La tajforegno de Murcia,

El Lirikaj perloj de Al-Andalus,

de Antonio Marco Botella

Antonio Marco Botella
Laŭ certaj biografioj, Ibn Arabí verkis milon da titoloj. Carl Brockelman eldonis pli ol 200 titolojn; Osma Yahyà kalkulas ĉirkaŭ 550 manuskriptojn, el kiuj 400 verkoj sendube partenas al li, kvankam malmultaj restas, inter ili kelkaj tre gravaj: Kitab al-Futuhat al-Makkyya (libro pri revelacioj de Mekko): Kitab Ŝarh Fusus al hikam (la saĝo de la profetoj), kolekto da biografioj de sanktaj al-andalusanoj, du kolektoj da poemoj, k. a. La cititan Kotab Ŝarh Fusus al hikam, ankoraŭ ekzistanta, oni rigardas lia testamento kaj elmontro de lia kosmologio, t.e., lia filozofia kaj religia idearo. Tiu majstro de la sufisma doktrino, postlasis multajn disĉiplojn en la islama mondo, kaj en Al-Andalus. Citintas Ibn Sabin, naskiĝinta en la valo de Ricote (Murcio) kaj aŭtoro, ene de la sufisma doktrino, de originala idearo nomata unikismo, kiu dum certa tempo havis multajn adeptojn. Ibn Arabí, la granda Muhyi al-Din, forpasis la 16-an de novembro de la jaro 1240, en Damasko, kie li estas ankoraŭ estimata kaj respektata kiel unu el la plej elstaraj mistikuloj el Islamo. Sub la ombro de tiu intelekta giganto kaj eminenta lirikulo verkis aliaj poetoj. Ekzemple, la eminentan Abu Bakr Sawan ibn Idris, naskiĝinta el Murcio (1165a.j.), aŭtoro de tiu ĉi poemo:

Priamaj scenoj

Kiom bela ŝi aspektas!
Kiom bela ŝi aspektas! tamen tia granda belo
apenaŭ trafe prezentas
de ŝia tuto parteton:
Ne ekzistas sorĉ' pli rava
nek pli loga movkadenco
ol la ŝiaj, kiuj tentas
al priamaj deziregoj.

Belas ŝi kiel lunlumo
kun tia ĉarma aspekto,
ke eĉ lun' sur la spegulo
volus konfesi la senton
simili ŝin aŭ la lumon
de ŝiaj puraj reflektoj!

Sur ŝia blanka vizaĝo
kaprica vangonevuso
puntktumas kvazaŭ sur paĝo...
kaj ŝiaj tempiaj bukloj
skribas sur la belaj vangoj
vortojn de ŝiaj amĵuroj.

Iam mi ŝin akompanis,
kiam alvenis la nokto,
kaj ŝiaj spiroj min ravis,
ardis de pasi' la koroj...
Mi, kontraŭ mi ŝin premadis
kiel avarul' trezoron
preta ĉion akapari
per sia avid-fervoro.

Premita per miaj brakoj,
fortaj kiel dikaj kordoj,
ĉar ŝi emis foreskapi
kiel gazel' aŭ leporo,
mi, kun ĉasta embaraso
bremsis mian fortan volon
kisi ŝin kun ama ardo!

Mi sentis bruli la koron,
kaŝita en ŝiaj braĝoj!
Imagu soifan homon
kaj tamen havantan l' akvon
tutproksima al la gorĝo
sen la plezur' de l' trinkado.

Kiom bela ŝi aspektas!
Kiom logas ŝia ravo!


Kajero 34 ~ Kajeroj ~ Magazinoj ~ Esperanto Hispanio