La kazo post elmigri kaj aliaj demovaj verboj

Erara uzo de la akuzativo en demovaj kuntekstoj

de Bernard Golden

Bernard Golden
La plej ofta eraro rilate uzon de la akuzativa kazo en Esperanto estas la ellaso de la n-finaĵo en gramatikaj konstruoj, kies reguloj postulas ĝin. De tempo al tempo esperantistoj faras alispecan, kontraŭan eraron kaj akuzativigas vortojn en situacioj, kiam tio tute ne estas pravigebla. En tiu ĉi artikolo mi pritraktos specon de erara akuzativo pro sia nekonsekvenca uzo kiel almova kazo post la demova prefiksoido el. Ĉiuj citaĵoj estas ĉerpitaj el la romano Materada de Fulvio Tomizza. Respondecas pri la malĝusta lingvouzo P.G. Soranzo, kiu tradukis la itallingvan libron en Esperanton.

Ĝusta uzo de demova prepozicio kun verbo kun demova prefiksoido

La unuaj kvin frazoj estas gramatike ĝustaj kaj semantike neambiguaj. Ĉiu verbo estas kunmetita per demova prefiksoido, kaj demova prepozicio troviĝas antaŭ la devenloko.

  1. El la preĝejo eliris la filo de Bortolo (pĝ. 155).
  2. Ni eliris procesie el la preĝejo (pĝ. 157).
  3. La forveturo el Giurizzani de Bortolo efikis samkiel ŝafo... (pĝ. 103).
  4. ... ŝi estas el Petrovia: el ĝi elmigros ĉiuj (pĝ 146).
  5. ... temis plejparte pri malnovaj proprietuloj..., kiuj jam estis pretigantaj la dokumentojn por elmigri al Triesto (pĝ. 77).

Rimarko: en frazo 4 la prefiksita verbo elmigri evidente havas la sencon de demovo, kaj la uzo de el antaŭ la urbonomo estas konforma al la konstruo en frazoj 1, 2 kaj 3. En frazo 5 mankas la nomo de la devenloko, el kiu oni elmigras, sed aperas informo pri la celo de la elmigrado --La urbo Triesto-- antaŭ kiu staras la almova prepozicio al.

Erara uzo de elmigri kun akuzativigita loknomo.

Nun komparu la sekvajn kvar frazojn:

  1. Ĉu vi ne elmigros Trieston? (pĝ. 135)
  2. Kaj nun ĉi tiuj bravaj homoj elmigros Trieston por distrumpeti el la stultuloj... (pĝ 90).
  3. ... kaj oni instigas la popolon forlasi sian teron por elmigri Italion... (pĝ. 88).
  4. Tiuj, kiuj ne volos resti, rajtos preni siajn aĵojn kaj elmigri Italion (pĝ. 29).
  5. Estiĝo de semantika konfuzo kaj ambigueco.

La frazoj kun la verbo elmigri sekvata de Trieston kaj Italion estas konfuzaj kaj ambiguaj, ĉar la gramatika konstruo estas malĝusta. Kvankam estas eble anstataŭigi la almovan prepozicion al per akuzativo de la loknomo, tiu eblo ne ekzistas eĉ en frazo 5 pro la verbo elmigri kun demova prefiksoido. Same frazoj 6, 7, 8 kaj 9 estas sencomankaj, ĉar la akuzativigita loknomo jen Triesto jen Italio ne estas la direkto/loko de kie ekiras/eliras la migrantoj sed estas la celo de ilia elmigrado. Tamen, per eta modifo de la frazoj, estas eble gramatike kaj semantike ĝustigi ilin. Ni uzu la radikverbon migri sen la demova prefiksoido el: li migros Trieston; migri Italion. Tamen, se oni insistas pri uzo de elmigri, tiam estas bezonata la prepozicio al antaŭ la nomo de la celloko kiel en frazo 5. Alternativa maniero ĝustigi la anomalian gramatikaĵon estas ŝanĝi la verbon elmigri al enmigri. Tiam frazoj 6, 7, 8 kaj 9 fariĝas ĝustaj: enmigros Trieston, enmigri Italion.

Aliaj demovaj verboj sekvataj de la akuzativo.

Tradukinto Soranzo ne estas la sola pekanto rilate tiun ĉi gramatikaĵon. Provu senerarigi la sekvajn du citaĵojn ĉerpitajn el la novelo Seĉjo de Jurij Mamleev, esperantigita de ruslingvulo Aleksandr Fjodorov (La Gazeto, n-ro 37, 1991, pĝ. 29-30):

1 Vera Semenovna, la panjo de la mortanta junulo elpafiĝis la ĝardenon unua (pĝ. 29).

2 Ŝi pensis, ke ek de la komenco, jam elkurante la korton, ŝi jam konsciis ke, kvankam ŝi renkontos homojn, neniu helpos ŝin (pĝ. 30).

En ambaŭ frazoj troviĝas po unu verbo kun la prefiksoido el, kaj sekvas ilin substantivoj indikantaj lokon, ambaŭ en la akuzativa kazo: ĝardenon kaj korton. Se oni relegas la misajn frazojn, estas evidente, ke nur unu interpreto estas ebla: ŝi unue eliris kaj poste eniris.

1 La virino elpaŝiĝis el sia domo kaj iris en la ĝardenon.

2 La virino, elkurante el sia domo kaj enkurante en la korton...

Ankaŭ Plena Analiza Gramatiko (ĥ178, Rim. III) klarigas, ke eliri urbon estas ambigua, ĉar ĝi povas signifi: 1 eliri el urbo, kaj 2 eliri kaj direkti sin al urbo. Postulo fari mensajn akrobataĵojn por kompreni la signifon de tiu gramatika konstruo ne estas konsilinda en planlingvo, en kiu estas necese esprimi ĉion rekte kaj kristalklare. For la ambiguecon!


Kajero 35 ~Kajeroj ~ Esperanto Hispanio