Ĉu esperantisto aŭ esperantano?

de Gbeglo Koffi

En Kajeroj el la Sudo n-ro 33 januaro/marto 1997, paĝo 19-a, estas la artikolo Pri Esperanta tradukarto..., de Fernando Diego. Ĉu esperantantisto aŭ esperantano?, kiun subskribis John Hammer.

La sekvaj linioj temas ne pri la tuta artikolo, sed precipe koncernas la enkondukon: lingvo estas pli perfida ..., pli grava ol ĝi aspektas. La signifo de -ist montrata en la artikolo devigas min peti konsilojn de ĉiuj esperantistoj, kiuj perfektigas siajn gesamideanojn pri iliaj scioj esperantaj. Ĉu vere -ist signifas specialiston, kaj kio estus esperantano?

Ĉiufoje, kiam mi dubas pri uzo de gramatikaĵo, mi ŝatas esplori kaj skribi pri ĝi, por ke veraj lingvistoj kaj gramatikistoj helpu min ne plu dubi. Tiel, kvankam mi preskaŭ ĉiutage uzas la vortetojn -ist kaj -an,la artikolo de John Hammer igis min iomete reiri al miaj lecionoj.

La verko Prenu plu, SAT-broŝurservo/Laŭte, FR-47470 Beauville 1995, sciigas:

*AN montras:
  • membron de grupo, loĝanton de iu loko. Ekzemple: Togolandano estas ano de Togolando. UEA-anoj, SEM-anoj.
  • adopton de iu doktrino. Ekzemple: kristano, bahaano.
*IST montras:
  • Personon, kies profesion signas la radiko. Ekzemple: panisto, juvelisto, ploristo, lernigisto.
  • -Anecon al iu doktrino aŭ teorio. Ekzemple: esperantisto, rasisto, budhisto.
Notindas, ke por multaj teorioj en ISM oni povas anstataŭigi la literon m per t por nomi la adepton. Ekzemple: turismo - turisto, budhismo - turisto, egoismo - egoisto.

Tiuj klarigoj de Prenu Plu montras al mi,ke la senco de esperantano estas ne klara, kaj -ist ne volas diri specialiston. Tiel esperantisto ne estus specialisto pri Esperanto, sed montras anecon al esperantismo.

La unua universala kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer estis grava por Esperanto, ĉar ĝi lanĉis la movadon per deklaracio pri ESPERANTISMO. Tiu deklaracio klare montras la signifon de esperantisto. Ni konsultu la Bulonjan Deklaracion! Du el la kvin punktoj de la deklaracio sufiĉas por informi nin:

1-a punkto: La esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de la lingvo neŭtrale homa, kiu ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvon naciajn, servu por interkomprenigo de la homoj diverslingvaj. Ĉiu alia ideo de iu esperantisto estas lia afero privata.

5-a punkto (laŭvorte): esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanton tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo esperantista estas rekomendinda, sed ne deviga. (El Gvidlibro por Supera ekzameno, de Alfonso Pechan).

Estas tre facile lerni Esperanton, sed malpli facile praktiki ĝin. Ni, esperantistoj, havas la taskon informiĝi pri la movado, lerni pri la lingvouzo de Zamenhof, kaj tiel ni povas pli bone praktiki la lingvon. Zamenhof profunde pensis antaŭ ol proponi ion. Do, kiam ni ŝatos kritiketi proponon lian, ni vidu unue, ĉu ie ne ekzistus io, kio jam klarigas tion. Tiel ni povas kompreni la grandegan laboron, kiun faradis Zamenhof. La Deklaracio pri Esperantismo estas kune kun la Fundamento de Esperanto gravaj kiel bazo de nia movado. La unua klarigas la signifon de esperantisto, kaj la senco de la sufikso -an montras nun al mi, ke esperantano estas monstro, kiu al mi signifas nenion.

Gbeglo Koffi


Kajero 35 ~Kajeroj ~ Esperanto Hispanio
Muziko.