Sendungeco kaj Bonfarta Socio

Girodano Moya Escayola Nuntempe, preskaŭ ĉie en la mondo regas la nomata merkata ekonomio kaj multaj industriaj landoj ĝuas altan vivnivelon kaj socialan asekuron neniam antaŭe spertitan. Tamen, en la nomataj bonfartaj socioj la bonfarto ne estas ĝenerala. La sendungiteco kiel kancero forigas parton de la bonfarto kaj plie la eventuala perdo de laborlokoj estas minaco por ĉiuj.

Estas evidente, ke en merkata ekonomio la libera konkurenco forbalaas la nebonajn organizitajn entreprenojn, evitas eksterordinaran profiton kaj permesas la altiĝon de la vivnivelo, sed ankoraŭ la financoj restas sen ia ajn kontrolo kaj plie ekzistas sendungiteco kaj oni ne scias, ne povas aŭ ne volas ĝin solvi, aŭ la solvadon oni volas atingi per fuŝaj rimedoj.

Estas klare, ke subteni la bonfartan socion kune kun sociala asekuro, inklude la sendungitecon, povas fariĝi ekonomie neeltenebla, sed se oni konsideras, ke la sendungitoj estus laborantaj, oni bone povas kompreni, ke la sociala asekuro eĉ povus ampleksiĝi. La modernaj entreprenoj havas la kapablon pliigi la produktadon kaj per plimulta produktado eblas subteni vastan socialan asekuron kune kun la bonfarta socio.

El laborista vidpunkto ŝajnas klare, ke reduktante la laborhorojn, ĉiuj povas esti okupataj, sed oni devas altigi la prezojn, kaj tiu altigo en konkurenca merkato faras, ke oni disvendu malpli da varoj kaj la sendungeco pliiĝas. Teorie, ŝajnas facile solvi la sendungitecon, sed en la realo ne aperas facilaj solvoj.

Antaŭe, la transporto estis multkosta kaj malrapida. Se en alia parto de la mondo oni produktis pli malmultkoste, la prezo de la transporto evitis la konkurencon. Ne ankaŭ la produktado povis tuj kreski, ĉar la tiama tekniko ne estis tiel disvolviĝinta. La tiama granda industrio povis funkcii naciskale kaj esti protektata de doganaj impostoj.

Nuntempe, la granda industriaro estas transnacia, la malgrandaj nacioj ne povas funkciigi propran grandan industrion, la ekonomio planediĝis, kaj retroiri al pasintaj epokoj de nacia fermita komerco ruinigus la bonfartan socion. Oni devas agnoski, ke nuntempe pro la rapideco de la komunikiloj nia mondo fariĝis kiel unu granda unusola vilaĝo.

Ni imagu kaj konsideru, ke du apudaj urboj, kiel ekzemple Terrassa kaj Sabadell kun similaj grandaj industrioj. Se en Terrassa altiĝus la salajroj, reduktus la laborhorojn, neeviteble oni devus altigi la prezojn de la varoj. Se Sabadell ne agus same, Terrassa spertus industrian ruiniĝon kaj ĝeneralan sendungitecon kaj la sabadellanoj laborus pliajn horojn. La solvo eblas nur kolektive, ke Terrassa kaj Sabadell havu samajn laborajn kondiĉojn.

Se en Francio oni reduktus la laborhorojn kun samaj salajroj oni devus altigi la prezojn de la varoj kaj oni ne disvendus ilin eksterlande. En nacia kadro la sendungiteco akriĝus.

Se Eŭropo unuiĝus federacie simile al Usono, kun sama monerunuo kaj samaj socialaj kondiĉoj, la sendungiteco estus pli aranĝebla, sed tio, kio nuntempe jam estas nepre farenda estas la mondunuiĝo. La solvo de la sendungiteco eblas nur mondskale. Multaj financistoj proponas kiel solvon la reduktadojn de la bonfarta socio kaj de la sociala asekuro por povi konkurenci kun la orientaj landoj en kiuj ankaŭ ili investas kapitalojn. Oriento kaj Okcidento estas hodiaŭ tiel samaj kiel tiuj du apudaj urboj Terrassa kaj Sabadell. La provizora solvo konsistas el egaligo de la socialaj kondiĉoj de Orientaj al tiuj de Okcidento: ne ekspluati infanojn, regado de similaj salajroj kaj havi adekvatan socialan asekuron. Tiam la konkurenco fariĝus lojala kaj egala por ĉiuj.

La mondo ankoraŭ estas organizita laŭ sendependaj naciaj ŝtatoj, kaj tia organizado montriĝas eksepoka.

La laboristoj ankoraŭ pensas rutine kaj ne perceptis, ke je la fino de la dudeka jarcento nia mondo ne estas tia sama, kia de la deknaŭa jarcento, en kiuj naskiĝis la socialaj ideoj, nuntempe disvastigitaj.

La financoj planediĝis, sed la laboristoj agas nur nacie. La sperto montras, ke ne sufiĉas esti laboristo, tiom necesa estas klera laboristaro. Ankoraŭ la laboristoj ne alkutimiĝis al eksternaciaj sento, penso kaj agado, kaj la plej multo ankoraŭ ignoras la esperantismon. Dume...

Giordano Moya
(Februaro, 1998)


Kajero 38 | Kajeroj | Esperanto Hispanio