Andalusa muziko

Kitra estas praavo de gitaro. Interesan libron mi ĵus legis, kiu entenas la temon mankantan en nia lasta Universala Kongreso. Kiel povis okazi, ke estante ĝenerale konsiderita ankaŭ universala lingvo, muziko ne estis menciita kiel ponto inter kulturoj?

Christian Poché estas siro de Alepo, kiu fakiĝis pri etnomuzikologio, kaj per tiu libro, La musique arabo-andalouse (majstre enhispanigita de Beatriz Martínez del Fresno), li montras grandan pretigecon pri tiu temo. Li priskribas tion, kio andalusa muziko estas: tiu muziko kreita en Al-Andalus de muslimaj hispanaj kaj poste disvastigita laŭ la nordo de Afriko kaj influis la la tuta Mediteraneo, ĝis la orienta parto. Poste li priskribas historion de tiu muziko ĝis hodiaŭ; li pristudas la muzikon poezion kaj iliajn diversajn interpretojn, kaj li finfine venas al la nüba aŭ nuubo, vera sinfonio en kiu kanto ĉiam elstaras kaj kies vortojn oni ĉiam komprenas, ĉar aliel la muziko ne estus andalusa. Ni lernas pri malsamaj skoloj de nüba: la maroka, la alĝera kaj la tuniza, la plej kompleta kaj la sola kiu reiris al mikrotonalismo araba. Finas la libro per ĉapitro dediĉita al poezia enhavo de nuubo.

Influo de andalusa muziko

Nuubo estas la kerno de andalusa muziko. Ĝi estas sŭito kanta kaj instrumenta de diversaj poemoj, kiujn interludas fragmentoj sole instrumentaj, liberaj aŭ mezuritaj. Tiuj poemoj estas mohaŝaho (brodo, tio estas, ornamita poemo), zeĥel (andalusa popolpoemo, sugl (laboro) kaj barwal (popolkanto). La tuton enkondukas unu aŭ du instrumentaj enkondukoj. Muzikistoj kantas nuubon ĥore, sed heterefone, tio signifas ke ili intermiksas siajn voĉojn. Ne ekzistas paŭyzoj inter la poemoj generantaj la nuubon., kaj la tutan nuubon difinas ĝia tab', tio estas, sia ĝia modo. Modo koherigas kaj identigas ĉiun nubon, kaj laŭ sia modo ekzistas dek unu apartaj nuuboj en Maroko, dekdu en Alĝerio,kaj dektri en Tunizio. Tiuj tri tipoj de nuuboj malsimilas laŭ siaj esprimo kaj stilo.

Muziko andalusa Andalusa muziko influis la tutan mediteranean landaron, kaj influo de la nuubo ni vidas eĉ en ĥina muziko. Aliflanke, kiam franco Pierre Attaignant publikigis siajn Suyttes de bransles je la jaro 1547-a, evidentas, ke li kopiis la koncepton de nuubo, kaj tiel pruviĝas, ke la andalusa nuubo influas ankaŭ la okcidentan muzikon; krom de la fakto, ke ĝia abundeco de pure muzikaj interludoj anoncis niajn sinfoniojn. Do, ĝi estis pramodelo de sŭito kaj sinfonio. Kiam Beethoveno aldonis ĥoron al sia Naŭa Sinfonio, lia revolucio muzika estis nenio pli ol reiri al nuubo, eĉ se li ignoris tion. La afero estas impresiva, se oni konsideras, ke nuubon oni kreis je la jarcento 9-a! Dum tiu jarcento Ziryaab venis al Andalus kaj -forgesante mikrotonojn arabajn- li unuigis araban tradicion kune kun gotromiana diatonismo, kreante tiel la andalusan muzikon en Kordovo.

Por ke la leganto havu nur abstraktan ideon pri andalusa muziko, la libro enhavas kompaktan diskon, kiu entenas 17 fragmentojn de nuuboj diverstilaj, kio rabatas ege la prezon, kompreneble, farante ĝiajn 2 400 pesetojn (15 eŭroj) tute malŝpareblaj se oni interesiĝas pri muzika aŭ mediteranea historio. Bedaŭrinde, la libro ankoraŭ ne estas en Esperanto, sed nur en la franca kaj la hispana.


Bibliografa noto: La música arábigo-andaluza, de Christian Poché. Akal, 1997. Madrid. ISBN 84-460-0791-6.

Kajero 40 | Kajeroj | Esperanto Hispanio
Kreita de Jesuo de las Heras la sabaton 29-an de aªgsto de 1998 je la 13:38:59-a horo.