Kiel konkurenci la anglan
Dum la pasinta kunveno de HEF en Valensjo oni diris, ke la prezon de la kurso de Esperanto perkoresponda instruita de Hispana Esperanto Federacio oni devas malplialtigi, ĉar junaj interesitoj pri la afero malkuraĝiĝas antaŭ la prezo, ĉirkaŭ 15.000 pesetoj. Oni kontraŭargumentis dirante, ke junuloj ofte pagas multe pli por angla kurso, kio ja estas vera. Sed tio ne estas la tuta vero: ne junuloj, sed gepatroj pagas la kursojn. Dum hodiaŭaj gepatroj kredas, ke la anglan oni bezonas por ĉio, preskaŭ neniu scias por kio Esperanto utilas. Jes, certe Esperanto estas ilo por interkompreniĝo kaj helpos fari la mondon pli bona kaj pli ĝusta, sed nun ĝi ne helpas siajn gefilojn gajni vivon, kaj revo kaj persona bezono ne similas!

Ĉu nur mono gravas?

Tial, 75 000, eĉ 750 000 pesetojn, oni volonte pagas, se tio ebligas la filon paroli la anglan kiel anglo. Domaĝe, tion tre malofte oni atingas, kaj kutime la afero pri angla kurso iĝas fraŭdo. Eĉ pli domaĝe, gepatroj (kaj ankaŭ gejunuloj) kredas, ke tio estas la sola kulpo de la studanto. La rezulto estas fiasko kaj seniluziiĝo al fremdaj lingvoj. Tio estas simpla, logika procezo kiu sekvas el nerekonita taŭtologio: nur angloj povas esti angloj. Ne ĉar oni devas havi rasajn kondiĉojn por regi la anglan (multaj alirasanoj bone regas la anglan), sed ĉar oni devas praktiki la anglan dum multaj miloj da horoj por regi tiun senkoheran lingvon.

Aliflanke, kvankam ni scias, ke post deko da horoj studante Esperanton oni sukcesas kompreni similajn studantojn de iu ajn parto el la mondo, tion oni mem devas sperti por agnoski. Nei tion estas nei la kialon de la streboj de la Esperanta Movado Jarcenta, se ne la strebon mem. Se ni havas multekostan kurson de Esperanto, ĝermanta intereso por nia lingvo mortos pro mona rezono.

Nia altlernejanoj Lernejanojhispanaj ofte elspezas milojn da pesetoj pri biero, kino kaj kafo, semajne; sed se oni petas ilin aĉeti libron (eĉ pri la angla), kiu kostas 700 pesetojn, ili rifuzos, dirante ke ĝi multe kostas! Solvo estas ofte devigi ilin aĉeti la libron, sed ankoraŭ estas alia solvo: disdoni fotokopiojn kun la koncernaj tekstoj studendaj: tiu dua metodo pli bone funkcias, kompreneble. Gelernantoj ne plendas, ke la profesoro volas mense veneni aŭ sektigi ilin, kvankam tiuj temoj kostas malmulte, aŭ nenion!

Lernigi Esperanton ne ankoraŭ povas esti komerca entrepreno, kaj se oni starigas tion, nur fiasko atendas nin. Lernigi Esperanton ankoraŭ estas filantropa agado, kaj sekve devas kosti nenion, aŭ plej malmulte kiel eble, al lernanto. Bedaŭrinde, ĝi estas la sola praktika vojo, ĉar ankoraŭ ni vivas katakombeskajn tempojn de Esperanto. Malbonsekvaĵo de tio estas, ke oni povas taksi nin kiel religian sekton, aŭ alion eĉ pli malbonan. Tio ne gravas. Sed se Esperanto devas pluvivi nian tempon, oni devas pliigi la nombron de parolantoj de Esperanto, kiel la nova estraro de HEF programis.

Sed tiu filantropia flanko de nia lernigado ne signifas amatora: nia instruado estu profesi-nivela kvankam filantropa. Mi iam legis, ke oni diris, ke Zamenhof estis amatoristo, sed tio estas, laŭ mi, nur ignoro: Zamenhof, same kiel Fernando de Saussure, estis la unua fakisto de nova fako: se Fernando de Saussure kreis lingvistikon, Zamenhof kreis interlingvistikon, kio ne povas esti komprenita el sola lingvo, se ĝi ne estas interlingvo, kiel Esperanto. Sed multaj instruistoj de Esperanto estas tute ne profesiaj, certe, kaj ili eĉ ne havas kelkfoje taŭgan nivelon de la lingvo instruata. Tamen, ili estas la plej bonaj instruistoj, kiujn ni havas. Sekve, mi ne kritikas ilin: mi nur petas, ke oni faciligu ilian agadon. Necesa agado, ĉar Esperanto staras sur ili. Tial en niaj kongresoj devas esti apartaj kursoj senpagaj por profesoroj de Esperanto.

Por allogi novajn parolantojn de Esperanto oni devas unue esperantistigi ilin. Se la procezo ne kostas monon al ili, ili konsentos. Amnesty Iternational disdonas broŝurojn senpagajn pri siaj celoj kaj atingoj, kaj ankaŭ petas volontan laboron. Ni povas fari same: ni donacu kurson de Esperanto, kaj poste ni petu, ke ili lernigu Esperanton. Kelkfoje miaj kursanoj demandas al mi: se la kurso estas senpaga, kial vi instruas ĝin? Mi kutime respondas: pago estas, ke vi iam instruos alian senpagan kurson, se vi kredas, ke ĝi indas.

Fine, mi diskutos kiel ni ne povas konkurenci la anglan: mankas al ni monon por publiki nian lingvon televide, radie aŭ ĵurnale. En eta provinca ĵurnalo averti Esperanton kostas 70 000 pesetojn per malgranda anonco. Ankoraŭ Esperanto ne estas mona investo. Mankas ankaŭ ŝtata apogo: kiam ni petas enhavigi studplanon per nia lingvo, oni ridindigas nin kaj la lingvon. Mankas ankaŭ sendependa prestiĝa institucio, kiel BBC, aŭ fama eldonejo kiel Hachette. Mankas, unuvorte, kredemeco fare de popolo komuna. Sed, iom post iom, ni konvinkas nian najbaron, nian kunmetiiston, nian kunvojaĝanton, nian kunfamilianon, eĉ nian amikon..., pri la plibono de Esperanto. Iom post iom ni disvastigas nian ideon kaj instruadon. Pri la lingvo, pri la bezono, pri la realo de la instruado de fremdaj lingvoj. Iom post iom la mondo internaciiĝas. Iom post iom ni sukcesos. Kiam fina sukceso venos, ni ne plu estos esperantistoj: ni nur estos komencintoj.

Jesuo de las Heras, Mursjo.

 

Kajero 36| Kajeroj | Esperanto Hispanio | Gitaro