.

    Reiri al teksto.