La sudo mem!

Zamenhof-Festo en Togolando

Kiam la matenon de la 15-a de decembro 1996, ruĝa flago akompanis homojn verde vestitajn al stadiono, scivoluloj demandis: kiuj estas tiuj, kaj kial tiu procesio? Neniel ĝenataj de tiaj demandoj, togolandaj esperantistoj atingis la ludejon, kaj poste kolektiĝis en la evangelia lernejo de la kvartalo Be-Kpota, de Lomé.

Monumento al Sendependo en Lome, Togolando. La programo de la festo antaŭvidis futbalmatĉon, prelegon pri la vivo de Zamnehof kaj kunmanĝon. Tiel, jam je la sepa horo matene, la futbal-teamo de la togolanda esperantistaro ludis matĉon. Apogate de la fondaĵo Murcia de Togolando, la teamo liveris belan kaj glatan matĉon. Kvankam la kunludanta teamo enpafis kvar golojn al la verda ludantaro, kiu neniom da goloj enpafis, la verduloj tamen ege ĝojis, ĉar ili povis montri al ne-esperantistoj, ke io nomata Esperanto vivas en Togolando. Estis ŝanco ankaŭ por ke la fondaĵo MURCIA konigos sin al junuloj kiel organizon asistantan kaj helpantan multaterene. La matĉo finiĝis je duono post la naŭa horo, post kiam devis okazi alia programero.

Je la dek-dua horo, la estraro de UTE kunvenis en la festejo por priparoli la organizadon de la Kvara Kongreso Nacia. Sekvis poste prelego pri la vivo de Zamenhof. La prezidanto, Felix K. Halaoui de J.O.T.E. (Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj), dum duona horo, prezentis la iniciatinton de Esperanto, kaj lian eltrovaĵon. Kelkaj demandoj pontis inter la prelego kaj la kunmanĝo, kiu sekvis tuj poste.

Togo estas en mezokcidenta Afriko. Plenplena estis la klasĉambro rezervita al la festo. La esperantistoj, venintaj el la Esperanto-Kluboj NOVA SENTO, Juna Amikaro, NOVA STELO, NOVA Amikaro, UVA kaj Junulsperto, kunmanĝis en tre agrabla etoso. TIETO (Tietti-Instituto de Esperanto en Togolando), H.P. (unu Homaro unu Planedo) kaj MURCIA (Manoj Unuiĝintaj por Radikigi kaj Cirkuligi Interhomajn Asistadojn) informis la partoprenantojn pri sia agado favore al la Homoj kaj al Esperanto. Kantoj kaj poemoj de esperantistoj, muzikoj el-kasedaj kaj skeĉoj igis la feston interesega al ĉiuj. Je la kvara horo posttagmeza finiĝis la aranĝo en la evangelia lernejo. Ĉu jam la festofino?

Vespere, io neprogramita okazis en la sidejo Veera-ĉelo de Tieto. Amikoj miaj, ne esperantistoj, aŭdis, ke io esperanta okazas en la urbo. Ĉar ili nomas min ESPERANTO, ili kredis, ke la festo okazos en mia domo, kie sidejas TIETO. Tial ili vizitis min por partopreni en la aranĝo. Mi estis tiam devigata improvizi ion. Jen do mi prezentis nian majstron ZAMENHOF, parolis pri la agado de TIETO, antaŭ ol eksponi la fondaĵon de MURCIA. Kuntrinko kaj frandado finigis la aranĝeton.

La 15-an de decembro 1996 estas grava tago por la Togolanda Esperantistaro. Dum ne-esperantistoj sciiĝis pri Esperanto kaj pri la multaj utilaĵoj kiujn ĝi ofertas, sekcioj de UTE (Unuiĝo Togolanda por Esperanto), fondaĵoj kunlaborantaj kun la landa asocio UTE, kaj unuopaj esperantistoj uzis la feston kiel preparan aranĝon al la kvara TEK (Togolanda Esperanto-Kongreso). La 137-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof, celebrata en Togolando, estu neforgesinda, ĉar tiu festo estas senprecedenca en la lando.

Gbeglo Koffi

Reiri Aliaj Kajeroj Esperanto Hispanio