La tajforegno de Murcia,

El Lirikaj perloj de Al-Andalus,

de Antonio Marco Botella

Kiel estas rimarkebla, la miksiĝo de mistikismo en la motivoj de la poemo kreas certan duoblan sencon ne ĉiam kompreneblan de nemistikuloj. Sendube li volas meti en ĉiun poemon spiritan mesaĝon. Tiu estas, tre probable, la originaleco de la poezio de Ibn Arabi: lia insisto pri la spirita mesaĝo, eĉ kiam la temo ne facile akceptis ĝin laŭ la ĝenerala vidpunkto, kaj tio bone eksplikas, kial imamoj acide kritikis certajn poemojn de la Murcia mistikulo: ja ili tute ne kapablis penetri en la kernon spiritan de liriko kun aldonaj pli altaj valoroj ol la ordinaraj. Laŭ li, Dio estas en ĉiu kreaĵo kaj la universo estas sumo de diaj esencoj. La imamoj legis kaj komprenis nur paragrafojn nudaj de spirita signifo, kaj ilia miopio ne lasis ilin vidi alian gravan elementon, la belecon, ĉar sendube belaj estas ĉi tiuj versoj:

Pri kolomboj mi parolas,
kuj kveras en la boskoj
per dolora ton' varia
sur la branĉoj kaj sun-oro:
Kolombo fluganta
ili ploras pro l' amanto
triste-larme sen konsolo.
Kun okuloj larmo-plenaj,
sentesprimo dela koro,
mi demandas al la vento:
ĉu vi scias pri amoro,
kiun en l' arbar' mi perdis
kaj mi amas kun fervoro?
Ĉu tagmeze ŝi ripozis
en l' arbar' sub branĉo-ombroj?

Eblas reprodukti multajn aliajn poemojn kun similaj karakterizoj:

Mian vivon tuj mi donus
por virinoj tiel belaj
kiel tiuj ĉarme blankaj
kiuj iam plej ludemaj,
kisis kun mi Sanktan Ŝtonon
kaj Kolonon por mi benan.
Kiam perdos vi la spurojn
de knabin' en lud' koketa,
La virino tiel bela.
la parfumo eskvizita
kaj allogo virineca
enkondukos vin al celo
sur la vojo am-sukcesa.
Nokt' sen lumo min neniam
trafis per obskuro densa
sen reveki l' iluzion,
ke sub lum' de luno plena
ni kuniris en l' ignoro
de danĝeroj ĉiam eblaj:
estas ŝi dum nokt' aŭroro;
kiel lum', se tago venas.
Unu el knabinoj ravaj
mi preferas,la plej belan!
kiam ŝi malkovras lerte
sian lunvizaĝon helan,
lumas ŝi samkiel suno
se ĉe l' Orient' aperas.
La vizaĝo blanka ŝia
al la suno apartenas,
kaj la bukloj ŝiaj nigraj
en la nokto certe nestas,
sun' kaj nokto kunfanditaj
en mirinda uj' anĝela:
lum' dum nokt' ŝi por mi estas,
nokt' dum tag' pro haroj revaj!

Daŭrigos...

Reiri Aliaj Kajeroj Esperanto Hispanio