La sociaj kondiĉoj de la eŭropa unuiĝo

de Giordano Moya Escayola

Giordano Moya Escalona, verkisto.La sociaj ideoj klasaj naskiĝis en la mezo de la pasinta deknaŭa jarcento. Ili alvenis post la Franca Revolucio, ĉar estante nur politika ĝi ne zorgis pri la socia aspekto de la socio. La politikan liberecon sekvis la prospero de sovaĝa kapitalismo kun la rezulto, unuflanke de la riĉiĝo de malplimulto kaj aliflanke de la mizero de la pli multo, precipe manlaboristoj. Aperis la ideologioj de la klasbatalo en du skoloj, la historia materialismo kaj la liberecana. La socia luktado estis drasta, sed fine venkis la kapitalismo. Tamen, la nuntempa kapitalismo ne estas tiel same sovaĝa kiel en la deknaŭa jarcento. Nuntempe ekzistas la socia asekuro, la vivnivelo altiĝis, la pli multo posedas aŭtomobilojn, fakte la plej multnombra klaso estas la mezklaso. La nuntempaj proletoj estas la marĝenuloj, la sendungitoj kaj la gastlaboristoj. Ili estas la veraj proletoj, kvankam malpli multo, tendencas al kreskado kune kun la nesekureco de la laborposteno en la neŝtataj entreprenoj. Estas risko de revivigo de la sovaĝa kapitalismo. Kion fari?

La tradicia laborista batalado restas neefika. Se iuj sindikatoj atingas altigi la salajrojn, tio respeguliĝas en la altiĝo de la varoj koste de la aliaj, kiuj ankoraŭ ne havas pli altan salajron. Se la salajruloj dependas de la ŝtato, la ŝtato aŭ altigas la impostojn aŭ la prezon de la servoj aŭ ambaŭ kune. Fine, kiam ĉiuj ricevas pli altajn salajrojn, la ŝtato malaltiĝas la valoron de la mono kaj ĉio restas kiel antaŭe krom plialtiĝo de la inflacio. Sensenca luktado.

Nuntempe Eŭropo ekonomie unuiĝas. Se estos stablita nur unu mona unuo, la kutima rimedo de la registaroj malaltigi la valoron de sia monunuo aŭ kontraŭigi la altiĝon de la salajroj jam ne estos ebla, ĉar la monunuo estos la sama por ĉiuj ŝtatoj. Tial la altiĝo de salajroj estos respegulata je la altiĝo de la prezo de la varoj en tiu ŝtato. En komuna merkato tiuj varoj perdos aĉetantojn, pliiĝos la maldungado kaj en la aliaj, kiuj ne altigis la salajroj estos pli da laborlokoj. La naciaj sindikatoj restos tute senpovaj, taŭgos por nenio.

Se la eŭropa kapitalismo unuiĝas, kion faru la laboristoj rilate tiun okazaĵon? Ankoraŭ ne estas stablitaj paralelaj eŭropaj sindikatoj. La laboristoj restas nacie pensantaj. Tio reflektiĝas en nia esperantiata movado. La laboristoj ordinare ne lernas Esperanton, okaze la anglan. Se devos esti fondataj eŭropaj sindikatoj, ili bezonos la lingvon Esperanton. Tamen la plejmulto el la laboristoj montriĝis surdaj al la esperantista alvoko. La mensa rutino havas sian koston, esti la suferantoj kaj ne la impulsantoj de la socia kaj historia disvolviĝoj.

Certe, la eŭropa unuiĝo estas portata de la kapitalismo, kaj ne de la laboristoj. La sociologiaj ideologoj de la deknaŭa jarcento ne prognozis la nunan konsumeman socion, ili pensis laŭ la siatempaj kondiĉoj, neantaŭvidante la malproksiman estontecon. Juljo Verne mem ne prognozis la atomenergion. Preskaŭ neniu antaŭvidis la nuntempan planedumiĝon. Kontraŭe al la materiisma skolo, kiu deduktas, ke la materiaj kondiĉoj respeguliĝas en la pensmaniero, okazas tute kontraŭe la penso influas la materiajn kondiĉojn de vivado.

Ĉu reagi kontraŭ la eŭropa unuiĝo? Se la eŭropa unuiĝo malsukcesus, la eŭropa kapitalismo povus ruiniĝi, sed tiu ruiniĝo ankaŭ pezos sur la laboristoj. La bonfarta socio povus ankaŭ malaperi.

Kiel plej gravaj nuntempaj sociaj problemoj estas la eventualeco de laborlokoj, la sendungeco, la plinombriĝo de la marĝenuloj kaj la integriĝo de la ekstereŭropaj gastlaboristoj, kiuj estas la veraj proletoj.

La laborista klaso devas renovigi sian jam tradician penson. Tiu ne taŭgas por aranĝi la nunajn sociajn problemojn. Eble la socia direkto de la laboristoj devas iri al la kunlaborado ĉe la entreprenoj. La ordinara anonima societo kapitalisma povas fariĝi konzerno laborista-kapitalista, en kiu la laboristoj kolektive zorgos pri la laboro kaj ricevu salajron kaj la kapitalistoj interezojn kaj estu dispartiĝo de la profito laŭleĝa fondiĝa kontrakto. La socia asekureco ankaŭ devas ampleksiĝi.

Ĉe la sojlo al la dudek unua jarcento tiu socia direkto ŝajnas la plej atingeblaj en evoluado al ekonomia demokratio.


Kajero 36| Kajeroj | Esperanto Hispanio | Gitaro