Kutime Faritaj Demandoj kaj sedoj pri Esperanto

  1. Ĉapelitaj signoj estas nenecesa malfacilo, kiun oni notas ĉefe en la modernaj komunikiloj, kiel Internet..
  2. La sonoj H kaj la Ĥ estas malfacile prononceblaj, same kiel la sonaj grupoj sc, kaj nkc.
  3. Vi rajtas pri ĉio, kion vi diras; kaj Esperanton oni devus adopti laŭ la tuta planedo. Bedaŭrinde, estas tiom da interesoj, ke ni, kiuj opinias tiel, povas fari nenion por ŝanĝi la malgajan realon: la angla estas altrudinta perforte, kaj ni povas fari nenion..

24. Ĉapelitaj signoj estas nenecesa malfacilo, kiun oni notas ĉefe en la modernaj komunikiloj, kiel Internet..

Signoj kun chapelo. Ĉapelitaj signoj reprezentas sonojn malsamajn al de tiuj samaj senĉapelitaj signoj. Fakte, ili estas diferencaj literoj el siaj senĉapelitaj paroj, same kiel h estas diferenca ol n aŭ ñ el n. Se Esperanto ne havis tiujn sonojn, ĝi estus malpli riĉa. Tiu solvo uzi du literojn, kiel Zamenoff mem konsilis fari kiam ni ne povus uzi ĉapelitajn literojn (ĉar ni ne manskribas aŭ nia maŝino ne taŭgas), aŭ eĉ tri _ tiel, kiel oni faras en aliaj lingvoj, kiel la pola aŭ germana _ malfonetikigas la ortografion de la lingvo, estante fonetika lingvo tiu, kiu havas unun solan sonon por ĉiu litero, kaj unun solan literon por ĉiu sono. Tial, se ni forigus ĉapelitajn sonojn, nia lingvo perdus riĉecon, dum se ni uzus digrafikajn rimedojn por reprezenti ilin, la lingvo perdus efikon kaj legi Esperanton komplikiĝus pli.


Sekvanta ~ Denove ~ Demandoj ~ Kajero 38~ Kajeroj ~ Esperanto Hispanio

25.La sonoj H kaj la Ĥ estas malfacile prononceblaj, same kiel la sonaj grupoj sc, kaj nkc.

Sono de H ekzistas en preskaŭ ĉiu lingvo, kun la noteblaj esceptoj pri la hispana kaj itala. Tamen, ĉe larĝaj areoj hispanparolantaj, kiel Andaluzio, Kanariaj Insuloj kaj Sudameriko, sono de esperanta H estas tiu, kiun oni donas al hispana J, kaj tial oni povas konkludi, ke hispana sistemo lingva ne rifuzas tiun sonon. Rilate al Ĥo, tiu estas la sono de la kastila J, kaj sekve ankaŭ hispana ne rifuzas tiun sonon. Aldone estas aliaj lingvoj kiuj enhavas tiun sonon, kiel la araba, germana, gaela, kaj multaj aliaj. Nur kompatindaj angloj kaj fancoj ne havas ĝin, sed ili povus lerni prononci ĝin rapide tiele: tenu vian langdorson kontraŭ via uvulo, kaj blovu forte: jen ĥo! Tiu sono de H estas ankoraŭ pli facila: imitu hundan spiregadon...

Pri grupoj sc kaj nkc, vere oni plendas pri sono de c. Sed sufiĉas provi prononci s kaj SAMTEMPE t kaj perfekta c aperos.

Esperanto estas multe pli facila ol iu ajn lingvo; sed ĝi ankaŭ enhavas difikultaĵojn. Oni ne malfacile venkas ilin, ĉefe se oni havas bonan profesoron, kaj eĉ la plej malbonaj lernantoj povas sukcesis prononci Esperanton perfekte, ĉar sufiĉas al ili havi konstanteco kaj intereso.


Sekvanta ~ Denove ~ Demandoj ~ Kajero 38~ Kajeroj ~ Esperanto Hispanio

26.Vi rajtas pri ĉio, kion vi diras; kaj Esperanton oni devus adopti laŭ la tuta planedo. Bedaŭrinde, estas tiom da interesoj, ke ni, kiuj opinias tiel, povas fari nenion por ŝanĝi la malgajan realon: la angla estas altrudinta perforte, kaj ni povas fari nenion..

Tiu sedo estas la plej kruela, kiun mi iam ajn trovis. Ĉar ĝi neigas al popolo kontrolon pri sia vivo. Ni opinias, ke oni ja povas fari multe pri la afero.

Fundamente, kiu trudas perforte la anglan al hodiaŭa mondo? Veras, ke oni elspezas egajn kvantojn da mono tute ne malindajn por promocii ĝin kaj konvinki nin, ke sen la angla oni iras nenien. Kaj veras, ke per la angla oni iras malproksimen hodaŭ..., tiuj kiuj regas ĝin, konsentite. La ruzo estas konvinki homojn, ke ceteruloj regas ĝin, kaj kiam ili serioze volu, ili regos ĝin ankaŭ. Sed evidentas, ke normalaj homoj, tiuj kiuj kutime promenas laŭ niaj stratoj, kiujn ni kutime trovas ĉe kinejoj aŭ koncertejoj, tiuj, kiujn ni vidas ĉe niaj universitatoj -kaj ne nur kiel studentoj- maleblas paroladi angle dum dek minutoj, ne parolante ni pri sia privataj vivoj, pri siaj plej intimaj deziroj. Se jes, okaze la konversacio temos pri ia abstrakta kaj ĝenerala afero, kio facilas multe pli ĉar tiu nivelo lingva estas tre uniforma kaj maldialektiĝita.

Ni esperantistoj adonas du kaj du, kaj malkutime ne faras kvar: se mi ne regas tiun lingvon, se miaj najbaroj ankaŭ ne regas ĝin, ankaŭ miaj kunstudentoj aŭ kuncivitanoj ĝenerale malregas ĝin, mi deduktas, ke tiaj homoj ankaŭ ne regas ĝin en la cetaraj landoj. Tial, oni ne povas. Tiu dedukto povas kuraĝigi nin, ĉar ni subite ekscias, ke ni ne stultas, ke malveras, ke ni ne bonemas pri lingvoj, sed ke lingvoj ĝenerale, kaj la angla aparte, estas malfacilaj, pli malfacilaj ol rego de muzikilo. Sed se ne ni ĉiuj havas humoron aŭ tempon bezonatan por regi pianon aŭ gitaron, kaj tamen post kelkaj horoj da praktiko ni povas regeti bekfluton kaj ludi kelkajn melodiojn. Same, ni povas ankaŭ regeti Esperanton post kelkaj horoj.

Evidente, neniun lingvon -eĉ ne Esperanton- oni povas tute regi. Sed tiujn dek mil aŭ dekdu mil diversajn frazojn per kiuj ni povus resumi nian tutan ekzistadon ni ja povus lerni kunmeti en Esperanto post pli-malpli mallonga trejnado. Tio ne estas fantazio. Tio estas io, kion praktiko pruvas ĉiutage. Kaj tamen, ĝi maleblas per ĉiu ajn alia lingvo. Ĉar Esperanto estas la plej facila lingvo el la mondo (kaj tio ne estas troo, sed simpla konstato de fakto).

Post kiam ni jam venkis tiun mensan alkutimigon truditan al ni el televido kaj averteco ĝenerale per malveraj sloganoj kiel tiu, kiu diras post malpli ol tri monatoj vi lernos la anglan sen studi, ni povos finfine nomi aferojn per siaj nomoj kaj solvi la problemon.

Kiam ni vidos, ke ni povas kompreni homojn el aliaj kulturoj, kiel litovoj, ĥinoj aŭ maorioj, ĉiuj tiuj mensaj baroj ekfalos. Veras, ke ni ne povos rilati kun mil miljonoj da homoj per Esperanto. Sed se ni scipovus la ĥinan, ni ankaŭ ne povus. Ĉar la nombro da personoj, kiujn ni povas koni persone dum tuta nia vivo estas tre limigita, kaj tiu ne preterpasas kelkajn centojn. Sed nin povas komforti scii, ke se bezonate, post dekoj da trejnadhoroj, oni povas komprenigi sin per Esperanto.

Mi kredas, ke tio estas argumento tre klara pri kio estas tio, kion ni povas fari por turnigi dorse faktojn ŝajne stablitaj hodiaŭ. Ni vidas je televido ministrojn parolante la anglan en la novaĵoj. Sed ilia angla estas kompatinda, kaj ili certe preferus paroli sian propran lingvon.

Ĉu ni defendos rajton de forto, aŭ ĉu ni sentas nin sufiĉe fortaj por demandi la ununura etika solvo?

Daŭrigota de
Olga López


Sekvanta ~ Denove ~ Demandoj ~ Kajero 38 ~ Kajeroj ~ Esperanto Hispanio