Eŭropradikaj altnivelaj vortoj en Esperanto

Japana maro

Esperanto ja havas superan kapablon en vortderivado, sed ĝis hodiaŭaj esperantistoj ne sufiĉe utiligis la kapablon. Kompare kun tia Esperanto, plejparte da altnivelaj vortoj en ĉinliteraj kunmetitaj vortoj, kiujn posedas ne nur la ĉina sed ankaŭ la japana estas derivataj el nur facilaj bazaj vortoj. Ekzemple en la japana jenaj maldekstraj vortoj estas ĉinlitere esprimataj kiel tiuj dekstraj:

biologio
sei-bucu-gaku (viv-aj-studo)
paleontologio
ko-sei-bucu-gaku (malnov-viv-aj-studo)
homonimo
dou-on-i-gi-go (sam-son-malsam-senc-vorto)
sinonimo
dou-gi-go (sam-senc-vorto)

Do mezlernejanoj, kiuj scias nur facilajn bazajn vortojn kiel -viv-,-aĵ-,-stud-,-mal-, -nov-,-sam-,-son-,-senc-, -vort- kaj tiel plu jam povas konjekti aŭ diveni signifojn de altnivelaj vortoj kiel la supraj. Sed meznivelaj esperantistoj neeŭropanaj, kiuj scias nur facilajn vortojn tute ne povas diveni signifojn de altnivelaj vortoj kiel -biologio-, -paleontologio-, -homonimo-, -sinonimo- kaj tiel plu.

Unu kaŭzo, kial la ĉina (aŭ ĉinliteraj vortoj en la japana) sukcesis fari plejparte da altnivelaj vortoj kiel kunmetaĵoj el nur facilaj bazaj vortoj estas, ke ĉinaj bazaj vortoj inkludas sufiĉe malmulte (unu aŭdu) da silaboj (elparoleroj) kaj do sufiĉe mallonge elparoleblaj. Ekzemple ankaŭ la germana havas tendencon fari altnivelajn vortojn kiel kunmetaĵojn de bazaj vortoj, sed tiaj vortoj ĝenerale fariĝas iom longaj.

(Tiusence Volapük, kies radikoj estas mallongigite faritaj estas eventuale pli avantaĝa en vortderivado ol Esperanto kaj ankaŭ malfacileco diveni signifojn de la radikoj laŭscioj de eŭropaj lingvoj estas pli avantaĝa pri neŭtraleco. Sed Volapük estas pli malavantaĝa pri frazregulo (gramatiko) kaj elparolo ol Esperanto.

Se oni anstataŭigus altnivelajn vortojn en Esperanto per tiaj kunmetitaj vortoj, kelkaj el ili ja estus tro longaj vortoj sed multaj el ili povus esti praktike mallongaj utiligante meteblajn vorterojn (-mal-, --aĵ-, --ig-, --il- ktp). Laŭ mi (neeŭropano) tia Esperanto, kies altnivelaj vortoj plejparte estus faritaj kiel kunmetaĵoj de bazaj vortoj estus multe pli alloga kiel internacia lingvo. (Ekzemplojn de tiel kunmetitaj vortoj mi montris en la TTT-paĝo: http://plaza22.mbn.or.jp/~gthmhk/trmnr-e.html) Sed ĝis hodiaŭ Esperanto kreskis ne tiom alloga eble pro tio, ke Zamenhof kaj tiamaj antaŭuloj en Esperantio ne sciis lingvon kiel la ĉinan (dum ili ja eble sciis la germanan). Ĉi tiu fakto ŝajnas al mi ege stranga, ĉar por internacia lingvo ne nur facila lernebleco de frazregulo (gramatiko) sed ankaŭfacila lernebleco de altnivelaj vortoj estu grave konsiderenda afero, ĉu ne? Kompare kun naciaj lingvoj Esperanto estas eble la plej facile lernebla lingvo ja pri frazregulo sed ne pri altnivelaj vortoj. Tamen mi volas kompreni, ke Esperanto, kiu havas historion de cent jaroj ankoraŭ estas survoje al pliinternaciiĝo. Kompreneble tuj anstataŭigi multe da altnivelaj vortoj estus malfacile sed ni povas almenaŭ eviti uzi kelkajn altnivelajn (kaj ankaŭ por-poemajn) vortojn, anstataŭ tiuj, kiuj troviĝas pli facilaj esprimoj (ekz. -aŭtodidakte lerni- -> -mem-lerni-, -konversacii- -> -inter-paroli- ktp). Ni ne faru Esperanton lingvo nur por inteligentuloj, specilalistoj aŭ poemverkistoj, kiuj jam havas scion de eŭropa lingvo, sed ni faru Esperanton lingvo pli neŭtrala kaj pli facile lernebla por ĉiuspecaj homoj, ĉu ne?

GOTOU Humihiko
(gthmhk@dc.mbn.or.jp)
Nipono,Miyagi-ken,Sendai-si


Kajero 38 | Kajeroj | Esperanto Hispanio