Propra deklaracio: Kialoj de mia agnosko de malsumetiĝo.
Propra deklaracio: Kialoj de mia agnosko de malsumetiĝo.

De antaŭ tie longe mi klare konsciis ke mi rezignos uzi la armilojn. Ĉar mi estas pastro, mi pensas ke dum mia armeoservo mi povos ankaŭ akompani kaj fari fratecan servon al tiuj junuloj armeokamaradoj miaj (ankoraŭ mi respektas tian ĉi sintenon). Poste mi decidis konscience obĵeti, certe ĉar mi estas kontraŭa al la uzo de armiloj,Milita malbono sed ankaŭ mi agnoskas ke pro mia komforto ne esti devigata forlasi la paroĥejon kie mi laboris. Pro diversaj cirkonstancoj mi iom post iom konsciiĝis pri la fakto, ke tiu ĉi temo donas min la ŝancon serioze konsideri ian kompromiton labori favore al la paco. Kiel persono kaj kiel kristano, esplorinte kaj pripensinte la temon, kaj pro civitaj, evangeliaj kaj etikaj kialoj (por mi nedisigeblaj unu de la aliaj) mi estas decidinta esprimi mian kom-promiton pacokonstruan, laŭ diversaj manieroj, inter ili per miaj malsubmetiĝo kaj aniĝo al MOC (hispana mallongigo de Movado de Konsciencaj Obĵetantoj), kaj doni al mia sinteno signifon preter miaj personaj interesoj. Mi deklaracias mian malsubmetiĝon ĉar mi kredas je la PACO, je la paco ampleksasignife, je la efika frateco inter ĉiuj homoj (el mia fido mi konsideras ĝin kiel donacon de Dio Patro kiu atingas nin per la Spirito de Jesuo) kaj kiu nur povas havi kiel fundamenton la veran justecon je ĉiuj tavoloj socia. Kvankam mi scias ke tia ĉi paco ne povos plene realiĝi definitive en tiu ĉi mondo, mi kredas je ĝi ĉar mi konvinkiĝis pri la bezono de ni ĉiuj homoj pri utopiaj revoj, kiaj tiuj ĉi, por ne pasive rezignacii antaŭ la fataleco de la kutimaj situacioj, aŭ de la ordoj (eble senordoj) establitaj.

Mortilego

Mi esprimas mian malsubmetiĝon ĉar la tiel nomita Nova Ordo Internacia, en kiu ni disvolviĝas, kaj kun kiu ni ĉiuj kunlaboras, ŝajnas al mi sistemo socie, ekononmie kaj politike malbonega, aŭ difinate ekde la fido, ĝi konsistas el strukturoj peko-strebaj. Mio pritaksas la mal-submetiĝon (aŭ civilan malobeon) kiel ilon por malsolidariĝoj konkretaj kiu pridubigas tiun ĉi sistemon tutmondan. Mi estas malsubmetiĝonta ĉar, antaŭ historia momento, kiam estas en krizo la partopreno de la socio en la politika vivo (kiu jam preskaŭ konsistas nur el enmeto de paperaĵo en skatolon, ĉiun jarkvaropon, por elekti novajn homojn farontajn la saman politikon) delegante, kiam ne rezignante, la proprajn respondecojn pri la konstruado de la komuna bonstato (jen krizo de la vera sinteno demokratia), mi volas ke tiu ĉi estu unu el miaj kontribuoj por krei konsciencon kaj trovi manierojn kunhavi la partoprenon kaj respondecon rilate la demarŝojn de mia kunekzistado.

Mi malsubmetiĝas por kunlabori pri la pripensigo de la defenda afero, kaj de la laternativoj neperfortaj por la solvo de la konfliktoj kaj atingo de la paco; resume, por kunlabori je la aperigo de etika, porpaca kulturo.

Mi malsumetiĝas kontraŭ la Deviga Armeservo, rezigninte pri mia stato de konscienca obĵetanto, kaj sekve, daŭrigi la Alternativan Civilan Servon, ĉar ĝi estas diskriminacia; ĉar oni estas utiligante ĝin kiel ilon por enpartigi la fenomenon de la obĵetado en la armean strategion, tiel ke ĝi ne enriskigu ilin, ĉar ĝi estas misorganizita kaj ne utilas, plejofte, por atingi la sociajn kaj solidarajn celojn atribuitajn al ĝi; ĉar ĝi forigas anstataŭas aŭ malhelpas la kreon de novaj laborpostenoj, kaj, samtempe, la investojn buĝetajn kaj profesiajn penojn kiujn ja postulas la nuntempa socia problemaro.

Nature, oni povas dedukti ke la celo de mia decido NE SOLE ESTAS depostuli la abolicion de la Deviga Armeservo, kiu jam estas anoncita. Tial mi kredas ke mia decido plu havas sencon; aparte esti pro persona kohereco.

Mi alprenos la punojn kiujn oni trudos al mi, kiel esprimon de la aŭtenteco de mia decido (kiu ne serĉas personajn interesojn, sed havas komunuman intencon) kaj de la solidareco kun tiuj kiuj, antaŭ ol mi, estas punsuferontaj pro la sama kialo.

Finfine, ne gravas al mi ĉu mia ago estos senefika (almenaŭ ŝajne), ĉar kiel diris Mournier (prononcu murnje'), mi ne pensu pri la sukceso, sed pri la atesto, krome, kiel kristano mi firme kredas ke la Regno de Dio estas kreskante malrapide, sed reale.

Mi kredas je la povo de la Dia Spirito.

Plácido, el Elche.

Noto: la verkinto suferas sian punon ĉe la prizono de Alcalá-Meco (alkala _ meko).


~ Kajero 37 ~ Kajeroj ~ Esperanto Hispanio ~ Fernando Sor ~ Narciso Yepes ~