Ĉirkaŭ tridek kutimaj demandoj pri Esperanto kaj ties respondoj


Kutime geesperantistoj devas senofendiĝi kiam ili aŭdas stultaĵojn pri Esperanto. Ni jam respondis la ses unuajn demandojn Se vi havas aliajn respondojn, ni ege ŝatus ekkoni ilin. Nun ni respondas la sepan ĝis la dudekan:

7. Esperanto estas kodeto senambicia, kio taŭgas kiel infana ludo, sed kiu maltaŭgas subteni literaturon aŭ kulturon vastajn, kiel tiuj de la angla aŭ hispana.

Esperanto naskiĝis por esti informilo kaj komunikilo inter diversaj komunumoj. Ĝi estas klopodo senambicia lerneja kodeto ne povus plenumi. Se ĝi estas simpla, tio ne signifas, ke estas malefika. La interna kodo de komputiloj havas nur du eroj (nulo kaj unu) kaj oni povas fari mirindaĵojn pere de ĝi!

«In vilagho de la Mancho, kies nomo mi ne volas memori...» estas la komenco de la esperanta traduko de El ingenioso hidalgo don Quijote de la Mancha, de Cervantes, en Esperanto. Ankaŭ la verkojn de ĉi tiu geniulo, oni jam tradukis en Esperanton ĉiujn verkojn de Shakespeare kaj la aliaj gravaj verkistoj de universala literatura- Multaj libroj tradukitaj en Esperanton ne havas hispanan aŭ anglan tradukon, kaj ankaŭ ekzistas larĝa literatura originala de Esperanto. Tiu ĉi lingvo ja povas subteni larĝan, gravan literaturon. La diferenco estas, ke tiu literaturo estas sendependa de tiuj kapriĉoj de grandaj firmaoj eldonistaj, kiu decidas laŭvole kia literatura traduki kaj kia ne estas tradukota. Verkojn kiel Kalevala, ekzemple, vi povas trovi nur en Esperanto kaj sia originala idiomo. Kaj la granda diferenco estas ke la tradukinto estas ĉiam naskiĝis en lando kies patralingvo estas tiu de la originala verko, malsame kiel la tradukistoj de la aliaj lingvoj.

Rilate al vasta kulturo, la kulturo de Esperanto estas la internacia kulturo, kio estas la plej vasta el ili.



~ ~ Denove ~ Sekvanta ~ Kajero 33 ~ Esperanto España ~

8. Esperanto estas lingvo kiu ne evoluas..

Se evolui signifas simple ŝanĝi, tio estas vere nur parte. Lingvaj ŝanĝoj kapriĉaj devigas siajn parolantojn studi senĉese por daŭrigi diri la samon... Sed Esperanto evoluas senĉese por enhavi novajn konceptojn, ideojn kaj vortojn kiuj envenas en la lingvon, same kiel okazas ĉe aliaj lingvoj. Sed en Esperanto tio okazas per regulara kaj ordinata, evitante servan kopion kaj mankon de logiko. Malsame kiel la angla kaj same kiel la hispana kaj la franca, Esperanto havas Akademion Lingvan kiu zorgas pri tio.
~ Demandoj ~ Denove ~ Sekvanta ~ Kajero 33 ~ Esperanto España ~

9. Se Esperanto evoluas, post kelke da tempo malsimilaj dialektoj aperos, tiel ke post malmultaj jaroj estos diversaj lingvoj kaj lingvaj baroj sinrestarigos.

Parolantoj de Esperanto ne vivas kune en sama lando, sed ili disiĝas tra la tuta mondo. Ĉiu el ili uzas sian gepatran lingvon en sia taga vivo, kaj uzas Esperanton nur por konversacioj kun homoj de alia gepatra lingvo. Ĉu hispanoj povas dialektigi la anglan? Ĉu la angloj povas dialektigi la francan? Kaj la rusan?

Esperanto NENIAM volis _ nek volos _ uzurpi la loko de iu ajn lingvo etna, kaj se iam oni klopodus fari tion, ni geesperantistoj el la tuta mondo forlasus ĝin. Esperanto ekzakte klopodas malebligi, ke iu lingvo etna altrudos aliajn lingvojn kaj kulturojn _ kiel la angla faris kun la gaela kaj multaj amerikaj lingvoj _ pere de sia mera ekzisto.


~ Demandoj ~ Denove ~ Sekvanta ~ Kajero 33~ Esperanto España ~

10. Esperanto estas idiomo sen kulturo.

La kulturo de nacia lingvo estas nacia kulturo. Tiu kulturo de internacia lingvo estas internacia kulturo. Geesperantistoj kulturas toleremon, altruismon, intenaciajn rilatojn egalnivele, literaturon kaj arton. Kun tiaj kulturoj oni generas la kulturo de l' homaro. Tial Esperanto estas idiomo kun kulturo.
~ Demandoj ~ Denove ~ Sekvanta ~ Kajero 33 ~ Esperanto España ~

11. Neniu parolas Esperanton. Ĝi estas malsukcesita afero.

Ekde 1905 oni havas Kongreson Universalan de Esperanto ĉiujare, ĉeestata de homoj de tutaj landoj el la mondo. En 1993 ĝi estis en Valensjo (Hispanio), la sekvintan jaron ĝi estis en Vieno (Aŭstrio), poste en Tampereo (Finnio, 1995) kaj ĉiun jaron en Praga (Ĉekio). La venontan jaron oni kongresos en Adelajdo (Aŭstralio). El la pluraj miljonoj da esperantistoj tra la mondo, nur kelkaj miloj povas kunveni en unu urbo --ĉiu jaro nova urbo-- ĉar kaŭzoj ekonomikaj, profesiaj aŭ politikaj, sed estas numero sufiĉe granda por pruvi, ke tiu aserto estas malvera.
~ Demandoj ~ Denove ~ Sekvanta ~ Kajero 33 ~ Esperanto España ~

12. Esperanto estas utopio.

Jes kaj ne. Ofte oni konfuzas utopion kaj ĥimeron. Utopio estas io dezirebla, kiu indas ekzisti kaj kiun ni ĉiu devus batali por atingi, kiel pacon mondan, bonecon, justecon, liberecon kaj longan kotopon kiu mankas al neniu kompreni. Ĥimero estas io kion ne ekzistas, ekzemple drakoj, sorĉistinoj, flugilaj ĉevaloj kaj kvadrataj cirkloj. Eble la utopioj kiujn mi menciis (inter kiuj estas tiu, ke gentoj komprenas unu la alian, tio estas, Esperanto) neniam oni atingos, sed ni nepre devas labori por ili egale, kaj ekzistas multaj asocioj kiuj laboras por ili, ekzemple Unuiĝitaj Manoj, Green Peace, la verduloj, Internacia Amnestio kaj la Universala Esperanto Asocio, al kiuj oni devas deziri, ke ili finfine sukcesos, kvankam oni ne konsentas pri ĉiuj iliaj postuloj.

Aliflanke, Utopio estas la titolo de libro verkita de Sankta Tomaso Moro (angla ŝtatisto murdita de Henriko VIII) kiu temas pri ideala urbo kie ĉiu urbano vivas pace kaj armonie. Sed ĥimero estis mitologia besto kiu havis virinan kapon, korpon leonan kaj aglajn flugilojn. Konfuzi ambaŭ aferojn estas konfuzi niajn plej noblajn revojn kaj niajn malplej bonajn koŝmarojn!


~ Demandoj ~ Denove ~ Sekvanta ~ Kajero 33 ~ Esperanto España ~