LA RETIRIGO DE LA VOLONTULOJ INTERNACIISTAJ-II

Altruismaj brigadoj...

La 21-an de septembro D-ro Negrín manifestis en Ginebro antaŭ la Asembleo de la Societo de Nacioj, ke la Hispana Registaro de la Respubliko decidis la retirigon tujan kaj kompletan de ĉiuj batalantoj eksterlandaj, sen distingo de naciecoj, aliĝintaj en la hispana Armeo, post la 18-a de Julio de 1936.

Negrín petis el Societo de Nacioj la starigon de Internacia Komisiono por konstati la retirigon de la eksterlandaj batalantoj.

La Registaro de la Respubliko deziris meti finon per ĉiu tiu unuflanka decido, al ĉiuj mensogaĵoj pri ebla interveno de la Kominterno en la hispana milito, per kio oni pretendis justigi la intervenon militan italo-germanan.

Per la retirigo de la Armeo de la Respubliko de ĉiuj eksterlandanoj, inkluzive de tiuj, kiuj akiris la hispanan naciecon post la 18-a de julio 1936 la registaro de Negrín celis meti al la Societo de Nacioj antaŭ la decido redoni al la Respubliko ĉiujn plenajn rajtojn kiel membro de ĝi, kun la rajto aĉeti militan materialon necesan por sia defendo, rajto kiun ĝuis ĉiuj membroj. Post tiu decido de la Registaro de Negrín, la Societo de Nacioj ne povis daŭre eviti sian respondecon fronte al la interveno de la faŝista ŝtatoj.

La retirigo de la brigadistoj estis la respondo plej konkreta al Plano de retirigo de la eksterlandaj voluntuloj, adoptita laŭ propone de Anglujo de la Komitato de Ne-interveno la 5-an de julio de 1938. La menciita Plano fakte estis kaŝejo de la kreskanta interveno italo-germana kaj kies celo estis atingi por Franko la statuson de militanto.

Laŭ la angla plano estus sendita al Hispanio internacia komitato kiu zorgus pri la repatriigo de la eksterlandanoj, kaj kiam jam estus retirigitaj de la fronto 10 000 batalantoj de ĉiu armeo, al ambaŭ oni donus la rajton de militado. Poste, oni antaŭvidis restarigi la maran kaj surteran kontrolon en la landolimoj kaj marbordoj hispanaj.

Malgraŭ la mankoj de la plano, la Registaro de la Respubliko ĝin akceptis la 26-an de julio 1938, sed nek Franko nek la registaroj germana kaj itala havis intereson por ĝia realigo. Kio interesis al ili estis daŭrigi la ludon cele trompi la mondan publikan opinion.

Franko prokrastis ĝis la 16-a de aŭgusto 1938 respondi al Komitato de Ne-interveno. Li akceptis la planon, sed fakte rifuzante ĝin. Li postulis, ke oni rekonuy la rajton al militado senkondiĉe kaj tuje. Nur poste akceptis retirigi voluntulojn kaj ne laŭ proporcia numero, kiel postulis la plano, sed 10 000 de ĉiu flanko, kio signifis mokiĝi je la internaciaj organizaĵoj. Nur akceptis la landliman kontrolon, rifuzante tiun maran. Konkrete Franko rifuzadis la anglan planon. ĝi estis alia plia pruvo, ke la faŝistoj ne havis intereson por retirigi la trupojn italajn kaj germanajn el Hispanujo, sed kiu ili ne ovis venki la militon.

Respondante al la peto de Negrín, la Asembleo de la Societo de Nacioj mendis al sia Konsilio la 30-an de septembro 1938, ke ĝi elektu senprokraste la Internacian Komisionon petitan de la Registaro de Hispana Respubliko. Ĉi tiu Komisiono estis konstituita la saman tagon, kaj ties Prezidanto estis Generalo B. Jalander (Finnlando), siaj komisarioj, la generalo brigada Moleswort (Anglujo) kaj kiel sekretario la subkolonelo R. Bach (Francio).

La 16-an de oktobro 1938 alvenis al Barcelona la Internacia Komisiono. En la informo, pli malfrue prezentita antaŭ la Asembleo de Ginebro, konstatis ke la 1-an de septembro 1938 la nomataj Internaciaj Brigadoj fakte estis formacioj miksitaj de eksterlandanoj kaj hispanoj (pro la grandaj perdoj de la Internaciaj Brigadoj), kun proporcio variebla laŭ la kazoj kaj administrataj kiel la ceteraj soldato-grupoj de la hispana armeo, kio estas:

35-a Divizio: 11-a Brigado, 13-A Brigado, 15-A Brigado. 45-a Divizio: 12-a Brigado, 14-a Brigado, 129 Brigado, Bataliono por fortifikigado. Kvin grupoj de Artilerio. Unu grupo de D.C.A. (defendo kontraŭ aviadiloj). Diversaj Servoj: Sanitara, Administra Sekcio, Komisariato, Rekuperado, Centro de Hospitaloj, kaj tiel plu.

La Respublika Registaro prenis la adekvatajn dispoziciojn por la retirigo de la brigadistoj kaj ilin grupigi en la ariergardo, lasante en ĉiu unuo de la armeo, aŭ sektoro subordigita nur hispanojn, kion povis konstati la Internacia Komisiono, kiam ĝi alvenis en Hispanion.

La tuto-kvanto de la voluntuloj internaciaj ellaborita de la menciita komisio konsistis en la Zono de Katalunio el 9 843 homoj, kaj en la Zono Centro-Sudo, el 2 830, entute el 12 673, cifero tre proksima al tiu, kiun jam prezentis la Hispana Registaro. (La plej alta cifero de voluntuloj de la Respubliko estis 35 000).

La Registaro de la Respubliko sin kompromisis en la deklaracio de Ginebro retirigi la voluntulojn internaciistajn de la fronto kaj elirigi ilin el Hispanio. Cele plenumi ĉi tiun lastan celon, jam en la monato de oktobro 1938 oni komencis diplomatajn interkonsentojn kun pli ol tridek registaroj. En iuj kazoj, la plilongigo de ĉi tiuj konsulaj formalaĵoj, fremdaj la la deziroj de la Hispana Registaro, prokrastis la evakuon de la brigadistoj.

La 2-an de novembro 1938 eliris de Hispanio tra Cervera la du unuaj trajnoj kun francaj brigadistoj. La 12-an de januaro la Internacia Komisio certigis, ke jam estis elirintaj 4 650 kaj alia konvojo kun 1 500 voluntuloj kaj alia de 350 estis koncentrigitaj kaj pretaj por eliri. Sub la kontrolo de la Internacia Komisiono estis retirigitaj: 2 400 francoj, 548 usonanoj, 347 belgoj, 13 luksemburgoj, 194 italoj, 80 svisoj, 80 norvegoj, 115 danoj, 182 svedoj, 2 irlandoj, 46 germanoj, 1 aŭstro, 107 angloj, 143 nederlandanoj, 27 finnoj, 1 andorano, 4 ĉilianoj, 3 tangeranoj, 283 poloj, tri grekoj, 20 ĉeĥoj, 1 meksikano, 1 portorikano, 2 bulgaroj, 2 rumanoj, 7 jugoslavoj, 8 hungaroj, 9 sennacianoj, kaj 24 rusoj. Entute 4 650. En la sama informo oni povas legi la jenon:

Post la kontroloj fare de la Internacia Komisiono oni povas konstati, ke la retirigon de la batalantoj nehispanaj oni relaigis fakte laŭ la kondiĉoj disponataj en la plano por retirigi kaj ĝis nun kaj laŭ kontroloj, la Internacia Komisiono povas certigi, ke ne plu ekzistas eksterlandaj batalantoj en la armeo hispana.

Simila omaĝo okazis en Valencio, Madrido kaj en aliaj lokoj kun delegacioj de fabrikoj kaj politikaj organizaĵoj kaj sindikatoj. Dolores Ibarruri dediĉis al la internaciistoj mesaĝon, kiu diris:

Virinoj! Kiam la jaroj forpasos kaj la vundoj de la milito cikatriĝos, kiam la memoro de la dolorigaj kaj sangaj tagoj malaperos kun la realo de la libero, de paco kaj de bonsatetco, kiam la malamo iom post iom mildiĝos kaj la fiereco de la patrio libera havos la saman sencon por ĉiuj hispanoj, parolu al viaj filoj, parolu pri ĉi tiuj homoj de la Internacia Brigadoj.

Rakontu al ili kiel trairante marojn kaj montojn, evitante landolimojn plenajn de bajonetoj, garditajn de rabiaj hundoj, ili alvenis al nia patrio kiel krucmilitistoj de la libero por lukti kaj morti por la libero kaj sendependo de Hispanujo, minacataj de la faŝismo germana kaj itala. Ili ĉion forlasis amojn, patrion, hejmojn, fortunon, patrinon, edzinon, fratojn, filojn, venis al ni dirante Ĉi tie ni estas! Via kaŭzo, la kaŭzo de Hispanujo estas nia propra kaŭzo, ĝi estas la komuna kaŭzo de la tuta homaro antaŭeniranta kaj progresema.

Hodiaŭ ili foriras, miloj da ili resas ĉi tie havante kiel mortinttukon la hispanan teron, kaj la memoron plenan de forta emocio de ĉiuj hispanoj.

Kamaradoj de la Internaciaj Brigado! Motivoj politikaj ka ŝtataj kialoj post la realigo de ĉi tiu kaŭzo por kiu vi oferis vian sangon kun nobleco senlima devigas vin reveni al la patrio iuj, por perforta migrado al aliaj. Vi povas foiri fiere...

Ni ne forgesos vin. Kaj kiam la olivarbo de la paco floros, miksita kun la laŭroj de la venko de la HIspana Respubliko. REVENU!

Revenu al nia flanko, ĉi tie vi trovos vian patrion, tiuj, kiuj ne havas patrion, amikojn, tiuj, kiuj devas vivi sen amikeco, kaj al ĉiuj, la amon kaj dankemon de la tuta hispana popolo, kiu hodiaŭ kaj morgaŭ entuziasme krios:

VIVU LA HEROOJ DE LA INTERNACIAJ BRIGADOJ!

El la hispana:
Luis Serrano Pérez.


Kajero 38 | Kajeroj | Esperanto Hispanio