Mi lacas..., aŭ laciĝas..., aŭ lacigas?

Konversaciis mi antaŭ kelkaj semajnoj pri laco pro varmo. La suno varmigas nin...Mi diris, ke mi lacas pro varmo, kaj --kiel kutime inter esperantistoj-- venis la tuja korekto: ne lacas, vi laciĝas. Li aldonis, ke statverboj ne povas esti refleksivaj. Mi demandis al li pri listo de tiuj misteraj statverboj, kaj li diris, ke oni serĉu ĝin ĉe gramatikisto. Kaj mi tiam ekpensis, ke Esperanto estas magia simpla lingvo elpensita de genie simpla homo, sed bedaŭrinde postuloj malsimpligis ĝin per stultaj reguloj elinte siajn senlogikajn patrlingvojn. Doni estas transitiva verbo en la hispana kaj aliaj lingvoj. Sed rigardante nur ene de Esperanto, mi povas diri mi donas. Mi estas donanto ĉar mi donas. Kion donas mi? Nenion. Aŭ ne gravas tio, kion mi donas: kio gravas estas, ke mi donas. Tiukaze doni estas netransitiva. Aliflanke, mi promenas la straton signifas, ke promenas estas transitiva verbo, ĉar la agon promeni ricevas la straton, senrigardante de tio, kion la frazo signifas en la hispana, la ĉina aŭ la hungara aŭ ktpa ajn.

Tio okazas, ĉar Esperanto estas la plej fleksebla lingvo el la mondo. Oni ja povas transitivigi iun ajn verbon en Esperanto, simple metante rektan objekton ricevantan la agon.

Bedaŭrinde estas multe da seriozaj gesinjoroj kiuj naskas dikajn librojn gramtikigante tion, kio jam estis klara, simpla kaj logika. Mi proponas reiri al la origino de Esperanto, kaj se ne bruligi, ignori tiujn bibliojn gramatikajn de Esperanto, veraj ekzemploj pri tio, kion oni ne faru. Eĉ la faman verkon Plena Analiza Gramatiko de Esperanto, de Waringhien kaj Kalocsay oni devas rigardi kiel nur propono, ne altrudo. Malbonas la aferon tiuj, kiuj ne pensas, sed sakrigas la verkojn de elstaraj esperantistoj.

Sara Ros


Kajero 36| Kajeroj | Esperanto Hispanio | Gitaro