Centjariĝo de Guillermo Rovirosa
Guillermon de Rovirosa

Ĉijare (1997) oni celebris la unuan jarcenton de la naskiĝo de Guillermo Rovirosa (prononcu gijermo rovirosa), ŝlosila viro por la gradaltigo de laboristaj aktivuloj dum la frankismo; jen scienca esploristo kiu kaptis la atenton de Albert Einstein (pr. albert ajnŝtajn), kiu diris pri li, ke li estas la plej bono kiun li estis vidinta en Hispanio, krom kristana super-elstara aktivulo. Li dediĉis sian vivon, post sia duafoja 1-a komu-nio al la promocio de aktivontaj laboristaj kristanoj, transfor-mante sian vivon en konstantan kreskadon malsupren, ĝis sia morto en malriĉeco.

Ni volas dediĉi tiujn ĉi liniojn je lia faĉo de gradaltiginto de aktivuloj. Fininte la Civila Milito, li estis enprizonigata pro la posteno kiun li disvolvis kiel prezidanto de la entreprena laborista komitato en Madrido; por tiu ĉi posteno li estis elektita unuanime, malgraŭ sia neaparteno al iu ajn el la sindikatoj kaj partioj tiamaj. Tiun ĉi konfidon flanke de siaj kunuloj, Franko punsuferigis lin per enprizonigo. Poste, la punon oni komencis mildigi al li kiam lin oni portis partopreni je la instalado de Instituto Torres Quevedo (pr. tores kevedo) de la Supera Konsilantaro Sciencaj Esploroj. Jam libera, en 1946-a, li estis tiu, kiu lanĉis la H.O.A.C. (hispana mallongigo de Katolika Kunfrataro por Laborista Agado) kies agado, laŭ aserto de Antonio Gutiérrez (pr. antonjo gutjeres'), Sekretario Ĝenerala de la sindikato CCOO (mallongigo hispana de Laboristaj Komisionoj), ebligis la ekziston de tiu ĉi sindikato. En la tiama His-panio de la 2-a duono de la kvar-dekaj karoj, en ambaŭ oficialaj maldekstrularoj; tiu interna, kaj tiu alia en la ekzilejoj, tre viglis la ideo, ke la frankisma re-ĝimo estas pere-onta post la milita malvenko de Hit-lero, kio estigos, siavice, ke la venkintaj burĝaj demokratioj anstataŭos la frankisman reĝimon per alia simila al tiuj de la venkintaj potencoj. Sed ne tiel okazis kaj, post la traktatoj kun Usono, Franko atingis internacian apogon daŭrontan ĝis la fino de siaj tagoj. La oficialaj maldekstrularoj eraris bruege je siaj analizoj, kaj Hispanio suferis 30 jarojn pliajn da frankismo.

Rovirosa ne kredis je la fino de la frankismo en 1945-a, kaj ekigis la porlaboristan apostoladon, kiu, dum li vivis, estis kvazaŭ matrico de gradaltigoj de aktivemaj kristanaj laboristoj, kiuj ebligis dum la 15 unuaj jaroj de sia ekzisto la jenon:

~ Semi esperon en la hispana laborista klaso; la sola venkito de la Civila Milito; se la novaj grupoj de aktivuloj; la plejmulto el ili konvertitoj el anarĥisindikatismaj, komunismaj, kaj socialismaj organizaĵoj; realpreni sian perditan esperon post la milita malvenko.

~ Oni ekfunkciigis laŭlarĝe de nia teritorio multon da kulturaj grupoj de kristanaj aktivuloj, krom la ĉiusemajnan ĵurnalon (ci en la hispana), organo de HOAC, kiu, danke al la aktivula penado de stratvendoj, estiĝis la dua, pro sia graveco, en Hispanio ĝis sia prohibicio flanke de la frankisma estraro.

~ La influo de la HOAC reflektiĝis en CCOO kaj USO (mallongigo hispana de Unio Sindikata Laborista). En la politiko, Julio Cerón (pr. ĥuljo seron'), fondinto de la Popola Liberiga Fronto, petis kelkajn aktivulojn de la HOAC fariĝi ties estrarmembroj. Multajn koope-rativojn ekfunkciigis tiuj kristanaj aktivuloj.

~ La persekutoj kontraŭ la aktivuloj de la HOAC komencis en la kvar-dekaj jaroj.

~ Religie, Rovirosa estis la figuro kiu ebligis en Hispanio la dialogon inter la Katolika Eklezio kaj la laborista klaso, kio kontribuis al la senmalamigo inter la intermilitintaj Hispanioj.

Kiam en 1996 celebris HOAC siajn kvindek jarojn da ekzisto, politikistoj, politikemuiloj kaj sindikatanoj klopodis esti fotataj je la unuaj planoj (kaj sukcesis pri ĝi). La laboristaj historiaj organizaĵoj tie ĉeestantaj, estis la samaj kiuj en 1946 ne opiniis fundamenta la kreon de kultura fronto por la restarigo de la laborista movado.

Guillermo Rovirosa, al kiu iam oni juste pritaksos en Hispanio, venkis al ili pri la batalo al la planado kaj restariĝo de la laborista movado. Nune, kiam la transiro al la postindustria socio estas malaperiginta la aktivulajn laboristajn organizaĵojn, Rovirosa, en sia centjarĝo, eble dirus al ni ke la estonteco de la gradaltigo de la subpremitoj devos fundamentiĝi sur la fronto religiakultura. Politiko, sindikatismo, korporaciismo, ktp, estus eroj por tiu gradaltigo se estus aktivuloj kiuj enkarnigas la liberigan idealon. Sen ĉi tio la burokratiismoj, la malsolidareco, la interklasaj akordoj, ktp, plu svarmos.

En cia centjariĝo, Guillermo Rovirosa, la religia konvertiĝo kaj la solidara kulturo povas gradaltigi aktivulojn kaj, per tio, ŝanĝi la socion. En via centjariĝo vi plu estas la estonteco.

Membroj de HOAC

 


~ Kajero 37 ~ Kajeroj ~ Esperanto Hispanio ~ Fernando Sor ~ Narciso Yepes ~