Iniciatoj kontraŭ la sendungeco

La sendungeco devenigas ĉiujn sociekskludajn problemojn. Miloj da civitanoj, precipe el la plej malfavorataj kolektivoj, suferas tiun ĉi senmizerikordan malfeliĉon. Karitaso , konsciiĝinte pri la seriozeco de la situacio, disvolvas sporadajn iniciatojn por krei dungojn.

En socio kie la dungeco estas la sola rimedo por la disdonado de la riĉeco kaj por la socia integriĝo la dungomanko estas vera dramo. La tuta socio alprenis la trascendecon de tiu ĉi grava problemo. Fakte, 82 pocento el la civitanaro konsideras, ke la sendungeco estas la ĉefa socia problemo,laŭ enketo farita de CIS (Hispana Centro por Sociologiaj Esploroj).

Tiuj, kiuj tre bone scias la implicojn de la labormarketa ekskludo, estas tiuj junuloj kiuj 25-jariĝas ne trovinte siajn unuajn dungojn; ankaŭ la virinoj kun nekunhavitaj respondecoj kaj ekonomiaj rentoj malaltegaj; la delongaj sendungitoj pli ol 45-jaraĝaj kiuj perdis siajn laborpostenojn kaj estas konsiderataj kiel tro maljunaj por aliprofesiiĝi, jen la tri grandaj grupoj al kiuj ĉefe celas la dungoprogramo.

La dungoprogramo de Karitaso estas funkciante de antaŭ 17 jaroj, ekde kiam la 35-a asembleo de Karitaso aprobis ĝin.

La Episkopa Konferenco publikigis admonon esprimantan: Ni petas insiste Karitason ke, ene de la atencoj kiujn ĝi devas alfronti, ĝi donu prioritaton al la sendungeca temo. Naskiĝis tiel multaj komisionoj kiuj luktis kontraŭ la sendungeco en ĉiuj diocezoj de Hispanio, kvankam kun malegalaj efikoj.

Struktura sendungeco

La spertuloj estas finakordintaj ke la sendungeco estas struktura problemo, ke la ekonomia kresko ne estas ligata al la kreo de laborpostenoj kaj ke la socioj bezonas ĉiun fojon malpli da laborforto por atingi plian riĉecon ol antaŭe.Andrés Aganzo, la plej grava respondeculo de la menciita dungoprogramo de Karitas-o, flankenigas la statistikojn kaj erudiciulajn opiniojn por komenti ke nature ĉiun fojon alvenas pli da sendungitoj por peti la helpon de la bonfara organizaĵo. La industrioj kaj agrokulturaj restrukturigoj same kiel tiu de la servofako forpelas multnombrajn laboristojn.

La celotoj de tiu ĉi socia agado havas kiel trajtojn esti elĉerpintaj la subtenhelpojn de la ŝtato, kalkuli kun gravaj malfacilaĵoj por profiti la ekzistantajn rimedojn, kiaj estas la formadkursoj aŭ la laborkursoj kaj mankohavi ĉirkaŭĵojn kiuj helpas ilin socielabore integriĝi kaj ne disponi de la adekvataj instruo, kapacito kaj stimulo.

La programo rigardadas tri globalajn tipojn de agado: la informadon kaj orientigadon, la formadon por alfronti kun garantioj la eniron en la labormarketon kaj konkretajn helpojn al iniciatoj memdungoj kaj kolektivajn dungojn. Por subteni finance ĉilastan agadon ili buĝetis 1200 milionojn da pesetoj el solidaraj civitanaj kontribuaĵoj.

Tiuj ĉi konkretaj dungigaj projektoj ĉiun tagon atingas pli da graveco. Ili pruvas, ke la civitanoj kapablas serĉi solvojn por siaj prblemoj, se ili ricevas sufiĉan apogon el la socia ensemblo. Eble ni ĉeestas en granda ŝanĝo de la maniero koncepti la bonfaradon. Aganzo pensas, ke doni monon malutilas la doninton same ol la ricevinton, ĉar tio ĉi senaktivigas la kapaciton lukti kaj organiziĝi de la popolo. Oni agadu direkte al enartikiĝo kaj gradaltiĝo de la malutilitoj. Laŭ li, la Bonfarta Ŝtato miskomprenita estas iginta ke la civitanoj atendu pasive ke aliuloj solvu siajn problemojn. Rompiĝis tiel la propra senco de la laborista lukto.

Iniciatoj

Estas, eble, en Eŭskio (vaska lando) kie pli profunde sentiĝas la priokupiĝo por disvolvi realismajn proponojn por krei dungojn. Karitaso de San Sebastiano (unu el la ĉefurboj de Eŭskio) kreis en 1989-a konsiliejon subtenontan projektojn entreprenajn el personoj kun malfacilaĵoj por laborintegriĝoj, cele al la estigo de novaj dungoj. Ĝia nomo estas Bulta-Lan Konsultejo. Per ĝia helpo oni estas stariginta pli ol 359 entreprenojn kiuj jam dungis 1036 laboristojn. La akcioj de tiu ĉi kompanio apartenas al Karitaso de San Sebastiano kaj de Bilbao (alia ĉefurbo de Eŭskio), ĉiu kun 40 pocento, kaj al la kooperativoj laborantaj ene de la starigita strukturo apartenas la ceteron.

Tiu ĉi fabriko de fiŝkaptokanoj, kiel kelkaj ĝin nomas, starigis antaŭ kelkaj jaroj Jazkilan-on, kiu estas kompanio kiu sin dediĉas al la produktado de vestaĵoj pere de kontraktoj por ekskluzivaj komercigoj de varoj de aliaj firmaoj. La menciita konsultejo estas investinta 77 milionojn da pesetoj kaj pruntepreninta aliajn 45 milionojn. Nuntempe estas sep la kooperativoj asociigintaj ricevantaj konsultojn librotenadojn, laborajn, impostajn, kaj klientoserĉajn.

La virinoj senprofesiaj formadoj estas la ĉefaj petantoj de tiaj ĉi helpoj. Ankaŭ, kvankam je pli malgranda kvanto, junuloj kiuj ne finis sian bazajn studojn lernejajn interesiĝas pri tiuj ĉi projektoj. Se oni konsideras ke ekzistas eblecoj disvolvi iniciaton, la proponintoj de ĝi ricevas profesian formadon dum 9 monatoj. La Vaska (aŭ Eŭska) Administracio subvencias tiujn ĉi kursojn kaj pagas al la estontaj kooperativanoj per mono kiu poste utilos por poparte konsistigi la komencajn kapitalojn.

Karitaso pruntedonas monon je 5 pocento de interezo redonotan post 4 jaroj celante satigi la komencajn bezonojn. Ĉiu el la kooperativoj estas devigita reenkasigi 6-pocenton el la farota enspezaroel Jazkilano kiel pagon de la ekskluziva distribupermeso. Tiel Jazkilano povas denove helpi al aliaj kooperativanoj.

Ankaŭ en la diocezo de Barcelono oni realigas similajn spertojn. pere de la fondaĵo Formació i Treball oni celas helpi al personoj kun grandaj mankoj adaptiĝi al la postuloj de la labormarketo kun garantioj de kontinueco kaj efiko, kaj ankaŭ kompletigi la formadon komencintan per la kursoj starigitaj de la dioceza Karitaso. La fincelo estas ke tiaj homoj estiĝu aŭtonomaj kaj memsufiĉaj danke al laboro.

Tiu ĉi fondaĵo realigas aktivaĵojn kunmetitajn de produktado kaj formado, por tiuj kiuj bezonas suplementon antaŭ ol alfronti la labormarketon; aktivaĵojn produktajn por homoj kies laboraj kutimoj estas malmultaj kaj ne havas sufiĉan intereson por la dungistoj; kaj konsultorientigan servon.

Kunlabore de la Caixa (prononcu _ lakajŝa _ , temas pri kredita institucio), oni ekfunkciigis 4 okupajn metiejojn: unu, por kolektado, enklasigado kaj distribuado de uzitaj vestaĵoj, alian por kolektado, muntado, distribuado kaj riparado de uzitaj mebloj, trian, por loĝa reebligado de domoj, kaj la lastan, ankoraŭ en fazo priesplora, vendejon de varoj uzitaj.

En Madrido la fondaĵo Laboro disvolvas similajn aktivaĵojn. Ĝi kuraĝigas malgrandajn dungajn inciatojn. Konkrete estas kvin la entreprenoj helpitaj: ASYCO, kiu dungas 6 personojn kiuj sin dediĉas al la flegado hejma de malsanuloj kaj maljunuloj; ECOLASER, kiu dungis 6 personojn plus ekonomian direktiston, kies fako estas la reciklado de kartoĉoj de laserpresilo; ASSICAR, dediĉita al la translokigo de aŭtomobiloj bezonas direktiston kaj tri kontraktitojn deĵorone, kvankam ankoraŭ estas en fazo de komerca disvolviĝo; TALLER 99, elpensita por doni kontinuecon al la procesoj individuaj de sociaj reintegriĝoj, realigas taskojn ŝuoriparajn, industrikonfekciajn kaj ledoprilaborajn, dunginte 10 laboristojn kaj tri monitorojn; kaj GIRO, kooperativo sociekonomia, kiu celas la normaligadon de la vivoj de virinoj senstrukturigitaj.

Ankaŭ estas tre novaĵokrea tio, kion oni estas farante en la diocezo de Palmo de Majorko, danke al la fondaĵo Deixalles, kiu celas la reintegriĝon socilaboran de homoj kun marĝenigaj problemoj, farante ĉitaskon per aktivadoj reciklaj. Tiel, ne nur ĝi kontraŭstaras la malriĉecon kaj marĝenigon, sed krome ĝi estigas sintenojn medirespektajn.

Ekzistas kabineto labororientiga kiu informas pri la eblecoj trovi laborpostenon rilatan al la aktivaĵoj de la fondaĵo kaj disvolvi funkciojn socie utilajn por kelkaj entreprenoj. Multnombraj iniciatoj devenis de la kabineto. ECOPLANTON konsistigis 3 personoj kiuj vendas plantojn, florojn kaj agrokulturaĵojn plurajn; Quita y pon verden konsistigis 2 personoj kiuj komercigas uzitajn vestaĵojn; Exodistribuciones-on konsistigis 2 personoj kiuj disvendas reciklitajn paperaĵojn; Finca Ecológica estas kooperativo kiun konsistigas 3 personoj kaj produktas biologiajn varojn. En fazo de projekto troviĝas presejo uzonta reciklitan paperon, kaj ankaŭ, entrepreno dediĉonta al la reciklado de kartoĉoj toner-aj (laserpresilaj).

Aliajn iniciatojn sekvantajn la saman agadlinion oni disvolvas en Valencio, Plasencio, Zaragozo, Tenerifo kaj Barbastro. Ĉiuj el ili kunhavas la trajton bezoni simplajn taskojn, amasojn investojn pri laborforto, kaj malaltan formadnivelon de la laboristoj. Ĉiuj ĉi spertoj pruvas, ke la popolo kapablas revigliĝi kaj sencigi sian ekziston forigante la sentaŭgecan kaj senpotencan sentojn suferatajn de ili kiam ili estas sendungaj. Oni povas pli rekte diri, ke tio, kion atingas la profititoj de tiuj ĉi programoj estas regula gajno pere de siaj propraj penoj, kialo por ĉiutage leviĝi el la lito, kaj la ŝanco aranĝi sian vivon kaj konstrui sian propran estont-projekton.

La solvetoj ĉispecaj donas respondojn realajn, vivipovajn kaj esperigajn. Tamen, la solvo por la sendungeca problemaro ne povas plene deveni de bonfara organizaĵo, eĉ ne de parto organizita el la civitanaro, sed ĝi bezonas ĉies partoprenon. Oni redistribuu la riĉecon pere de la laboro.

Tial, Karitaso ankaŭ apogas la proponojn kies celoj estas efika redistribuado de la riĉeco pere de la laboro, kaj la atingon de nova socia kontrakto fundamentita sur la dungokrea rolo.

Aganzo opinias, ke la minimuma rento ganrantiota por ĉiuj civitanoj, la redukto de la deĵordaŭro, kaj la publika subteno al aktivaĵoj socie kaj komunume utilaj estas grandaj defioj kiujn la tuta socio devas alpreni, se ĝi deziras eviti la marĝenigon kaj dupolusiĝon. La kohereco socia kaj la indeco de milionoj da personoj dependas de ĉio ĵusmenciita. Por solvi tiujn ĉi aferojn favore al la viroj kaj virinoj, anstataŭ favore al la ekonomio kaj financa sistemoj, necesas multaj manoj.

Pablo Ruiz (H.O.A.C.)


Kajero 35 ~Kajeroj ~ Esperanto Hispanio









NOTOJ.- 1Esperantigo de la nomo Cáritas, kiu estas katolika bonfara organizaĵo.

Reiri al teksto.


















































































2Perioda asembleo decida de la hispanaj katolikaj episkopoj.

Reiri al teksto.


















































































3Teritorio kie episkopo katolika rajtas ekzerci sian religian aŭtoritaton.

Reiri al teksto.


















































































4Hispana mallongigo de Katolika Kunfrataro por Laborista Agado.

Reiri al teksto.


Kajero 35 ~Kajeroj ~ Esperanto Hispanio