Eseo monatotria:

La mallongigo de la deĵordaŭro. Ĉu efika rimedo kontraŭ la sendungeco?

Ritanna Armeni kaj Rina Gagliardi

La neceso kontraŭbatali la amasan sendungecon vaste ekzistanta en la plejmulto el la kapitalismaj landoj evoluintaj, ekde meze de la sepdekaj jaroj, estas revigliginta la proponon mallongigi la deĵordaŭron kiel unu el la prioritataj vojoj por alfronti tian problemon. Kun tiu ĉi aranĝo akordas la plejmulto el la maldekstrulaj tradiciaj tendencoj same kiel tiuj novaj ekologiismaj fluoj. Sekve mi montros al vi tradukon en Esperanton pri la menciita temo originale verkita de Ritanna Armeni kaj Rina Gagliardi (italaj ekonomiistinoj). Mia celo estas komencigi debaton en Kajeroj el la Sudo pri la supre menciita problemo. Jen la tradukita eseo:


La vojoj al la laboro

La laboro estas la cirkonstanco mem de la homo kvazaŭ maŝine prikonsiderita, tiu estas, la ago per kiu la homo produktiĝas aŭ objektiĝas. Jen kion verkis la junulo Marx ( Manus-kriptoj: ekonomio kaj filozofio). La laboro, do, estas kiel formulo de uz-valoroj, kiel efikilo, kondiĉo de la ekzisto de la homo, sendepede de ĉiuj aliaj formoj de la socio; ĝi estas eterna neceso de la naturo, kiu utilas por peri pri la organa interŝanĝo de la homo al la naturo, tio estas, pri la vivo homa. Tiel verkis la maljuna Marx ( La Kapitalo, libro I). Certe ne estas pro doktrinema gusto ke konvenas ree pripensi la aferon laboran ekde la klasikuloj, ankaŭ ne povas nature la klasikuloj anstatŭi la necesan analizon kiu nuntempe; en la tumultoza mondo sursojle al la jaro 2000, kiu staras antaŭ ni; nepras realigi; ankaŭ ne plu eblas al la maldesktrularo foreviti fazon de proponado de teorioj kaj politikoj, krom de reelpensado kaj rekonstruado. Evidentiĝas ke nuntempe la problemoj ŝajnas preskaŭ nesupereblaj; eĉ per sia difino mem. La maldesktrularo, la sindikatoj kaj la labormovado montriĝas senarmitaj, nehavantaj la adekvatajn ilojn por almenaŭ ataki la problemon kaj eksponi ĝin plenkomplekse.

Nuntempe eblas difini la laboron kiel limigitan rimedon, kiel varon survoje al elĉerpiĝo aŭ, almenaŭ al nehaltigebla malabundigado. Oni laboras malpli en la tuta okcidenta mondo: kvankam la deĵorhoroj plimultiĝas po ĉiu laboristo, fariĝas pli kaj pli malnombrozaj tiuj kiuj laboras. Ankaŭ pli kaj pli maloftiĝas tiuj kiuj ankoraŭ ĝuas laboron akorde kun la tradiciaj streboj, tio estas, stabila kaj sekureca, komencintan je la fino de sinformada cicklo kaj daŭrigita iom post iom survojiĝante al progreso (aŭ kariero) antaŭfiksita. Sed se tiuj ĉi konitaĵoj estas realaj, kiu estas la reala konsisto de la procesoj kuj antaŭvideble estos ekstartigatajLaboristo flugila en la venontaj jaroj? Kaj kiujn sociajn, antaŭ ol politikaj konsekvencojn igos tiuj procesoj, kun la ekscepto de la novaj ideoj pri la estingiĝo de la labora socio? Tiuj ĉi estas nur kelkaj el la ĝeneralaj demandoj, kies respondoj ne plu eblas prokrasti.

La limoj de la ellaboraĵo pri la laboro kiu nepras krei, rekonstrui kaj redistribui estas evidentaj en la sindikata praktikado mem. En la plej favoraj kazoj, sindikato sindediĉas, aŭ priokupiĝas, je la dungaj aferoj, alfrontante la problemojn unuope kaj izole, tie kie laborpostenoj estas severe minacitaj de la krizo aŭ de la procesoj de restrukturado. Jen respondoj partiaj, nepre kontraŭdiraj, aŭ preskaŭ ĉiam nesufiĉaj aŭ malvenkemaj. ĝuste pro tia manko de ĝenerala sindikata strategio, neniam ili alfrontas la strukturajn kernojn de la okcidenta ekonomio, sed nur kelkajn esprimojn de tiuj krizo kaj dungomanko. Ili sinlimigas, do, defendi kiel eble la ekzistantajn postenojn. Ili taŭgas por savi kelke da laborpostenoj de uzino, aŭ entrepreno, ie. Sed ili neniam estas blokintaj la procesojn de dungomalmultigo jam menciitaj en ĉi eseo. Eĉ kiam tiuj ĉi provoj estas alprenintaj pli ĝeneralan horizonton, neniam la sindikatoj estas superintaj la karakteron defendan, kio estas ja nobla kaj justa, sed nesufiĉa. Certe tia ĉi agado posedas nepridiskuteblan politikan meriton (kaj eĉ de publika bildo), ĉar la afero estas prezentita antaŭ la tiel nomita publika opinio, evitante siajn forgeson kaj senmemoron. Sed oni ne sukcesis preteriri. Eĉ pli, tiuj ĉi diskutadoj okaze de kolektivaj negocadoj, transformiĝis en momentoj de akordoj pri la fleksebleco kaj la postena nefirmeco, en kapableco utiligi, pli aŭ malpli amplekse, la tradiciajn sociajn dampilojn. Ŝajnas ke la laborista senesperiĝo, la ekstremaj manieroj alprenitaj de la luktoj dum tiuj ĉi lastaj tempoj, malkaŝas konscion pri ĉio ĉi. Kiu estas la deveno de tiom da senesperiĝo kiam ne temas pri plena manko de perspektivoj? Cu tio ĉi ne evidentigas la maladekvatecojn politikan kaj teorian de la aro de la aktoroj (la partioj, la sindikatoj, la maldekstrularo) kiuj devas esti la aktivaj agentoj de la pledaro? Tamen tute ne eblas alfronti tiun ĉi problemon ne semante la konfuzon, aŭ ne sinlimigante akcepti la akordigeblecon kun la ekzistanta realo, kun la demagogio, aŭ kun la senesperiĝo. Ja sufiĉas okulumi la debaton (por ne paroli pri la literaturo) de tiuj jaroj, por malkovri ke tiu konfuzo estas enradikiĝinta en multaj. En radikala maldekstrularo, eble ne tre atenta al la limtempoj altruditaj de la institucia politika agendo, oni trovas la temon de la laboro apud la konkretaj utopioj kaj eblaj proponoj, eblaj eĉ en la senco de realigeblaj, sufiĉas por tio nur momente eliri el la Realpolitiko kaj el la regantaj kulturaj modeloj.

La celo de tiu ĉi eseo konsistas el informado pri tio kion, ĝis nun, oni diris kaj proponis, kun siaj koncernaj ekzemploj kaj la neeviteblaj simpligoj, por daŭrigi la kunserĉadon.

La heredaĵo de Claudio Napoleoni.

En sia Prelego pri la politika ekonomio aperinta en 1985, Napoleoni estis konkludanta tre radikale pri la atingo de la krizo, kaj ne nur de la kapitalismo, sed de la moderna mondo; la citita radikalismo aperis nete en tio, kion li difinis kiel malsukceso de la reformismo, kiel la fino de la kompromito kejnesana (rilata al la doktrino de la ekonomiisto Keynes). Nek la plendungeco nek la aranĝoj de la Welfare State (tio estas: Bonstata Ŝtato) estas en kondiĉoj kompensi al la subjektoj de la fakto ke ili, kiel produktistoj, estas tute identigeblaj al la produktaĵoj, tio estas, ili estas varoj mem. En postaj verkaĵoj, Napoleoni devenigis el tio ĉi specifajn proponojn kiuj, tamen, pro siaj rompaj karakteroj rilate la klasikan reformisman skizon, ne estis alpreneblaj kiel konglomerato pragmatika ordinara: unue, laboron por ĉiuj, tio estas, supero de la socia divido ekzistanta inter dungitoj kaj maldungitoj pere de kompleta redistribuo de la deĵortempo samkiel de la feria tempo, kaj pere de artikigitaj kaj disvastigitaj formoj de fleksebleco, laboro po nekompleta deĵortempo, kaj tiel plu; due, kreon de nova celkoncepto produkta ligita al la socia kaj kolektiva konsumoj, kaj ne plu fokusigita je la konsumo individua; esence li proponis ke la kernon okupu la uzaj valoroj, ne plu la kurzaj; trie, alprenon de la media prioritato kiel novan motoron de la tuta socioekonomia ordo, do, forlasante siajn nuancojn korektivajn aŭ elektivajn; kvare, replanadon de la servofako kadre de la institucioj de la socia ŝtato, pere eĉ de vera atako kontraŭ la meĥanismoj de profitado kaj amasigado. Napoleoni situigis tiujn ĉi sugestojn kadre de tre kompleksa esploro, de tuta kritiko de la industriismo kaj de la laikismo de la politiko mem, jen esploro kiu alfluis lian lastan kaj faman alvokon, Nur dio povas savi nin. Ja la graveco de tiuj ĉi formuloj iras multe pli malproksimen ol la formuloj mem, pro la tuteco de la rezonado kaj la radikalismo de la proponitaj solvoj, kaj pro la intelekta irlinio kiun oni povas konjekti el ili (vaste interna al la ekonomia scienco kaj al sia krizo).

Kiel malpliigi la deĵorhorojn

La eŭropa maldesktrularo povas facile atingi konkretan utopion kiu povus mobilizi milionojn da personoj: la malpliigon de la deĵorhoraro. Malpliigon de la deĵordaŭro oni konceptuAntauen la laboron! ne nur kiel teknikistan ilon por pli justa distribuo de la laboro, sed kiel vojon al malsama socio, kiu ofertu al la gento pli da libere disponebla tempo. Jen vortoj el Peter Glotz, gvidanto de SPD (Socialdemokratia Germana Partio), aŭtoro de la volumo La sinturno de la germana socialdemokratio, kaj konita ĉefe pro trafega difino pri la socio de la du trionoj. En tiuj jaroj kiam nenio ŝajnis serioze minaci la sekurecon kaj la dungecon, dioj garantiitaj, Glotz alprenis la lukton de la metalurgiaj laboristoj de Germanio favore al 35 deĵorhoroj po ĉiu semajno sen malpliigo de la salajroj, kiel moto por la tuta eŭropa maldesktrularo: Necesas fari el ĝi ne privatan aferon de socian politikon _ li verkis _ , sed la bazon de pli ĝenerala iniciato kun politika kaj kultura naturoj, rilataj al la tuta socio. En la dua duono de la okdekaj jaroj tio ĉi havis eĥojn kaj reflektojn en preskaŭ la tuta Eŭropo. Limiĝante al nia lando (Italio) ni rememoru ĉi tie la Konferencon de virlaboristoj kaj laboristinoj de PCI (Itala Komunista Partio), kiu okazis antaŭ la sinturno kaj kiu estis prezentita de Antonio Bassolino: dum ĝi eĉ oni lanĉis la moton de la 30-hora deĵorsemajno, kiel elementon kvalifan kaj karakterizan de la nuovo corso (nova vojo). La atingo de la propono estis klara: malpliigi la deĵordaŭron ne nur kun redistribuaj kaj justecaj celoj, sed ankaŭ kaj precipe por konstrui novan kaj malsaman socian ordon, alproprigi la teknologiajn novaĵojn kaj ilin adapti al la nunaj homaj postuloj. Ankoraŭ estas malfacile nei ke, eĉ hodiaŭ, ĝi estas la plej efika kaj simpla ilo por alfronti la iompostioma malabundiĝo de la laborpostenoj. Sed kiumaniere ekpraktiki ĝin? Per kiuj rigidecoj kaj enartikigoj? Ĉu ĝi devas koncerni al kelkaj laboristaj kategorioj kaj, speciale, al tiuj kiuj nevolonte devas realigi malsamajn kaj trospecialigitajn laborojn, aŭ al la tuta laboristaro? Ĉu oni devas malpliigi la semajnan aŭ la tagan, la montan aŭ la jaran deĵorojn? Kaj, ĉu la salajro devas plu esti sendependa variaĵo aŭ malgrandiĝi proporcie al la horoj fakte laboritaj? Jen la komenco de alia debato.

Laboro kaj kredito.

André Glotz strebas delonge, per abunda aktivado publikiga, la ideon de malpliigo de la deĵortempo, kiun oni devus realigi grandaskale, por ĉiuj, kaj do dum longaj periodoj. La baza ideo (kolektita en Metamorfozo de la laboro) estas tiu de intermitaj laboradoj: la totala labortempo dumviva, por ĉiuj, malgrandiĝus ĝis 30.000 horoj, po 1000 ĉiujare (anstataŭ la nuntempaj 1600); por ĉiuj ekzistus la ebleco eniri kaj eliri la produktadon, kun plena fleksebleco, laŭ siaj propraj necesoj, postuloj kaj deziroj. La alia ideo fundamenta estas tiu de jam neevitebla disigo inter laboro kaj rento: en tiu ĉi senco, Glotz estas kontraŭa al malpliigo de la salajro proporcie al tiuLaboro kaj kredito de la labortempo. Nature, ne estus la entreprenoj tiuj kiuj pagus la diferencon, sed la kolektivo socia, per la konstruo de nova socia rento. Robota rento, laŭ la difino de Guy Aznar, tio estas, rento socia, kies kolektadon kaj distribuadon organizas la ŝtato, financante ĝin per imposto je la pliiĝoj de produktivecoj rezultoj de la informadikumado. Aŭ ankaŭ, estus laŭ esprimo ege literaturoza, rento minimuma garantiita. Jen proponoj kiuj, ĉiukaze kaj nepre, enhavas substancan renverson de la lkapitalisma socia ordo. Aldoniĝas al tiu ĉi ideo de deĵora malampleksigo, kunportanta plenan ŝanĝon de la regantaj laborhoraroj kaj kiun oni pro komforto povas nomi francan modelon, alia deĵormalpliiga koncepto kiun oni povas nomi germanan modelon. Ĝi rispektas la socian ordon kaj la regantan ritmon. Ĝi antaŭvidas la plibonigon de la semajnfinan libertempon kaj malgrandigon de la laborteman tuton ĝis 35, 30 aŭ 25 horoj po ĉiu semajno. Tiuj ĉi proponoj kunportas memdecidojn de la laboristoj kaj de siaj sindikatoj.

Ili nete kontraŭas la proponojn por horaraj fleksebligoj, kiuj, kompense de malmultigoj de la noroj postulas deĵorojn en sabatoj, dimanĉoj, noktoj, kaj, preskaŭ ĉiam salajrajn malaltigojn, t. e., adaptiĝojn al la konvenojn de la entreprenoj. Kaj tiu de la minimuma garantiita salajro estas efikaj, sed enhavas malebligaĵojn kaj kontraŭindikojn. La malpliigo konjektas solvi la problemon pri sendungeco nur kadre de la kapitalisma produkta sistemo, kiu nur produktas varojn, sed ne socie utilajn produktaĵon aŭ posedaĵojn. La dua konsistas el simpla raciigo de tio jam ekzistanta, ĉar ĝi pritraktas denove la transdonojn de la dungitoj al la nedungitoj. La tria rimedo, laŭ Lunghini, konsistas el pago al la nedungitoj de saslajro for de la marketo, ŝanĝe de laboroj ekstermarketoj, sed socie utilaj. Tiel oni reatingus, en mondo tute regata de la kurzovaloro, la kategorion de la uzovaloro.

Verda vojo

Floro Labori favore al la medio, krei novajn postenojn kontraŭagante la polucion, tio estas, protektante tion kion la senkontrola industriigo estas detruanta iompostiome kaj gardante tion kion povas estingiĝi definitive.

Jen ekzemploj de verdaj laboroj: kontraŭbrua izoligado de malnovaj apartamentoj, riparado de historiaj urbocentroj, kaj tiel plu.

Baze de la verda laboro estas ideo de ekonomia politiko. Grandan parton el tiuj laboroj devus esti financataj de la ŝtato, kaj konsistus el amaso de publika interveno, sed ne profite al la entreprenoj aŭ por produkti pli da cemento aŭ asfalto, sed por kontentigi la realajn sociajn necesojn.

Tradukis kaj komentis
José Pina Tuells

Reiri Aliaj Kajeroj Esperanto Hispanio