Kajero 33: Informoj el la Prezidanto.

La 69-a kongreso de SAT (Sennacieca Asocio Tutmonda), en kiu mi patroprenis, okazis en la urbo Sankta Petersburgo de la 13ŭ ĝis la 20ŭ de Julio de 1996, en kiu partoprenis 240 reprezentantoj el 21 landoj.

Mi nek informos pri la aferoj diskutitaj en la asembleoj, nek pri la kongresa temo, La mondo sen bariloj de la naciaj antaŭjuĝoj, ĉar ĉiuj SAT membroj estas informitaj per bulteno Sennaciulo. Gravaj gvidre-zolucio kaj deklaracio estis deciditaj. Mi ilin sendis al la redaktoro de Kajeroj el la Sudo por ilia publikigo en nia bulteno.

Sankta Petersburgo S. Petersburgo estas belega urbo. Laŭ informoj kiun mi povis havi ĝi estis fondita en la jaro 1703 laŭ ordono de Petro la Unua. La urbo troviĝas ĉe la bordoj de la rivero Neva kiu elfluas el Ladoga lago kaj enfluas la finnan golfon. La urbo lokiĝas sur 42 insuloj, kaj ĝi situas ses gradojn pli sude ol la Arkta Cirklo. Ĝi estas loĝata de kvin milionoj da homoj, kaj kelkfoje ŝanĝis la nomon: 1703 S. Petersburgo, 1914 Petrogrado, 1924 Leningrado, kaj 1991 denove S. Petersburgo. Oftas pluvoj kaj ventoj. La klimato estas kruda vintre. Okazas inundoj pro natura fenomeno longa ondo.

Mi spertis dum mia restado malbonan veteron ĉar ĉiutage pluvis aŭ blovis malvarma vento. Malgraŭ tio eblis viziti kelkajn el la multaj vidindaĵoj. La tuta urbo estas grandega muzeo sub la ĉielo: Multaj kajoj, kanaloj, fontoj kaj avenuoj inter kiuj la avenuo Nevskij estas la plej fama. Dum ŝipveturado tra ĝiaj nombraj kanaloj ni povis admiri la belecon kaj majestecon de konstruaĵoj inter kiuj troviĝis palacoj, muzeoj, parkoj, statuoj, pontoj, k.a.

Malgraŭ la informoj pri kreskado de krimoj, ŝteloj kaj aliaj malbonaĵoj en Sankta Petersburgo, mi nek suferis ian ajn atencon al mia persono nek al niaj posedaĵoj.

Certe la politika kaj socia situacioj estas tre mal stabilaj, kaj streĉaj. La homoj havas malfacilaĵojn por normale vivi ĉar inflacio rapide progresas multe pli rapide ol salajroj, kaj pensionoj kio mizerigas la popolon. Plie la antaŭa komunisma reĝimo kaŝe revenas ĉar en liberaj balotoj multaj komunistaj reprezentantoj estas elektitaj sub demokrata aŭ liberala etikedoj kiujn ili nun adoptas, kaj granda parto el loĝantoj postsopiras la pasintan tempon kompare al la nuna ĥaoso. Restas multo por fari antaŭ ol en tiu granda lando regu vera demokratio.

Nia asocio HALE stagnas kaj ĝia komitato daŭre lamas. Iom ĝi pliboniĝis ĉar ni povis starigi libroservon dank' al sindonemo de nia kamarado Nikolas' Ĥil Karballo de León, kiu akceptis respondeci pri ĝi. Malgraŭ miaj konstantaj alvokoj al ĉiuj SAT aŭ HALE membroj, neniu sin proponis kiel vicprezidanton aŭ sekretarion de HALE. Ĉu vere neniu deziras helpi nian Asocion? Oni ne povas kredi ke koheraj membroj lasu perei nian HALEn... Denove mi petas vin akcepti postenojn kiuj estas nek komplikaj nek tro temporabaj. Kiel ĉiuj scias, mi estas peranto de SAT por nia lando, prezidanto de HALE, kaj ankaŭ peranto de gazeto Laŭte. Ankoraŭ foje ĉi jare mi komencis helpi lerni Esperanton al junuloj en sindikatejo. Mi ne petas, ke ĉiuj faru kiel mi ĉar ĝi estas mia persona elekto, sed almenaŭ tiu kiu povas, bonvolu kunlabori por ke ni estu asocio kiu meritas tiun nomon!

Kamaradece al vi,
Marteno
Reiri