La reto, aŭ la defio de la novaj teĥnologioj

La reto estas malbona edzo...
Nia tuta mondo sidas sur komputilo. Ĝi estas en komputilo. Ĉio, veturilhistorioj, socisekureconumeroj, kredito-kartetoj, raportoj pri ĉies malsanoj. Ĉio estas tie. Ĉiuj estas registritaj tie. Estas kvazaŭ elektronika ombro po ĉiu el ni..., kaj ĝi invitas al manipulado! Kaj ĉu vi scias?, oni faris tion al mi. Kaj ĉu vi scias?, oni faros ĝin nepre al vi! Tiel plendis Angela Bennet, komputilsistema analizisto, en la minuto 78-a de la filmo The Net (la reto, de Irwin Winkler, 1995). Kaj terure estas, ke ŝi verŝajne pravas! Ĉiuj niaj konitaĵoj estas ene de komputiloj hodiaŭ, kaj ni eĉ ne scias tion: niaj bankoj, nia estraroj, niaj kluboj..., komputoscienco donis komputilon al ili ĉiuj, kaj oni ne ĉiam scias kion fari per ili.

Iloj estas tiuj maŝinoj, vidende, kaj nenio pli. La sola afero kiun ili povas fari estas komputi, tio estas, konti nombrojn, kaj eĉ nur nulojn kaj unuojn. Sed oni konsideras ilin kiel maĝiajn objektojn, modernajn talismanojn, aĵojn kiuj pensas. Neniu konsiderus, ke pistolo _ ekzemple _ estas malbona, ĉar ĝi pafmortas homon, sed malbonulo faras tion per ĝi. Sed male, oni diras, ke komputilo eraras kaj fuŝas la laboron. Ĉu tiuj maŝinoj pensas anstataŭ siaj manipulantoj? Oni diras, ke jes, sed samtempe oni scias, ke ne. Videme, diri estas pli ol scii!

Kion oni vidas...En La reto oni vidas kiel Angela, vivigita de Sandra Bullock, hazarde trovas sekretan programon desegnitan oficiale por protekti databazojn, sed fakte ĝi ebligas atingi ilin kaj ŝanĝi konitaĵojn; kaj tiel la malbonulo, Devlin, ŝanĝas la tutan registron pri Angela, igante ŝin Ruth Marx (amuza familinomo en Kapitalujo, ĉu ne?), putino, rabisto, mensogulino, ekskarcerigita, ktp!

Ĉu tio povus okazi hodiaŭ? Eble. Ne estas facile, sed ne estas neeble. Maŝinoj restas nur maŝinoj, kaj komputiloj estas nur iloj kiuj ebligas nin fari la aferojn kiujn ni kutime jam faris, sed multe pli rapide. Sed negravante kiel rapide, komputiloj povas fari nur tion, kion homoj igas ilin fari. Hal, la grandega komputilo en 2001, spaca odiseo, de Stanley Kubrick, havis programon faritan de homo instruante ĝin mortigi tiujn, kiuj minacus la mision kiun ili havis. Tial Hal ne respondecas pri la mortoj de la spacistoj pli ol la armiloj de gangsteroj. Ni scias, ke ĉiu programo komputila havas malantaŭan pordon,tio estas, enirejon por ke sia programinto poste povu atingi la internan kodon kaj tiel eblos ŝanĝi tion, kio kaŭzas neantaŭviditan malfunkciadon. Leĝoj malpermesas,ke tiun enirejon oni povas uzi aliintence, sed ekzistas krimuloj ĉie, eĉ en komputilio. Multaj homoj eniras sistemojn de komputiloj kontraŭleĝe kaj ekhavas informon rezervitan. Ĉu vi neniam ricevis propagandon ne petitan?

Interreto estas, baze, komputiloj ligitaj per telefonfadeno. Oni uzas ĉefe optikan fibron, sed ankaŭ la telefonsistemo, per kiu kutime oni atingas la optikofibran sistemon. Ĉar ni ĉiuj havas telefonon, iu ajn povas atingi la reton. Oni devizis programojn kies celo estas diveni pasvorton por eniri la reton, kaj tio estas granda problemo por servistoj de Internet. Kutime ili uzas pasvorton apartenantan al konkreta uzanto de la reto. Se la pasvorto estas tiu de zorganto de sistemo, la krimulo povas malutili multe, eĉ ŝanĝi gravajn konitaĵojn, kiel Devlin faris en La reto pri la informo pri Angela Bennet. Kompreneble, ne kutime juna virino rilatas al neniu ajn kiu povas atesti pri ŝia vera identeco, kaj tiusence la filmo troigis la dramismon. Sed ankoraŭ vi povus esti arestita de la polico pro falsa polica registro kiun policanoj atingis el sia veturila komputilo, kaj eĉ se finfine vi povus klarigi ĉion, vi povus esti enkarcerigita estante senkulpa. Kaj tio estas terura!

Teruriganta estas la sinteno de la advokato de Angela Bennet, kiu ne kredas ŝin: komputiloj ne eraras, laŭ la lerta leĝistino. Oni ne povas manipuli ilin. Videble, tio estas stultaĵo de fakisto kiu, pro kutimo, kredas, ke ŝi ankoraŭ fakas kiam ŝi parolas pri io ekster sia fako. Kaj tiu klera malspriteco komplicas kun tiuj maljustaj situacioj kiel tiuj, kiujn ni vidas en la filmo. Se oni ne vidas la problemon, oni ne povas solvi ĝin.

La filozofio de la filmo estas, ke ni loĝas en ĝangalo, kaj nur ĉar Angela Bennet estis pli bona retisto ol malbonula Devlin kaj la vera Ruth Marx, ŝi povis rehavi sian veran identecon kaj denunci la supermalbonulon, Gregg, plejsupera perfidanto.

Sed la programon Gatekeeper (pordogardisto) ne uzis komputisto, sed krimulo kies celo estis nur havi monon. Lian mastro ordonis lin falsigi informojn, kaj sekve li faris tion. Lia mastro ordonis lin mortigi Angela-n, kaj sekve li klopodis fari tion. Malfeliĉe por li, ŝi estis tro inteligenta, kaj ankaŭ sciis pri fajrarmiloj, ŝipetoj, kaj kuris rapide, kiel heroino por infanoj kutime faras!

Finfine,Mi ametas la aktorinon..., sed ne kredas la heroinon! mi diros, ke mi ŝatis la aktorinon, sed kvankam mi ne kredis la finon de la filmo, bedaŭrinde mi ja kredis, ke la faktoj rakontitaj tie povas okazi, se ili ne okazas jam. George Orwell jam diris tion en sia majstra verko 1984, kiam li difinis kaj denuncis la duoblan lingvon kiun ni suferas hodiaŭ, kiu ne solvas problemojn de gemalplimultuloj, sed pacigas la mensojn de la diskriminantuloj. La temo de la filmo estas nek Internet, nek komputiloj. Ĝi temas pri kafkismo, gestapismo, kaj la sendefendo de individuo antaŭ sistemo ia ajn. Ĉu ni zorgos pri tio? align=right>Franz Kraft


Kajero 34 ~ Kajeroj ~ Magazinoj ~ Esperanto Hispanio