La spirito de Majo 1968

Antonio Marco Botella

Antaŭ 30 jaroj okazis en Francio unu el tiuj sociaj fenomenoj enorme transcendaj kaj originalaj, kiuj malfermas novan epokon en la homaj interrilatoj, saltante landlimojn kaj impaktante en la sino de la plej progresemaj popoloj. Mi aludas al tiuj eventoj ankoraŭ ĝis nun konataj per la simpla paragrafo okazaĵoj de Majo/68. La fenomeno estis tiel potenca kaj grava, ke kvankam la franca ŝtato restis dum du tagoj sen ŝtatoĉefo (neniu sciis kie sin trovis generalo De Gaulle) kaj malgraŭ la mano de la politika kaj efektiva povo, neniu politika formacio intencis okupi ĝin. La tuta lando estis paralizita per strikoj (dek milionoj da strikantoj), kaj la studentoj okupis la parizajn kaj provincajn universitatojn.

La okazaĵoj pli gravaj ŝprucis kvazaŭ spontane kaj absolute neatendite, sub formo de nebremsebla profesto-ondo de studentoj kaj laboristoj, en la Latina Kvartalo de la franca ĉefurbo, kvankam vero estas, ke de la jarkomenco sporadaj ne gravaj strikoj aperis dise en diversaj urboj de la lando. En majo la situacio eksplodis: la studentoj, po centoj kaj centoj, okupis la oficialan teatrojn kaj kulturajn centrojn, kaj ĉe multnombraj fakultato-aŭloj ili enfermiĝis kiel protestosigno, kontraŭ batalis la policon ĉe barikadoj sur stratoj, kaj kiel brila elmontro de la alta kultur-nivelo de tiu movado, oni improvizis en multnombraj lokoj podiojn, de kie oni teoriis kaj debatis pri idearoj: politikaj, sociaj, kulturaj, priinstruaj kaj mil aliaj ideoj apenaŭ imageblaj en la mensoj de la rutinaj politikuloj. Kaj tio, en medio de absoluta toleremo kaj frateca etoso, kvankam ne ĉiuj samopiniis. En la liberigita Sorbono, studentoj kaj laboristoj debatis pri nova kaj pli progresema socio. En la aŭloj, kie enfermiĝis studentoj kaj profesoroj, oni prilaboris planon surbaze de demokrataj principoj kaj moderna instruado. Ĉe la gimnazioj, la lernantoj imitis la studentojn kaj ankaŭ ili okupis la liceojn. Aktive, ili partoprenis kun siaj profesoroj en politikaj debatoj.

La movado ŝajnis pli ol multetna lukto de francaj kaj el diverslandaj studentoj koincidantaj en komuna celo, revolucian batalon, ĉar ĝi havis en ĝia kerno ion esencan en la naskiĝo kaj efektivigo de tiu protesto, la deziron starigi liberon en ĉiuj aspektoj de la ĉiutaga vivo: liberon por ne akcepto de malpermesoj; liberon por la interkomunikado kaj por debato sen limoj pri io ajn; la rajton libere pensi ne gravas pri kio ajn; interfratiĝon trans landlimoj kaj postulo al plenumo de homaj rajtoj, kaj kiel suprema lemo de tiu movado la malpermeson malpermesi.

La tuta progresema mondo tuj konstatis la aŭtentan sencon de tiu movado: rompi la barojn de konformisma socio kun tro da tabuoj: detrui la materialismon kaj konsumemon de multaj homoj de okcidento, tre inklinaj akcepti ĉion ŝanĝe de rezigno de ideoj kaj principoj politiko-sociaj. Temis, precipe, pri la malfermo de ĉies mensoj al la lemo dum tiuj tagoj trimfantaj: la malpermeso malpermesi. Eĉ en Hispanio regata de la Franko- reĝimo, kie rigida cenzuro kaj ĉiopova polico malpermesis eĉ ekpensi, la universitatoj de Madrido, Bilbao kaj Sevilo reagis solidarece kun la parizaj studentoj per protesto-manifestacioj. Post tiuj tagoj, en la moderna Eŭropo, jam io ajn ne plu restis kiel ĝis tiam, kiam estis absolute ne eble eskapi eĉ al la plej stultaj malpermesoj... Kiu estis la rikolto de tiuj tagoj de Majo/68? Retrospektiva rigardo ebligas al ni konkludi pri konkretaj konkeroj: la sekvanta generacio veninta post tiuj tagoj formiĝis en la ne-akcepto de la ĝistiamaj malpermesoj, en la libero de kutimoj, egaleco interseksa, konscio pri la homaj rajtoj de la individuoj sen distingo de raso aŭ koloro, kaj aliaj ideoj pri solidaro kaj frateco inter homoj kaj popoloj.

Malfeliĉe kun la forpaso de la tempo multaj el tiuj konkeroj paliĝis kaj novaj generacioj formiĝis vole ignorante tiujn principojn, en kiuj edukiĝis la filoj de tiuj kiuj vivis nla menciitajn eventojn: kaj en tiu linio ni konfesas nian frustracion kiam, antaŭ ne longe, oni povis legi en la ĵurnaloj, ke pli ol 5 000 junaj nazioj kunvenis en germana urbo proklamante hororan mesaĝon pri netoleremo, ksenofobio kaj malamo. En aliaj okcidentaj landoj, ankaŭ la radikala dekstrularo, kvankam minoritata, montras sian veran vizaĝon ekzaltante naciismojn kadukajn kaj flirtante la flagon kontraŭ ĉiuj liberoj kaj homaj rajtoj. Eĉ kun malĝojo, mi legis antaŭ ne longe en unu el niaj esperantistaj gazetoj, aĉajn frazojn kontraŭ idealistaj homoj de niaj propraj vicoj, ĉar, laŭ tiu individuo, oni devus rezigni batali kontraŭ tiuj krimuloj, kiuj pro naciismaj prijuĝoj kaj obstina malsolidaro, negas ĉiajn rajtojn al malriĉuloj, forbrulas domojn, murdas homojn kaj benas ĉiajn krimojn pro rasismo kaj ksenofobio aŭ starigo de landlimoj kelkaj metroj pli proksimaj aŭ malproksimaj. Estas kurioze, ke kiam en Eŭropo certaj landoj, eĉ kun burĝa menso, rezignas pri siaj respektivaj suverenecoj kaj forskuas landlimojn, tiuj fanatikuloj el pasinto, je la nomo de la patrio, mortbatas almozulojn, eksterlandanojn aŭ junajn antifaŝistojn..., ĉu tio la verkanto de tiu aĉa artikolo nomas rancan kruc- militon kontraŭ la naciismo? Ĉu li nomas rancajnal la raciaj homoj kiuj abomenas de tiuj barbaraj faktoj okazintaj/okazan5taj eksterlande, aŭ en niaj urboj, antaŭ unu, du, tri jaroj, unu monato, hierauz, hodiaŭ? Kie, laŭ vi, situas la vera malamiko? Kial vi, klare, ne denuncas ĝin?

Al tiuj homoj toleremaj kun la reakcio, kiuj akceptas pasive ĉion, eĉ la mezepokan kadukan ideon pri la naciismo, mi adresas ĉi tiun artikolon. Tiu sinteno estas ĝuste; la kontraŭo al la spirito de Majo/68! La verko de ĉi tiuj linioj, elvokante la spiriton de la memorinda printempo de 1968, ne havas alian celon ol reliefigi la homamajn valorojn tiam konkeritaj, kiuj ne povas perei, ĉar fundamentaj en la konsisto kaj esencoj de la homa evoluo, estas eternaj. Samtempe, gravas emfazi al certaj burĝaj mensoj, ke ene de la deviga respekto al ĉies opinioj, oni ne povas flirti kun la ideoj kvazaŭ temus pri infana ludo, aprobi aŭ malaprobi nur kaprice, ofte temas pri perversaj ideoj perfekte enmaskitaj per modernaj prezentoj.

Saluton, do!, al la spirito de Majo/68.

Antonio Marco Botella,
Reproduktebla en Sennaciulo.


Kajero 39 | Kajeroj | Esperanto Hispanio
Kreita de Jesuo de las Heras la merkredon 15-an de julio de 1998 je la 08:53:26 horo.