Kio estas progreso?

Giordano Moya

Plena Ilustrita Vortaro, PIV, tiel difinas la progreson:

  1. Ĉiu el la gradoj, kiuj estas iom post iom akirataj sur vojo al disvolviĝado, perfektiĝado.
  2. Antaŭen-iĝado de la civilizo al pli perfekta stato.

Kvankam laŭ PIV la progreso estas gradigita, oni povas kompreni ĝin, laŭ direktoj de malpli al pli progreso, en grandaj linioj de evoluo eltiritaj el la realo tra la tempo en gradoj de evoluo.

Estas progreso la apero en la naturo de la inteligento, kies disvolviĝo estas la konsciiĝo; aŭ la inteligento, kiu kapablas kompreni la inteligenton.

La homa socia grupiĝo trairas tiun ĉi linion: klanon, tribon, nacion... La atingota progreso estas la tutmonda organizo.

Pri politiko, de la ĉefeco en tribo aŭ la aŭtokratio reganta la socion ĝis la elekto per voĉdono de la regantaro kaj ties transformiĝo en nuraj administrantoj de la kolektivaj interesoj.

Kaj laste pri la ampleksiĝo de la libereco. Stagna socio ne donas liberecon. La libereco precipe konsistas en la posedo de multaj eblecoj de vivado, de pensado kaj ties esprimo.

Pri la moralo estas rimarkeblaj aliaj linioj de progreso en la humanigo. PIV difinas humanan: posedanta la plej noblajn ecojn de la homo, kompatemon, bonfaremon, helpemon. El tiu difino estas dedukteblaj la linioj de la humanigoj: humanigo de la homo en tio difinita en PIV; humanigo de la socio, tio estas pli solidareca ol konkuranta; kaj fine humanigo de la historio, sen militoj nek perfortaj revolucioj.

La progreso ne estas io aŭtomata nek stabila, ĝi dependas de la homa penso ligita al la homa agado. Ofte la momentaj individuaj interesoj estas kontraŭaj al la kolektivaj kaj tiel same la baldaŭaj kolektivaj interesoj povas esti kontraŭaj al la estontaj.

Alia konstato pri la progreso estas, ke ĝi preskaŭ ĉiam antaŭeniras neakorde. Povas esti progreso en unu linio kaj malprogreso en alia. Kiel malprogresoj ni povas mencii la gentajn aŭ etnajn naciismojn, tute kontraŭaj al la planeda organizo kaj ankaŭ tiujn ideologiojn, kiuj propagas diktaturojn, eĉ la diktaturo de la proletaro. Ankaŭ progresemaj ideologioj, kiel ekologismo, povas fali en primitivismoj. Oni devas zorgi la ekologian ekvilibron de la naturo, sed de delasi la naturon en ĝian primitivan aspekton, ĉu ĝangalo, ĉu dezerto, kvazaŭ la homo ne ekzistus. La naturo evoluas senkonscie, sed la homo povas atingi esti la inteligento de la naturo, ĉar la homo estas la unika estulo kapabla konsciiĝi kaj krome, ankaŭ li estas parto de la naturo. Do, la homo devas zorgi la naturon tiel same kiel oni kulturas kampojn kaj ĝardenojn. Delasi la naturon kvazaŭ la homo ne ekzistus, estas primitivismo.

Unu el la plej gravaj faktoroj de progreso estas la kulturo. Ni denaske havas nian naturon, kiu estas ligita al la animaleco. Se hodiaŭ en la mondo ĉiuj homoj mortus kaj nur restus unu tuj naskita infana geparo en ĝangalo kaj ni imagu, ke ili povus plu vivi, ili scius nenion kulture. Ili devus komenci el nenio. Ili ne posedos lingvon, nek skribon, ili ne konus la fajron, kaj kiam ili multiĝos, ne posedos socian organizon.

Eble post multaj miloj da jaroj ili atingos denove popolumi nian planedon, eble trapasos similajn civilizaciajn gradojn por atingi similajn kondiĉojn kiel en nia nuna socio. Sed poste en tiu trajrado, de la nuna grado de civilizacio fariĝos necese al ili, kiel ankaŭ al ni, klare antaŭvidi la plej adekvatan vojojn por faciligi la progerson kaj ne erari en la direkto. La homo kaj la socio ĉiam esos perfektigeblaj. Tamen, fisiologie ni nur estas herede pefektigeblaj laŭ geologiaj epokoj, sed la kultura perfektiĝo povas esti rapida, tamen nefiksita, malekvilibra kaj ofte efemera. La disvolviĝo de la kulturo bezonas senhaltan penadon. Tiu penado fariĝas devo de ĉiu homo, kaj povas aŭ devas komenci por la perfektigado de ni mem. Pro tiu penado ni fariĝaŝ indaj por vivi des pli bonan socion.

La esperantismo apartenas al tiu penado. Unu kultura lingvo, Esperanto, por ebligi la interkompreniĝon planed-skale. Interna ideo por tiel same ebligi la planedan kunvivadon kaj fine eĉ la zamenhofa homaranismo por fari, ke tiu kunvivado ne estu trudata uniformeco, sed volonta unueco akorda kun la pluraleco. Pluraleco de ĉiu individua vivado kunligita al la kolektiva vivado de ĉiuj.

Giordano Moya.


~ Kajero 37 ~ Kajeroj ~ Esperanto Hispanio ~ Fernando Sor ~ Narciso Yepes ~