Instruado de Segovia: eksplodo da libereco
de Piero Bonaguri.

Dum mia unua infaneco mi konis muzikon kiel ĉarma afero, kiel parton de belo de vivo. La familio posedis pozitivan kaj unuecan koncepton de vivo, kiun mi alproprigis je senkonscia sed firma maniero.

Male, mia pasio pri gitaro eksplodis ĉirkaŭe kiam mi dekjariĝis, kaj dum mi trapasis el infaneco al adolesko: mia unueca kaj pozitiva koncepto pri vivo komencis disrompi, kaj sekve miaj plejŝataĵoj restis tiel, kiel insuloj aŭ protektiloj izolitaj el la cetero. Sekvis, ke ne sole nekompreno perdiĝis, sed ankaŭ ravo.

Segovia instruante

La kialojn kaj pozitivojn pri tiu revo infana, kiujn mi tiam asertis kaj vidis, mi retrovis per feliĉa renkonto. Tio ĉi malfermis denove la eblecon por konscia kaj progresiva rehavo de kialoj kaj celi dediĉi mi al muziko, kaj ankaŭ permesis min, tial, profitegi ĉiun helpantan kontribuon al mia muzika disvolvo (inter kiuj kontribuoj, mia ekkono de Segovia havis gravan rolon).

Sekve, mi redankendas al miaj instruistoj pri gitaro, komencante la unuajn: Leone Cecchin (pr. ĉekin), kiu regis muzikvendejon en Forli, Alvaro Fiorentini, instruisto pri trombono kaj korno ĉe Liceo Musicale Masini, en Forli (li ankaŭ ludis la kontrabason kaj prizorgis entuziasme muzikajn aferojn en tiu urbo), kaj fine Pietro Batell, kies kono estis decidiva faktoro por daŭrigi miajn studojn. Batelli enkondukis min en la mondon de la klasika gitaro, ĝia repertuaro, ĝiaj artistoj. Li ankaŭ kontaktigis min kun Enrico Tagliavini (pr. enriko taĝavini). Li estis malnova lernanto de Segovia en Siena. Tagliavini lernigis al mi la gitaron ĉe Konservatorio Boito de Parma, kiam mi diplomiĝis.

Mi ŝuldas ankaŭ al Pietro Battelli mian renkonton kun Alirio Díaz, al kiu mi sekvis en tiom da gitaraj seminarioj. Poste mi studis kun Oscar Ghiglia, kiu -kiel Díaz- estis unue lernanto de Segovia kaj poste lia helpanto kaj anstataŭanto. Nun li havas katedro ĉe Accademia Chigiana en Siena, kie mi studis en 1981.

Ĉiu lerna eksperto estis tre malsama ol la aliaj, sed ili ne kontraŭagis: ĉiu iel kontaktigis min al komuna muzika tradicio el kiu mi sukcesis ekhavi apartan senton, sed sento arte valora, bongusta, disciplina, esence akordaj ene. Eĉ plie, neniu tiuj majstroj elhavigis min pri mia fascino fari muzikon, aŭ provis limigi mian personecon: ili ĉiuj ametis kaj helpis min.

Kontraŭ ĉiu tio, kiam mi jariĝis proksimume 25-e kaj jam finis miajn studojn, koncertis kaj laboris kiel instruisto pri gitaro, mi konfuziĝis rilate al kiu vojo muzika mi devos sekvi, kiun instruan manieron mi devos aliĝi (inter tiuj, kiujn mi ricevis), pri kiu kriterio mi devos uzi por pritaksi muzikon kaj muzikistojn, kiel studi, ludi, aŭ kiel plani mian karieron. Tiaj estis miaj malfermitaj demandoj atendante respondojn.

Ĉar mi ankoraŭ ne trovis metodon kiu permesos min ekposedi tiun muzikan tradicion kiun mi renkontis, mi dubis inter instinkto kiu tiam jam komencis montri kordon, eksteran imitadon de tiu stilo de mia majstro, kaj soifa serĉo al kelkaj modoj (ekzemple, kiam mi elektas pecojn por formi konzertan repertuaron).

Konversaciante Oscar-n Ghiglian mi atingis esencan proponon por laboro: Ghiglia stimulis min ne provi eviti bezonon pri persona komparo je ĉiu peco mi ludis. Li asertis, ke stila imitado al alia muzikisto povis kuraĝigi, sed iam iĝis malproduktiva. Li daŭris dirante, ke se oni evitas riskon de persona rilato al tiu muziko, kiun oni ludas, oni povas nur kopii la konkon de alies interpretaĵo, kiu, tamen, restas malatingebla al sia profunda mistero.

Prenante tiun vojon serioze, mi decidis labori denove penante enmani tiun muzikan ideon, kiun ĉiu peco, kiun mi ludis, donis al mi, kaj samtempe mi lasis ĉiun interpretativan decidon mian kreski el tio ĉi unue.

El tiu laboro mi remalkovris Segovian: aŭskultante liajn diskojn (kiujn mi jam konis delonge) mi eknotis, ke tiel ludi estis vere la eksplodo de persona kaj matura komparo kun muziko (poste mi eksciis, ke Segovia difinis interpreton kiel eksplodo da libereco). Tio donis al mi imagon de persono ege pli malproksime al mi, sed irante tiun saman vojon kien mi komencis tiam paŝeti.

Mi kredas, ke Segovia iĝis mia instruisto ekde tiu momento. Kompreneble mi esperis, ke mi iam havos ŝancon kompari mia laboron rekte kun li por havi ekzaktan juĝon pri mia klopodo.

Finfine tiu okazo venis dum Somero 1982, kiam Segovia instruis kurson ĉe la Konservatorio de Ĝenevo. Mi envisaĝis la kurson kun sinteno tre malsimila al tiuj de aliaj kursoj. Ne temis montri min aŭ trovi utilon al kurso, kio temis estis pli serioza, temis la momento de vero.

Mi tuj komprenis, ke Segovia montris grandan respekton por sonantan muzikon, respekton kiu tradukiĝis en atento skrupula al teksto muzika kaj -samtempe- provo identiĝi kun sia signifo (interpreto, li diris iam, estas sintezo ĉiam pligrandiĝante) por fari ludon konvinkantan aferon: fakte li atentigis al ni tiun kondiĉon kiu ebligis tion: ekzisto en ĉiu interpretisto de tiu sakra fajro kiu neniu instruisto povas anstataŭigi: tiu amo, sen kiu -li diris al ni- interpretisto povas esti perfekta, sed nenio ajn pli...

Tiel, dum Segovia nepardone signalis niajn misrigardojn, niajn neraciajn interpretajn elektojn kaj serĉon de efektoj sencelaj, li egale pretis elporti trovaĵojn interpretajn el ni ĉiuj. Segovia, tiel brile persona en siaj interpretoj, ne provis konduki nin al imitado sia, sed li helpis nin ĉiun disvolvi nian propran muzikan personeco tute, metante ĉiun sian heredaĵon de eksperto, scio, gusto, je nia dispono. Li enkondukis nin tra viva kaj nuna ekzemplo de lia arta personeco (kun temperamento kaj preferoj) en humanan kaj artan lernon kiu supreniris ian specialan version. Tial, laborante pri ia sorto da repertuaro (trovinte difinita poetiko), kion oni donis al ni entenis stabilan kaj longdaŭran valoron kiu preterpasis ĉiun apartan aĝon aŭ pensmanieron. Segovia tradonis al ni tion, kion li estis lerninta (kion oni devas fari, kaj kion oni ne devas fari, li kutimis diri). La aŭtoro kun la majstro.Tiel, li donis sekuran referan punkton (kio estis ekzakte kion mi longe serĉis!) sur kiun oni povas konstrui, liberaj por uzi pluajn kontribuojn de scio kaj metodaj ennovaĵoj (ekzemple, la analizan laboron, kiun Oscar Ghiglia estis disvolvinta aŭ tiun mirindan gitaran tradukon el Sudamerika mondo kiun Alirio Díaz estis inventinta).

Laŭ mia opinio, la metodo instrua de Segovia estis genia, ĉar ĝi basiĝis sur sugesto pri identigi, pri rilati kun kriteriaro pri lia humana kaj arta sinteno. Ĉio ĉi okazis pli tiele pro osmozo, kreita el vivi kun li, pli ol nura komunikado da teoriaj paroladoj. (Povus okazi, ke homoj alveninte al la kurso nur pro scivolo pri aŭskulti la paroladojn seniluziiĝis kaj reiris hejmen dirante, ke Segovia ne instruas ion ajn). Pro la supre dirite kialo, la ekstera formo de lecionoj havis zorgita direkto kies detalaro funkciis kreante etoson taŭgan por ke la osmoza proceso aperis, por komenci el akurateco al ordo, al sida posicio, al silento.

Segovia kutimis aŭskulti al ni tre zorge, kaj poste li rimarkis; li preferis (anstataŭ analizajn paroladojn) preni apartan punkton de la ludado li ĵus aŭdis (kelkfoje ion ŝajne sengravan); tiam li aldonis mallongajn, koncizajn kaj lumigajn rimarkojn. Ofte li ankaŭis aforismojn, anekdotojn, kaj aŭto-biografiajn ekzemplojn. Majstro Segovia, kiu ĝenerale estis bonhumora, furiozis (kaj li ankaŭ sciis kiel esti acida) kiam li konfrontis erarajn ideojn kiuj meritis pli seriozajn rimedojn korektigajn. Farante tion eble li riskis krei momentajn rankorojn (la lernanto decidu ĉu zorgi pli pri li mem ĉu pri io pli granda). Dum tiuj cirkonstancoj la ĉeestantaro vidis, ke tiun sakran fajron, pri kiu Segovia kutimis paroli, li mem portis, kaj tiu atesto ankaŭ instruis. Je la fino de la kurso li rehavis ĉion dirante ĝentile, ke Mi notis, ke vi ne konvinkiĝis pri kelkaj aferoj kiujn mi diris al vi, sed ne maltrankviliĝu: kiam vi pliaĝiĝos, vi komprenos, ke mi pravis...

La sistema peto, kiun de Segovia faris al ni por ludi pli malrapide, estis, ekzemple, pli efektiva ol tiom da vortoj (Eĉ antaŭ ol vi komencos ludi, mi volas diri al vi: pli malrapide!), kaj tiu helpis nin por ne perdi tiun kontrolon kiu faras ludon pli esprima (oni intervenendas la pecon sen halti ĝin).

Mia rilato kun Segovia signifis por mi konfirmon malimplicitan kaj iel definitivan pri kion mi jam estis koninta kaj vivinta (pli-malpli klare) ankaŭ tra miaj aliaj instruistoj: estas tradicio de arto, kulturo kaj civilizacio, kiu -kiel granda rivero- atingas nin el la pasinteco; estas gusto (mi volas diri, eblo preni humanan kaj artan valorojn) kiuj estas lernebla. Tute, tiu grandeco de Segovia vere konsistas el lia rekta kunigo kun okcidenta tradicio pri granda muziko, sen renonci li mem al marĝena rolo al kiu gitaro ŝajnis limiĝi, kaj, laŭ ĉiuj, neniu grava guitaristo sukcesis diskonigi (mi referas al Miguel Llobet, Agustín Barrios kaj Francisco Tárrega, kies tradicio eĉ Segovia diris, ke li sekvis). Ni devas pensi pli pri muziko ol pri gitaro, li kutimis diri, kaj vere tio ne estis ĵus diro.

En tiu granda tradicio mi rekonis saman evidento de lasta pozitivo kiun mi estis rigardinta kiam mi estis infano, kaj poste, bonfeliĉe trovis denove. Sen tiu lasta pozitivo, la sama kreiva agado pri skribi muzikon, kaj tiu defio pri ebleco komuniki (tiu muzika interpreto) perdus sian signifon, kaj, eventuale, neniam ekzistus.

Tiu respondeco kiun mi rekonas por daŭrigi mian laboron kiel ludisto konsistas el daŭre proponi tiuj ĉi tradicio, tiu ĉi fluo kiun eĉ nun enhavas novajn fruktojn (ekzemple ĉe tiom da komponistoj kun kiuj mi feliĉe kunlaboras por naskiĝo de nova muziko por gitaro).

Piero Bonaguri


Tradukita en Esperanton de Jesuo de las Heras, januaron 1998

(El KOS n-ro 134, novembro 1996, traduko kaj eldono permisita al Kajeroj el la Sudo ekskluzive).

~ Kajero 37 ~ Kajeroj ~ Esperanto Hispanio ~ Fernando Sor ~ Narciso Yepes ~